Meldinger: 108
Språk: Esperanto
Altebrilas (Å vise profilen) 2025 10 10 17:03:55
Politikistoj, kiuj devas trovi aliancanoj povas pensi tiel. Sed ordinara civitano rajtas (almenaŭ en demokratio) diri kiun socion li preferas kaj, se ĝi ne eblas, demandi kial.
Tiu rajto ekzistu en Esperantio. Kun komprenemo al samideanoj, kiuj ne povas sendanĝere uzi ĝin.
SlavikDze (Å vise profilen) 2025 10 11 05:37:09
https://nyheter.swebbtv.se/plotsligt-borjar-det-re...
Rimarko por obskurecaj "altebriluloj": ĉi-artikolon eblas traduki helpe de Google-tradukilo.
Leopold65 (Å vise profilen) 2025 10 11 09:14:37
Altebrilas:@Leopold65 : Ĉu esperantistoj rajtas revi pri pli bona mondo, aŭ devas nur elekti la malplej aĉa flanko ?Vi rajtas revi pri io ajn, sed vi povas vivi nur en la realeco. Kaj ĉi tiu realeco nun precize respondas al la skribaĵoj de Marx pri la "plej alta stadio de kapitalismo": supernacia kapitalismo.
Politikistoj, kiuj devas trovi aliancanoj povas pensi tiel. Sed ordinara civitano rajtas (almenaŭ en demokratio) diri kiun socion li preferas kaj, se ĝi ne eblas, demandi kial.
Tiu rajto ekzistu en Esperantio. Kun komprenemo al samideanoj, kiuj ne povas sendanĝere uzi ĝin.
Ĉu vi ne vidas, ke la nuna krizo de Eŭropo estas konscia ago de supernacia kapitalismo? Rigardu mem — kien iras la mono el Eŭropo?
Altebrilas (Å vise profilen) 2025 10 11 10:36:34
Sed kial marksisma Rusio mem adoptis ĝin? Kial nomenklaturistoj iĝis oligarkoj? (Kredeble, povo pli gravas ol ideologio)
Kial ne revi pri ekonomia sistemo kiu forigus mizeron sed rekompencus laboron kaj ebligus liberecon?
Leopold65 (Å vise profilen) 2025 10 12 09:19:51
Altebrilas:Mi neniam favoris supernacian kapitalismon, ĉefe tiu de Thatcher kaj Reagan, kiun oni trudis al ni post Malvarma Milito. Ĉiuj okcidentanoj ne estas apogantoj de kapitalismo.Ĉi tie ni ne devus paroli pri "favoris", sed pri kiom precize la proponita modelo priskribas la nunan tutmondan situacion. Laŭ mia opinio, ĉi tiu modelo tre precize klarigas la nunan tutmondan situacion.
Altebrilas:Ĉi tio ne estas la temo por ĉi tiu konversacio.
Sed kial marksisma Rusio mem adoptis ĝin? Kial nomenklaturistoj iĝis oligarkoj? (Kredeble, povo pli gravas ol ideologio)

Altebrilas:Neniu malhelpas vin revi. Sed ne forgesu, ke kapitalismo estas simple la disvolviĝo de naturaj homaj kvalitoj: en antikvaj tempoj, se vi estis forta, vi havis multajn virinojn kaj riĉecon; sub kapitalismo, se vi estas riĉa, vi havas multajn virinojn kaj riĉecon. Kaj komunismo estas esence revo konstrui la Regnon de Dio sur la Tero, sed sen Dio.
Kial ne revi pri ekonomia sistemo kiu forigus mizeron sed rekompencus laboron kaj ebligus liberecon?
Altebrilas (Å vise profilen) 2025 10 12 09:55:56
Ĉiuj temoj estas ligitaj. Adopto de novliberalismo post Malvarma milito per multaj landoj estas la fonto de multaj problemoj, kiujn la mondo havas hodiaŭ. Mi scivolemas kial Rusio ankaŭ adoptis ĝin.
Interbatali por inoj kaj riĉaĵoj (t.e. aferoj, kiujn ĉiuj volas), ne estas homa, sed besta. Mi esperas, ke nia samideanaro ne estas tia. Plie, vi ne precizas kio estas la "homa naturo" de virinoj, alia duono de la homaro...
Leopold65 (Å vise profilen) 2025 10 12 10:41:47
Altebrilas:La regno de Dio, sen Dio? Kiu do regas? Ĉu la diablo? Ne surprize, ke por multaj, tio estis infero.Bonvolu legi la titolon de ĉi tiu temo kaj kompreni ke la demandoj, kiujn vi proponis por diskuto, estas ekstertemaĵo ĉi tie.
Ĉiuj temoj estas ligitaj. Adopto de novliberalismo post Malvarma milito per multaj landoj estas la fonto de multaj problemoj, kiujn la mondo havas hodiaŭ. Mi scivolemas kial Rusio ankaŭ adoptis ĝin.
Interbatali por inoj kaj riĉaĵoj (t.e. aferoj, kiujn ĉiuj volas), ne estas homa, sed besta. Mi esperas, ke nia samideanaro ne estas tia. Plie, vi ne precizas kio estas la "homa naturo" de virinoj, alia duono de la homaro...
Altebrilas (Å vise profilen) 2025 10 12 12:19:08