Naar de inhoud

Bandera - nacia heroo de Ukrainio.

door dobri, 12 april 2024

Berichten: 31

Taal: Esperanto

Леопольд (Profiel tonen) 21 april 2024 11:29:56

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Tiel funkcias imperioj. En la komenco, la konkero tute ne estas paca. Paco okazas, kiam la konkerita nacio agnoskas sian plimalfortecon kaj rezignas pri ribelo.

Sed la paco okazas preze de malegaleco inter la nacioj: unu estas pli egala ol la aliaj. Kaj finfine ĉiuj imperioj falas, pro internaj aŭ eksteraj klaloj. Iuj daŭras plu ol aliaj...
Vi priskribis tipan "teorian okcidentan" vidon de la evoluo de socio. Por refuti ĝin, sufiĉas diri, ke, ekzemple, en Rusio ĉiuj nacioj estas vere egalaj, kaj la provoj de iu ajn malobservi ĉi tiun principon estas punataj de leĝo (Artikolo 282 de la Kriminala Kodo de Rusa Federacio).
Nu, kiuj el la imperioj, kiujn vi konsideris, okupiĝis pri la evoluo de okupataj teritorioj? Sed en la Rusa Imperio, kaj poste en Sovetunio, poste en Rusa Federacio, ĉiuj "kaptitaj" teritorioj disvolviĝis. Estas eĉ humura diro: "Rusiaj invadantoj batalis kaj kaptis urbojn kaj vilaĝojn, postlasante modernajn konstruaĵojn, hospitalojn kaj lernejojn." Kaj ili ne malpermesis al iu ajn paroli la lokan lingvon. Por via informo, la polica aliĝilo klare diras "la protokolo estas plenigita de la civitano en sia gepatra lingvo" okulumo.gif

Eble vi devus ankoraŭ rigardi la realan mondon, kaj ne viajn konjektajn teoriajn kreaĵojn? okulumo.gif

Terug naar boven