Kiel uzi la pasivan voĉon en la pasinta tempo?
ca, kivuye
Ubutumwa 5
ururimi: Esperanto
Akvamarino (Kwerekana umwidondoro) 14 Ruheshi 2024 10:07:12
Kiel uzi la pasivan voĉon en la pasinta tempo?
Kio estas la diferenco inter “estis manĝataj” kaj “estas manĝitaj”?
Kiu opcio estas pli ĝusta?
1) Petro manĝis la pomojn. La pomojn estis manĝataj far Petro.
2) Petro manĝis la pomojn. La pomojn estas manĝitaj far Petro.
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 15 Ruheshi 2024 09:32:58
La pomo estas manĝita - restas nur stumpo sur la tablo - sed ne estis manĝata de Petro (iu alia manĝis ĝin).
Akvamarino (Kwerekana umwidondoro) 16 Ruheshi 2024 03:56:27
Altebrilas:Konsideru la jenan frazon...Dankon!
Metsis (Kwerekana umwidondoro) 24 Ruheshi 2024 09:44:54
Se vi konas la aganton, preferu aktivon. Memoru, ke la vortordo en Esperanto estas rilative libera, do eblas diri depende de tio, kion vi volas emfazi:
- Petro manĝis la pomojn.
- Petro la pomojn manĝis.
- Manĝis Petro la pomojn.
- Manĝis la pomojn Petro.
- La pomojn manĝis Petro.
- La pomojn Petro manĝis.
- Oni manĝis la pomojn.
- Oni la pomojn manĝis.
- Manĝis oni la pomojn.
- Manĝis la pomojn oni.
- La pomojn manĝis oni.
- La pomojn oni manĝis.
Memoru, ke la esti-pasivo montras staton, ne agon, kiel la ekzemplo de Altebrilas klare montras. Ĉar la plej grava elemento en frazoj en Esperanto ĝenerale estas la ĉefverbo, preferu pi fortan verbon ol "esti".
Akvamarino (Kwerekana umwidondoro) 18 Mukakaro 2024 13:19:13
Metsis:RimarkojDankon!