Contenido

Trump, Vance kaj Zelensky

de Altebrilas, 9 de marzo de 2025

Aportes: 32

Idioma: Esperanto

Frano (Mostrar perfil) 16 de marzo de 2025 17:10:46

Leopold65:Ĉu vi scias, ke Zelenskij publikigis leĝon, kiu malpermesas intertraktadojn kun Rusio (Putin)?
Jen ligo al la leĝo (ukraine):
https://www.president.gov.ua/documents/6792022-442...
1) Dankon pro la rekta ligilo. Kutime, en polemiko kun aliaj duskutantoj, mi devas nur diveni pri kio temas.
2) Leĝo, kiu malpermesas intertraktadojn kun Rusio (Putin) ne ekzistas kaj neniam ekzistis en Ukrainio.
Ukrainio estas parlamenta-prezidenta respubliko. Leĝojn aprobas parlamento (Verĥovna Rada). Prezidento nur subskribas aŭ vetoas ilin. Via ligilo estas ligilo al la ukazo de Zelenskij. Ukazoj de Prezidento neniel estas leĝoj.
2) Ĉi tiu ukazo aprobas la decidon de Konsilio de nacia sekureco kaj defendo de Ukrainio. Nur unu punkto de la decido koncernas Putin-on:
"Konstati la neeblecon fari intertraktadon kun la Prezidento de la Rusia Federacio V. Putin".
Mi pensas ke distingo inter konstati kaj malpermesi estas evidenta.
Konstato de fakto de neebleco ne malpermesas agojn por forigi la neeblecon.
Same evidenta estas distingo inter Rusio kaj Putin.
3) La decido de la Konsilo koncernas la situacion de septembro 2022. Kion povos konstati la Konsilo pri la nuna ebleco-neebleco mi ne scias.

amigueo (Mostrar perfil) 17 de marzo de 2025 07:22:29

Frano:
Leopold65:Ĉu vi scias, ke Zelenskij publikigis leĝon, kiu malpermesas intertraktadojn kun Rusio (Putin)?
Jen ligo al la leĝo (ukraine):
https://www.president.gov.ua/documents/6792022-442...
1) Dankon pro la rekta ligilo. Kutime, en polemiko kun aliaj duskutantoj, mi devas nur diveni pri kio temas.
2) Leĝo, kiu malpermesas intertraktadojn kun Rusio (Putin) ne ekzistas kaj neniam ekzistis en Ukrainio.
Ukraino estas parlamenta-prezidenta respubliko. Leĝojn aprobas parlamento (Verĥovna Rada). Prezidento nur subskribas aŭ vetoas ilin. Via ligilo estas ligilo al la ukazo de Zelenskij. Ukazoj de Prezidento neniel estas leĝoj.
2) Ĉi tiu ukazo aprobas la decidon de Konsilio de nacia sekureco kaj defendo de Ukrainio. Nur unu punkto de la decido koncernas Putin-on:
"Konstati la neeblecon fari intertraktadon kun la Prezidanto de la Rusa Federacio V. Putin".
Mi pensas ke distingo inter konstati kaj malpermesi estas evidenta.
Konstato de fakto de neebleco ne malpermesas agojn por forigi la neeblecon.
Same evidenta estas distingo inter Rusio kaj Putin.
3) La decido de la Konsilo koncernas la situacion de septembro 2022. Kion povos konstati la Konsilo pri la nuna ebleco-neebleco mi ne scias.
Vi prave skribis.
Nur detala priskribo de tiu manko de eblo negoci povus doni eksplicitan signifon al tiu dokumento. Sen tiu konkreteco, restas nur la konteksta signifo.

Ĉu la ĵurnalistoj kaj analizistoj misinterpretis, kaj Z ne korektis ilin?

Mi interpretis, ke Z montris firman intencon ne negoci kun Rusio dum Putin estos prezidanto. Tio ŝajnas interpersona antipatio, io amatora rilate al ŝtatestroj. Mi mistrafis la aferon.

Mi komprenis, ke Z volis modifi la rusan konstitucion per la aldono de artikolo: "Nur rusa prezidanto aprobita de Z aŭ Ukrainio estos valida." Ĉu mi miskomprenis?
Ne nur Z, sed ankaŭ Biden kaj liaj amikoj fervore deziris enigi similan artikolon en la rusan konstitucion.

Kompreneble, Rusio strebas al io simila por la ukraina konstitucio. Kiu sukcesos modifi la fremdan konstitucion por daŭripova paco?

Leopold65 (Mostrar perfil) 17 de marzo de 2025 08:15:01

Saluton!
Altebrilas:Jes, avertante, ke temas nur pri supozoj.

Mi ne sciis tiun leĝon, sed kredas, ke ĝi ne multe ĝenos Trump.
Ĉi tie ĉio estas multe pli interesa: Trump eble ne interesiĝas pri la ukraina leĝo, sed li ne intertraktos kun Rusio, sed Ukrainio, kiu havas la leĝon, ĉu ne? okulumo.gif

Frano (Mostrar perfil) 17 de marzo de 2025 08:22:51

amigueo:Mi komprenis, ke Z volis modifi la rusan konstitucion per la aldono de artikolo: "Nur rusa prezidanto aprobita de Z aŭ Ukrainio estos valida." Ĉu mi miskomprenis?
Bonvolu doni rektan ligon al ĉi tiu "esprimo de volo". Tiam ĝi povas esti diskutata.

Leopold65 (Mostrar perfil) 17 de marzo de 2025 08:31:31

Por kompreni la situacion. Rusio tute ne bezonas ĉi tiun paŭzon. Estas klare el la historio, ke Ukrainio komencas paroli pri paŭzo kiam ukrainaj trupoj estas ĉirkaŭitaj kaj estas minacataj per detruo. Kaj nun neniu permesos al Ukrainio retiri siajn trupojn el la Kurska regiono (Rusio) sen batalo.

Leopold65 (Mostrar perfil) 17 de marzo de 2025 08:55:27

Saluton!
Frano:
2) Leĝo, kiu malpermesas intertraktadojn kun Rusio (Putin) ne ekzistas kaj neniam ekzistis en Ukrainio.
Ukrainio estas parlamenta-prezidenta respubliko. Leĝojn aprobas parlamento (Verĥovna Rada). Prezidento nur subskribas aŭ vetoas ilin. Via ligilo estas ligilo al la ukazo de Zelenskij. Ukazoj de Prezidento neniel estas leĝoj.
Bonvolu klarigi - kian juran statuson havas ukazoj de la Prezidanto de Ukrainio?

Frano (Mostrar perfil) 17 de marzo de 2025 09:24:09

Saluton!
Leopold65:
Bonvolu klarigi - kian juran statuson havas ukazoj de la Prezidanto de Ukrainio?
Ukazo de la Prezidento de Ukrainio (en la ukraina)

Leopold65 (Mostrar perfil) 17 de marzo de 2025 10:29:37

Frano:
Leopold65:Bonvolu klarigi - kian juran statuson havas ukazoj de la Prezidanto de Ukrainio?
Ukazo de la Prezidento de Ukrainio (en la ukraina)
Ĉu vi ne komprenas la signifon de la termino "jura statuso"?

Mi petas tion pro tio, ke laŭ la ligilo, kiun vi afiŝis al la artikolo en Vikipedio, ne estas eĉ vorto pri la efektivigo de tiuj ĉi ukazoj.

Frano (Mostrar perfil) 17 de marzo de 2025 12:36:27

Leopold65:
Frano:Ukazo de la Prezidento de Ukrainio (en la ukraina)
Ĉu vi ne komprenas la signifon de la termino "jura statuso"?

Mi petas tion pro tio, ke laŭ la ligilo, kiun vi afiŝis al la artikolo en Vikipedio, ne estas eĉ vorto pri la efektivigo de tiuj ĉi ukazoj.
https://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9F%D1%80%D0%B0%D...
https://www.banki.ru/wikibank/pravovoi_status/
Ĉu vi komprenas ĝin iel alie?

Se vi vere interesiĝas pri la normigaj juraj aktoj de Ukrainio (la prezidenta ukazo estas unu el la specoj de tiuj normigaj juraj aktoj), jen la ligilo de kie vi povus komenci penetri en jursciencajn labirintojn. Bonŝancon!
https://uk.wikipedia.org/wiki/%D0%9D%D0%BE%D1%80%D...

amigueo (Mostrar perfil) 17 de marzo de 2025 12:56:17

Frano:
amigueo:Mi komprenis, ke Z volis modifi la rusan konstitucion per la aldono de artikolo: "Nur rusa prezidanto aprobita de Z aŭ Ukrainio estos valida." Ĉu mi miskomprenis?
Bonvolu doni rektan ligon al ĉi tiu "esprimo de volo". Tiam ĝi povas esti diskutata.
https://www.politico.eu/article/volodymyr-zelensky...

Gxi estas jxurnalartikolo de 22st2022 (kadre de Ukrainia reago al, laux Z, farcaj referendumoj cxe okupataj/liberigitaj regionoj) kie oni diras ke Z deklaris: "Ne estos pacparoloj kun Rusio dum Putin estos prezidento".

Mediaoj faris solidan montegon el simpla koleresprimo.

Volver arriba