Към съдържанието

AdE": poruso, suruso

от amigueo, 20 ноември 2024

Съобщения: 3

Език: Esperanto

amigueo (Покажи профила) 20 ноември 2024, 06:46:10

Ne por komencantoj.

Prepozicioj POR kaj SUR
estas samtempe nomaj radikoj de
PORO kaj SURO.
Cxu tio problemdonas?

Altebrilas (Покажи профила) 20 ноември 2024, 13:01:47

Tio, kio estigas problemon, estas ke vi ne donas la signifon de viaj radik/afiks/liter-kombinaĵoj. Malfacilas havi opinion pri io, kion oni ne komprenas.

Mi supozas, ke "suro" estas la spacoparto situanta sur io, sed la aliaj vortoj estas sensignifaj por mi.

SlavikDze (Покажи профила) 20 ноември 2024, 14:49:55

Mi ne scias, ĉu en iu alia lingvo krom Esperanto ekzistas kaj prepozicio "sur", kaj substantivo "suro", sed koncerne al "por" kaj "poro", kiuj ekzistas ankaŭ en hispana kaj portugala lingvoj, supozeblas, ke ĉi-elementoj ne estas reale problemdonaj por hispanoj kaj portugaloj en siaj nativaj lingvoj. Espereble, ankaŭ en Esperanto "sur/suro" kaj "por/poro" ne kaŭzas konfuzon-embarason.

Обратно нагоре