Mergi la conținut

La Voĉo de Mordoro

de SlavikDze, 14 iulie 2024

Contribuții/Mesaje: 71

Limbă: Esperanto

Ruttul (Arată profil) 6 noiembrie 2026, 01:25:58

Eĉ se vi faris ĉion ĝuste, tio ne signifas, ke ĉio ĉe vi estos en ordo.

Ruttul (Arată profil) 6 noiembrie 2026, 01:33:14

Amo estas triumfo de imaga fantazio super intelekto.

Ruttul (Arată profil) 6 noiembrie 2026, 01:39:57

Bonkora, forta kaj obstina knabino superĵetis la malsatan anason per paneroj ĝis morto.

Ruttul (Arată profil) 6 noiembrie 2026, 01:42:59

ju pli drinkos komsomolano, des malpli drinkos huligano

Ruttul (Arată profil) 6 noiembrie 2026, 01:52:39

Ĉiam memoru, ke kato estas via la plej figela amiko. Ĝi neniam rakontos, kiel vi manĝas nokte, ĉar ĝi manĝos kune kun vi.

Ruttul (Arată profil) 6 noiembrie 2026, 20:08:45

Lavu manojn antaŭ manĝo.
Manĝi nelavitajn manojn estas sandanĝere.

El la konsilaro de sperta kanibalo.

Ruttul (Arată profil) 6 noiembrie 2026, 20:21:00

Necesas fin-fine fariĝi kuraĝa, aŭdaca kaj rezolute rakonti al mia kato, ke estas ĝi, kiu loĝas en mia hejmo, sed ne mi en la ĝia.

Ruttul (Arată profil) 13 noiembrie 2026, 15:57:15

Se vi deziras dormi - dormu.
Se vi deziras manĝi - manĝu.
Se vi deziras ripozi - do, ripozu.
La ĉefa regulo estas neniam pigri.

Ruttul (Arată profil) 13 noiembrie 2026, 19:17:48

ne maltrankviliĝu, se io ne funkcias.
se ĉio funkcius, oni vin maldungus.

rompu. difektu kaj detruu

Altebrilas (Arată profil) 14 noiembrie 2026, 11:38:00

Tiel ekonomio kreas valoron: detruoj kiuj devigas al iuj homoj urĝe laboraĉi por ripari.

Ju pli da laboro, des pli da riĉeco.

Înapoi mai sus