Til indholdet

Aktu'

af amigueo, 16. feb. 2025

Meddelelser: 44

Sprog: Esperanto

amigueo (Vise profilen) 6. aug. 2026 12.46.19

Librovendejisto hispana miris ke Usona entrepreno aĉetis 4 malnovajn librojn tute seninteresajn. Pagis 35 eŭrojn plus 60 eurojn sendokostajn. Strange! Ri iom enketis kaj malkovris ke la entrepreno aŭtomate skanis la librojn kaj rekte detruis la librojn. La papero recikligins.
La ĵurnalista enketo etendiĝis kaj ekkoniĝis ke similaj kazoj ekzistas en multaj landoj, kaj kelkfoje la entrepreno aĉetis milionojn da libroj, por skani kaj detrui ilin. Kial?

Altebrilas (Vise profilen) 6. aug. 2026 14.56.24

Por nutri AI-n.

amigueo (Vise profilen) 6. aug. 2026 15.25.04

Altebrilas:Por nutri AI-n.
Ĉu vi konis la polemikon pri farmaciaj entreprenoj kiuj patentis plantojn, tiel ke nur la posedanto povis vendi tiun planton kiu ĝis tiam dum miloj da jaroj estis senpaga por ĉiuj?
La konkurenco inter AI-oj por posedi la tutan konon de la homaro (eĉ ĉiujecon da proponoj de amigueo) implicas ĉu detrui la librojn aŭ paperajn dokumentojn? Ĉu la afero estas kolaterala efiko de kopirajta leĝo kiu ne konsideris bezonojn de AI-oj?
Mi vidis videon kie rimarkiĝis ke la certeco aŭ vero historia bezonas koheron de dekmiloj da dokumentoj. Ĉiu el tiuj dokumentoj estas banalega, sed ĉiuj kune konstruas historian certon aŭ veron. Se unu aŭ pokaj entreprenoj posedus la atomajn historiajn detalojn, la historia vero estus oligopolo aŭ monopolo. Nur unu aŭ pokaj AI-oj havus autoritaton kaj posedon pri historia vero. Kaj ne nur historia, sed ĉiutema.

Altebrilas (Vise profilen) 7. aug. 2026 09.48.42

Imagi 1984-ecan monopolon de scienco, informo kaj vero ŝajnas iom komplotisme.

Aliflanke, ni vivas en mondo kie la plej potencaj disvolvigas nemalhelpeblajn armilojn, kaj iliaj malamikoj neantaŭvideble fiajn ruzajn taktikojn.

Se la mondo ne evoluas alidirekten, hodiaŭa komplitismo iĝos morgaŭa realeco.

Tilbage til start