Đi đến phần nội dung

Stalin, la granda murdisto

viết bởi dobri, Ngày 06 tháng 1 năm 2024

Tin nhắn: 326

Nội dung: Esperanto

Леопольд (Xem thông tin cá nhân) 07:05:26 Ngày 05 tháng 3 năm 2024

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Debato en forumo ne estas la samo ol pledado de advokato kies celo estas savi homan vivon aŭ liberecon. Ĉi-tie indas montri, ke per Esperanto, homoj povas pli bone interkompreniĝi.

Videble, tiu kondiĉo ne estas sufiĉa kaj mi deziras kompreni kio mankas.
Kaj vi mem venis al la konkludo, ke vi ne povas malhavi psikologion. okulumo.gif

Por kompreni alian homon, krom la lingvo de komunikado, vi devas havi deziron kompreni ĝin. Ĉu vi havas la "deziron kompreni"?

Altebrilas:
Mi konsentas, ke ni ĉiuj estas influataj per la ĉirkaŭa propagando : amaskomunikiloj, ŝtata propagando, misinformistoj, ktp. Tial oni bezonas racion kaj aliajn vidpunktojn por mense eliri el sia ĉirkaŭaĵo kaj vidi la problemojn pli globale.
Kaj por tio vi devas mem detale studi la fakton pridiskutata. okulumo.gif

Altebrilas:
Objektiveco ŝajnas al mi samkiel ideala ol vero: oni povas pli kaj pli alproksimi ĝin, sed neniam atingi ĝin.
Komunismo ankaŭ estas neatingebla idealo, sed viaj amaskomunikiloj kredas, ke ĝi jam ekzistis. Denove demando pri terminologio kaj klara difino de la termino. okulumo.gif

Леопольд (Xem thông tin cá nhân) 07:16:37 Ngày 05 tháng 3 năm 2024

Saluton PeterSK!
PeterSK:739 tagoj da okupacio
Rusaj okupaciaj trupoj estas kontraŭleĝaj en Ukrainio kaj ne ukrainaj trupoj sur rusa grundo.
PeterSK, vi pensas, ke vi komprenas la internacian juron pli bone ol la tre pagataj advokatoj pri internacia juro ĉe UN, ĉu ne? okulumo.gif

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 10:06:33 Ngày 05 tháng 3 năm 2024

@Leopoldo

Ĉu vi volas diri, ke Esperanto ne utilas, se oni ne studis psikologion? Kiu nivelo estas postulata?

Zamenhof kreis Esperanton por doni al ĉiuj homoj la eblecon komuniki facile, kiu ajn estu ilia klereco. Se vi scias kelkajn simplajn psikologiajn regulojn kiuj povas helpi komunikadon, bv. diri ilin.

Studi la faktojn ne estas ebla por ĉiuj. Ĝenerale estas laboro de fakulo, sciencisto, ĵurnalisto, ktp. aŭ por iu kiu travivas ilin. Tio postulas tempon.

Amikeca debato povas esti simpla rimedo scii pri la faktoj, sen postuli fakulan laboron. Kaze de malkonsento, kaj se iu punkto sifiĉe gravas, ĉiam eblas pliprofundigi la aferon. Sed tio ne estas sisteme farinda. Kaj ne deziri dediĉi unu horon por kontroli detalon ne signifas, ke oni malpravas.

"Komunismo" estas uzata en Okcidento por paroli pri la reĝimo de orienteŭropaj landoj, dum malvarma milito. Tia uzo certe ne taŭgas laŭ marksisma teorio.

Леопольд (Xem thông tin cá nhân) 10:44:45 Ngày 05 tháng 3 năm 2024

Al Altebrilas
Altebrilas:@Leopoldo

Ĉu vi volas diri, ke Esperanto ne utilas, se oni ne studis psikologion? Kiu nivelo estas postulata?
Ne. Dankon pro la mirinda ilustraĵo de la koncepto de "klipo pensado" el psikologio. okulumo.gif

Altebrilas:
Zamenhof kreis Esperanton por doni al ĉiuj homoj la eblecon komuniki facile, kiu ajn estu ilia klereco.
Kaj denove pri psikologio: ne sufiĉas kompreni tion, kion diris homo, necesas kompreni la signifon de ĝia parolo. Esperanto helpas vin kompreni kion diris homo, sed la signifo de ĝia parolo ne povas esti komprenata sen la deziro kompreni vian interparolanton/kontraŭulon. Kaj ĉu ekzistas ĉi tiu "deziro kompreni" aŭ ne estas demando de psikologio. okulumo.gif

Altebrilas:
Studi la faktojn ne estas ebla por ĉiuj. Ĝenerale estas laboro de fakulo, sciencisto, ĵurnalisto, ktp. aŭ por iu kiu travivas ilin. Tio postulas tempon.
Ligiloj al dokumentoj kaj dokumenta pruvo sufiĉas por distingi mensogojn de vero ene de la forumo.

Altebrilas:
Amikeca debato povas esti simpla rimedo scii pri la faktoj, sen postuli fakulan laboron. Kaze de malkonsento, kaj se iu punkto sifiĉe gravas, ĉiam eblas pliprofundigi la aferon. Sed tio ne estas sisteme farinda. Kaj ne deziri dediĉi unu horon por kontroli detalon ne signifas, ke oni malpravas.
Se iu esprimas polemikajn informojn pri faktoj, kaj ne kapablas konfirmi siajn informojn per interretaj ligiloj al faktoj/dokumentoj, tiam tio estas rekta pruvo de la malvero de la informoj. Ĉio estas tre simpla. okulumo.gif

Altebrilas:
"Komunismo" estas uzata en Okcidento por paroli pri la reĝimo de orienteŭropaj landoj, dum malvarma milito. Tia uzo certe ne taŭgas laŭ marksisma teorio.
Ĉiu moderna publikaĵo en okcidentaj amaskomunikiloj pri komunismo baziĝas sur la koncepto de "komunismo"

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:13:20 Ngày 05 tháng 3 năm 2024

Se iu esprimas polemikajn informojn pri faktoj, kaj ne kapablas konfirmi siajn informojn per interretaj ligiloj al faktoj/dokumentoj, tiam tio estas rekta pruvo de la malvero de la informoj. Ĉio estas tre simpla. okulumo.gif
Ĝuste tiel funkcias cenzuro.

PeterSK (Xem thông tin cá nhân) 04:53:42 Ngày 06 tháng 3 năm 2024

741 tagoj da okupacio
Rusaj okupaciaj trupoj estas kontraŭleĝaj en Ukrainio kaj ne ukrainaj trupoj sur rusa grundo.
Kie eĉ malgrandaj infanoj estas murditaj, mortigitaj kaj detruitaj. Kie estas la Glora Humanismo de Rusio

PeterSK (Xem thông tin cá nhân) 04:58:00 Ngày 06 tháng 3 năm 2024

Ni rusoj diferencas de tiuj malbonaj usonanoj, okcidentanoj de la anglosaksoj ???

PeterSK (Xem thông tin cá nhân) 05:04:33 Ngày 06 tháng 3 năm 2024

En Rusio, aliaj partoprenantoj de la entombigo de Navalny estis arestitaj, ili estis identigitaj el la video - tio estas Humanismo

PeterSK (Xem thông tin cá nhân) 05:08:46 Ngày 06 tháng 3 năm 2024

Terorista ŝtato- teruras siajn civitanojn, aŭ kvazaŭ humanismon. Mi ne bezonas koni la leĝojn kiel Leopoldo por ĉi tio

Леопольд (Xem thông tin cá nhân) 06:49:34 Ngày 06 tháng 3 năm 2024

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Ĝuste tiel funkcias cenzuro.
Bonvolu priskribi la paradoksan ĉenon de logika rezonado, kiu kondukis vin al ĉi tiu difino pri kiel funkcias cenzuro! okulumo.gif

Quay lại