Til indholdet

Stalin, la granda murdisto

af dobri, 6. jan. 2024

Meddelelser: 326

Sprog: Esperanto

Леопольд (Vise profilen) 6. mar. 2024 07.00.18

Al PeterSK!

En Rusio, ne kutimas moki malsaĝulojn, do mi simple raportos, ke altpagitaj advokatoj pri internacia juro ĉe UN trovis neniujn malobservojn de internacia juro en la konduto de Rusio de la SMO en Ukrainio. Sekve, kiam vi skribas pri malobservoj de internacia juro fare de Rusio, vi tiel kredas, ke vi komprenas la internacian juron pli bone ol alte pagataj advokatoj de internacia juro ĉe UN. okulumo.gif

Do per tiaj mesaĝoj vi simple diras al ĉiuj, ke vi estas stultulo. okulumo.gif

Леопольд (Vise profilen) 6. mar. 2024 07.06.42

PeterSK:
Ni rusoj diferencas de tiuj malbonaj usonanoj, okcidentanoj de la anglosaksoj ???

En Rusio, aliaj partoprenantoj de la entombigo de Navalny estis arestitaj, ili estis identigitaj el la video - tio estas Humanismo

Terorista ŝtato- teruras siajn civitanojn, aŭ kvazaŭ humanismon. Mi ne bezonas koni la leĝojn kiel Leopoldo por ĉi tio
Hmm... Ĉu estas tro frue por la komenco de printempa pligraviĝo de mensmalsano? okulumo.gif

Altebrilas (Vise profilen) 6. mar. 2024 14.20.57

Леопольд:Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Ĝuste tiel funkcias cenzuro.
Bonvolu priskribi la paradoksan ĉenon de logika rezonado, kiu kondukis vin al ĉi tiu difino pri kiel funkcias cenzuro! okulumo.gif
Simple: se informo estas malhavebla, tio pruvas (vialogike), ke ĝi estas falsa. Tial aŭtoritataj reĝimoj uzas cenzuron.

Tiajn sofismojn la fakuloj nomas "argumentum ad ignorantiam" (vi ne povas provi la malon, do tio veras).

Леопольд (Vise profilen) 7. mar. 2024 07.38.10

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Simple: se informo estas malhavebla, tio pruvas (vialogike), ke ĝi estas falsa. Tial aŭtoritataj reĝimoj uzas cenzuron.

Tiajn sofismojn la fakuloj nomas "argumentum ad ignorantiam" (vi ne povas provi la malon, do tio veras).
Dankon pro mirinda ekzemplo de "klipo pensado"! okulumo.gif
1. Vi konfuzas "varma" kun "mola". Cenzuro permesas aŭ malpermesas ion, sed ne determinas la malveron/veron .
2. Laŭ via logiko (laŭ via kompreno pri cenzuro), vi vivas en aŭtoritata reĝimo, ĉu ne?
3. Vi konfuzas la konceptojn de "Manko de subtenaj informoj" kaj "malhavebleco de subtenaj informoj". Estas neeble tute forigi informojn en la Interreto - ekzistas retaj arkivaj iloj (kiel Retarkivo). okulumo.gif

Kaj mi petas vin ne atribui viajn fantaziojn al mi. okulumo.gif

Mi memorigu vin pri mallonga difino de sofismo:
"Sofismo (de la greka σόφισμα - lerteco, lerteco, ruza invento, ruzo) estas formale ŝajne ĝusta, sed esence malvera konkludo, bazita sur intence malĝusta elekto de deirpunktoj"

Altebrilas (Vise profilen) 7. mar. 2024 10.25.04

Mi ne vivas en aŭtoritata reĝimo, ĉar oni malvidebligas informojn per aliaj rimedoj. Tieaj esperantistoj ja scias, ke oni ne bezonas enkarcerigi homojn por eviti ĉian debaton pri Esperanto aŭ pri lingvoj ĝenerale.

Vi rezonas teorie, konsiderante kio estas teorie ebla aŭ malebla. Sed en la praktiko, oni komparas profiton kaj koston, kaj foruma debatanto ne dediĉos tiom da tempo por kontroli informojn ol (honesta) ĵurnalisto, universitata serĉisto aŭ respondeculo pri gravaj decidoj.

Forumante en Lernu, mi celas provi la taŭgecon de nia lingvo por helpi interkomprenon, ne por fari decidon pri afero, kiu ne dependas de mi. Mi emus scii pri kiu estas via celo en la debato.

Леопольд (Vise profilen) 7. mar. 2024 11.12.50

Altebrilas:Mi ne vivas en aŭtoritata reĝimo, ĉar oni malvidebligas informojn per aliaj rimedoj.
Ho! Vi eĉ ne rimarkis, ke vi mem priskribis la agojn de cenzuro? okulumo.gif

Altebrilas:
Tieaj esperantistoj ja scias, ke oni ne bezonas enkarcerigi homojn por eviti ĉian debaton pri Esperanto aŭ pri lingvoj ĝenerale.
Hmm... Pri kio vi skribas? Tre simila al respondi al imaga interparolanto. okulumo.gif

Altebrilas:
Vi rezonas teorie, konsiderante kio estas teorie ebla aŭ malebla.
Juraj difinoj ne estas teorio, sed praktiko. okulumo.gif

Altebrilas:
Sed en la praktiko, oni komparas profiton kaj koston, kaj foruma debatanto ne dediĉos tiom da tempo por kontroli informojn ol (honesta) ĵurnalisto, universitata serĉisto aŭ respondeculo pri gravaj decidoj.
Tial mi ĉiam provizas fontojn de informo se mi publikigas polemikajn informojn pri faktoj! Kaj mi atendas la samon de miaj debatkontraŭuloj.

Altebrilas:
Forumante en Lernu, mi celas provi la taŭgecon de nia lingvo por helpi interkomprenon, ne por fari decidon pri afero, kiu ne dependas de mi. Mi emus scii pri kiu estas via celo en la debato.
Mia celo de la debato en ĉi tiu sekcio de la forumo estas refuti la mensogojn de okcidenta propagando kaj transdoni kiel Rusio vidas la tutan situacion. Viaj amaskomunikiloj kaj politikistoj rakontas al vi nur informojn, kiuj respondas al la "ĝenerale akceptita opinio" kaj ĉiuj aliaj informoj estas tute blokitaj (tiu sama cenzuro).

SlavikDze (Vise profilen) 7. mar. 2024 11.58.26

Tio certe esperigas, ke sufiĉe klarvidaj homoj haveblas ne nur meze de ordinaraj ĉeĥaj civitanoj, sed ankaŭ meze de ĉeĥaj militistoj.
Jen intervjuo kun unu el ĉeĥaj generaloj, en kiu li akuzas Usonon kaj ties eŭropajn satelitojn (inkluzive sialandan registaron) pri propagandisma mensogo kaj senĉesa instigo de batalado en Ukrainio:
https://www.radiouniversum.cz/pelz-petr-2d-zapad-v...
Ĉi-forumaj radikalaj anti-rusiaj jelpantoj povas ne legi ĉi-intervjuon, ĉar ĉi-informaĵo tutegale ne helpos dispeli tro densan nebulon en iliaj mensoj.

Altebrilas (Vise profilen) 7. mar. 2024 13.08.29

Leopoldo, se vi volas trasdoni (oficialan ?) vidpunkton de Rusio, kial vi uzas foruman fadenoj kun nur kelkaj legantoj, kaj vortojn kun nuancoj, kiujn nur la subtenantoj de la rusa ŝtato agnoskas?

Estas pli efike uzi la lingvaĵon de la legontoj por sentigi ilin tion kion oni sentas. Alikaze, tio aspektas kiel fermita propagando, kiu konvinkas nur konvenkitoj.

Estas pro tio, ke Esperanto devas esti neŭtrala kaj senigita (plejeble) de la kulturo de iu specifa lando.

amigueo (Vise profilen) 7. mar. 2024 16.09.40

Леопольд:Mia celo de la debato en ĉi tiu sekcio de la forumo estas refuti la mensogojn de okcidenta propagando kaj transdoni kiel Rusio vidas la tutan situacion. Viaj amaskomunikiloj kaj politikistoj rakontas al vi nur informojn, kiuj respondas al la "ĝenerale akceptita opinio" kaj ĉiuj aliaj informoj estas tute blokitaj (tiu sama cenzuro).
Dankon, Leopold, kaj dankon Dobri kaj PeterSK, kaj k.a. pro brila debato. La Rusia vidpunkto gravas por ion kompreni alilandanoj pri afero malfacile neuxtrale nomebla. Ukrajna vidpunkto ankauxz* gravas. Fakte, estas pluraj vidpunktoj en cxiu lando aux ekonomia/kultura sektoro. Multfoje propra vidpunkto blindigas sian posedanton aux Cxu sian posedaton?
Altebrilas argumentis favor uzi la lingvajxon de la rivalo en debato por pli facile komuniki.

amigueo (Vise profilen) 7. mar. 2024 16.12.29

Mi defias cxiun debatanton empatie (ne ironie, sed kvazaux magie estus profunda interkompreno) imiti kaj resumi vidpunktojn de siaj rivaloj.

Tilbage til start