Aller au contenu

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

de amigueo, 16 février 2025

Messages : 158

Langue: Esperanto

Altebrilas (Voir le profil) 12 novembre 2025 10:34:05

La celo de leĝojn (almenaŭ en politike liberalaj socioj) ne estas forigi la bestajn instinktojn, sed instigi la civitanojn mastrumi ilin, sufiĉe por ne fari malbonon al aliaj homoj.

Tio estis la bazo de Homaranismo: trakti aliulon kiel vi dezirus, ke li traktu vin.

Leopold65 (Voir le profil) 12 novembre 2025 11:40:56

Altebrilas:La celo de leĝojn (almenaŭ en politike liberalaj socioj) ne estas forigi la bestajn instinktojn, sed instigi la civitanojn mastrumi ilin, sufiĉe por ne fari malbonon al aliaj homoj.

Tio estis la bazo de Homaranismo: trakti aliulon kiel vi dezirus, ke li traktu vin.
Tio estas en ideala, abstrakta mondo. En la reala kapitalisma mondo, leĝoj estas desegnitaj por protekti la riĉulojn kontraŭ la malriĉuloj. Kaj la tuta jura sistemo estas desegnita por certigi, ke kiu ajn povas pagi plej multe, venkas. Kaj la balotsistemo estas desegnita por elekti kiu ajn pagas plej multe por la elekto.

Altebrilas (Voir le profil) 12 novembre 2025 12:18:11

Ĉu Rusio nun estas en kapitalisma mondo? Eble en okcidento, kie tiu evoluo estis pli progresiva, malpli akre sentas tiun fenomenon.

Tamen, multaj okcidentanoj ne ŝatis novliberalan evoluon de post 35 lastaj jaroj.

Leopold65 (Voir le profil) 13 novembre 2025 08:20:22

Altebrilas:Ĉu Rusio nun estas en kapitalisma mondo?
Teknike, jes. En realeco, multaj aferoj en Rusio celas subteni la loĝantaron kaj la plej malriĉajn. Ekzemple, mi estas pensiulo, do mi ricevas senpagan publikan transporton, senpagan sanservon (kvankam mi kuracas min per homeopatio), kaj impostajn avantaĝojn.

Altebrilas:
Eble en okcidento, kie tiu evoluo estis pli progresiva, malpli akre sentas tiun fenomenon.

Tamen, multaj okcidentanoj ne ŝatis novliberalan evoluon de post 35 lastaj jaroj.
Ĉu vi memoras kiom da landoj malpermesis komunistajn partiojn? Tio estas kio vere okazas tra la mondo. Kaj la regantaj reĝimoj ne zorgas pri tio, pri kio la averaĝa homo grumblas. Ĉar la veraj regantoj estas internacia kapitalo. Ĉio okazis precize kiel skribis Markso kaj Lenino.

Altebrilas (Voir le profil) 13 novembre 2025 13:02:47

En Okcidento, la estraroj timis, ke komunistaj partioj iĝu plejmulteca, kaj ke la lando ekiru en la sovetan kampon. Tio estis Malvarma Milito. En Afriko, dum la sendependiĝaj militoj, tiu fenomeno videblis: konkero de influzono pli gravis ol ideologio aŭ sorto de la popoloj. Estas tio, kion vi nomas la reala mondo. Ne estas kialo, por ne esperi alian.

Francio estis tiam lando duonkapitalisma kaj duon socialisma. Tia sistemo pli konvenas al la franca pensmaniero. Sed la dekstaj kaj tn. centraj politikistoj deziras sistemon pli usoneca: pli da merkato, malpli da ŝtato.

Koncerne nia debato, mi ne sentas min respondeca pri la pekoj de kapitalismo, kvankam komunismo ankaŭ estas kritikinda.

Leopold65 (Voir le profil) 14 novembre 2025 08:24:07

Altebrilas:En Okcidento, la estraroj timis, ke komunistaj partioj iĝu plejmulteca, kaj ke la lando ekiru en la sovetan kampon. Tio estis Malvarma Milito. En Afriko, dum la sendependiĝaj militoj, tiu fenomeno videblis: konkero de influzono pli gravis ol ideologio aŭ sorto de la popoloj. Estas tio, kion vi nomas la reala mondo. Ne estas kialo, por ne esperi alian.

Francio estis tiam lando duonkapitalisma kaj duon socialisma. Tia sistemo pli konvenas al la franca pensmaniero. Sed la dekstaj kaj tn. centraj politikistoj deziras sistemon pli usoneca: pli da merkato, malpli da ŝtato.

Koncerne nia debato, mi ne sentas min respondeca pri la pekoj de kapitalismo, kvankam komunismo ankaŭ estas kritikinda.
Se la pekoj de kapitalismo estas klare videblaj al vi (vi spertis ilin propraokule), tiam komunismo neniam estis konstruita ie ajn, kaj via scio pri komunismo estas simple ies fantazio.

Altebrilas (Voir le profil) 14 novembre 2025 11:28:13

Kio falis en 1989?

Altebrilas (Voir le profil) 15 novembre 2025 14:47:49

Mi supozas, ke vi anas al la tezo, ke tio, kion oni aplikis en la tn. komunismaj landoj ne estas la vera komunismo, sed (pli malpli elasta) transira periodo antaŭ ĝia reala alveno. Ĉu?

Retour au début