Sisu juurde

Dubo pri la akuzativo

kelle poolt carlos_riveraE, 13. august 2024

Postitused: 20

Keel: Esperanto

carlos_riveraE (Näita profiili) 13. august 2024 2:12.57

Mi ĵus ekhavis dubon pri la akuzativo. Mi kutime diras kelkajn hazardajn frazojn en Esperanto, ĉi-foje tamen mi trovis problemon. Mi faris la jenan frazon "difini kio estas...". Fakte, mi pensas, ke "kio" ne devas ricevi la akuzativon, ĉar miamense "kio" ne estas la objekto de la verbo, sed la frazo "kio estas" estas objekta sintagmo de la verbo. Mi ne scias ĉu mi pravas, sed mi pensas, ke "kio" estas subjekto anstataŭ objekto. Ĉu estas aliaj similaj kazoj de malfacile uzebla akuzativo? Ĉu mi pravas gramatike?

Altebrilas (Näita profiili) 13. august 2024 10:11.18

Vi pravas, estas sintagma objekto, kiu reprezentas informon, te la respondo al demando.

Li demandas kie estas la poŝtoficejo
Li demandas la adreson de la poŝtoficejo

"Difini kio estas" ŝajnas pleonasma kaj konfuziga:

Diri kio estas X
Difini X-on
Doni la difinon de X

SlavikDze (Näita profiili) 14. august 2024 5:26.55

Por plia klareco inter verboj kaj dependigaj subfrazaj vortetoj "ke, kio, kie, ĉu..." kaj aliaj indas (aŭ eble eĉ endas) meti komon.

amigueo (Näita profiili) 14. august 2024 11:00.46

SlavikDze:Por plia klareco inter verboj kaj dependigaj subfrazaj vortetoj "ke, kio, kie, ĉu..." kaj aliaj indas (aŭ eble eĉ endas) meti komon.
Dankon, SlavikDze, vi respondis ĉi tie al mia demando de mesaĝo https://lernu.net/forumo/temo/34606 :

komo metendas|metindas|meteblas = endas|indas|eblas meti komon.

amigueo (Näita profiili) 14. august 2024 11:19.37

En esperanto, estas tendenco forigi, simpligi, kaj la konteksto savos komprenon.
- Mi demandis (la lokon, la adreson, ...) kie loĝas Tim. Ĉi tie, atentu ke "la demando okazis kie loĝas Tim" estas eblo kaŝita. Parolita esperanto estas prosodie neambigua.
- Mi konas (la kiuecon de la homo aŭ la kiaecon de la homo) kiu murdis Tim. Ĉi tie estas ambiguo.
La afero ne estas ambigua en parolita esperanto: mi konas kíu|kiu murdis Tim. La prosodio estas malsama. Sed nur la skribita esperanto estas ambigua tie.
Se mi eraras, estas aliaj samforumanoj kiuj povas korekti.

Altebrilas (Näita profiili) 14. august 2024 13:07.37

Mi konas tiun, kiu murdis Tim
Mi scias, kiu murdis Tim
Mi scias, kiu murdis Tim, sed mi ne konas lin.

Esperanto obeas la principon de neceso kaj sufiĉo. Se esprimo estas dubsignifa, eble mankas lingvaj elementoj.

amigueo (Näita profiili) 15. august 2024 9:40.44

Altebrilas:Mi konas tiun, kiu murdis Tim
Mi scias, kiu murdis Tim
Mi scias, kiu murdis Tim, sed mi ne konas lin.

Esperanto obeas la principon de neceso kaj sufiĉo. Se esprimo estas dubsignifa, eble mankas lingvaj elementoj.
1. Vi pravas ke estas paro koni/scii, tre konvena por cxi ekzemplo, sed tiaj paroj normale ne ekzistas.

2. Vi pretertraktis la diferencon inter parola kaj skriba Esperanto, kvazaux parola Esperanto estus unu kun skriba Esperanto. (Krome, mi mem estas tre naiva kaj trosimpliga pri tiu diferenco).

Altebrilas (Näita profiili) 15. august 2024 13:18.05

Mi ne scias, ĉu estas dokumentoj verkitaj pri parola Esperanto. Mi ne certas, ke estas nur unu parola Eo. Eble estas tiom da kiom da E-kluboj, ĉiu havante kelkajn slangecajn vortojn nekompreneblajn de eksteruloj.

amigueo (Näita profiili) 16. august 2024 8:57.58

Altebrilas:Mi ne scias, ĉu estas dokumentoj verkitaj pri parola Esperanto. Mi ne certas, ke estas nur unu parola Eo. Eble estas tiom da kiom da E-kluboj, ĉiu havante kelkajn slangecajn vortojn nekompreneblajn de eksteruloj.
Vi pravas. Sed mia distingo estis pri TIU KIU (temo de Carlos_RiveraE) kaj similaj, en parola kaj skriba Esperanto.

Altebrilas (Näita profiili) 16. august 2024 9:03.07

Bonvolu klarigi per ekzemploj, mi ne tre bone komprenas...

Tagasi üles