Ke daftar isi

Trump, Vance kaj Zelensky

dari Altebrilas, 9 Maret 2025

Pesan: 218

Bahasa: Esperanto

Altebrilas (Tunjukkan profil) 24 Maret 2025 09.54.51

Ĉu bombado de urboj estas sufiĉe klara signo?

Leopold65 (Tunjukkan profil) 24 Maret 2025 10.03.51

Frano:Bonvolu simple citi ĉi tiujn klarajn signojn kiam milito devus esti deklarita.
Jen citaĵo el via mesaĝado:
Artikolo 106. La Prezidento de Ukrainio:19) ...en la okazo de armita agreso kontraŭ Ukrainio
Frano:
Mi ŝatus scii de vi, persono kun jura edukado, kion vi opinias pri Artikolo 18 de Federacia Leĝo n-ro 61-ФЗ "Pri Defendo"
Sen eniri jurajn detalojn, mi povas diri, ke en la nuna situacio ĉi tiu leĝo ne funkcias.

Pro simpla kialo: estas multaj solduloj kaj eksterlandaj militistoj en la ukraina armeo. Kaj tial tio ne plu estas konsiderata kiel armeo, sed armita bando (tre karakteriza por la historio de Ukrainio). Kaj por diri eĉ pli simple, Ukrainio estas lando-Privata-Milita-Firmao: aliaj landoj provizas Ukrainion per mono, armiloj kaj solduloj, eksterlandaj oficiroj ankaŭ celindikas, sed ukrainoj batalas.

Frano (Tunjukkan profil) 24 Maret 2025 11.51.08

Leopold65:
Frano:Bonvolu simple citi ĉi tiujn klarajn signojnkiam milito devus esti deklarita.
Jen citaĵo el via mesaĝado:
Artikolo 106. La Prezidento de Ukrainio:19) ...en la okazo de armita agreso kontraŭ Ukrainio
Vi haltis, hazarde ne rimarkinte la daŭrigon:
19) ...kaj, en la okazo de armita agreso kontraŭ Ukrainio, faras decidon pri la uzo de la Armitaj Fortoj de Ukrainio kaj aliaj armeaj formacioj establitaj laŭ la leĝoj de Ukrainio;
Kiel mi jam skribis: "La decido uzi trupojn, kiam armita agreso kontraŭ Ukrainio okazis, estis farita de la Prezidento konforme al ĉi tiu paragrafo de la Konstitucio".

Frano (Tunjukkan profil) 24 Maret 2025 11.57.01

Leopold65:
Frano:Mi ŝatus scii de vi, persono kun jura edukado, kion vi opinias pri Artikolo 18 de Federacia Leĝo n-ro 61-ФЗ "Pri Defendo"
Sen eniri jurajn detalojn, mi povas diri, ke en la nuna situacio ĉi tiu leĝo ne funkcias.
Ĉu estas oficiala decido suspendi ĉi tiun artikolon?

Frano (Tunjukkan profil) 24 Maret 2025 12.10.46

Leopold65:estas multaj solduloj kaj eksterlandaj militistoj en la ukraina armeo. Kaj tial tio ne plu estas konsiderata kiel armeo, sed armita bando (tre karakteriza por la historio de Ukrainio).
Ĉu vi certas ke la nombro de eksterlandaj volontuloj en ukrainia armeo estas pli granda ol la nombro de eksterlandaj volontuloj en la rusia?
Mi sugestas (eble mi eraras) ke tio estas nombroj de la sama ordo. Do, tio ne plu estas konsiderata kiel rusia armeo, sed ankaŭ kiel armita bando. Ĉu ne?
Leopold65: tio ne plu estas konsiderata kiel armeo, sed armita bando.
Ĉu tio estas la oficiala decido aŭ via propra opinio?

Frano (Tunjukkan profil) 24 Maret 2025 12.39.53

Altebrilas:Ĉu bombado de urboj estas sufiĉe klara signo?
Temas pri iaj klaraj signoj en la Konstitucio de Ukrainio kiuj supozeble indikas kiam milito devus esti deklarita.
Mi dubas, ke iu konstitucio havas artikolon pri la bombado de urboj. Almenaŭ, ne ekzistas tia artikolo en la ukrainia Konstitucio.
Ĉu tio estas en la Konstitucio de Francio?

Frano (Tunjukkan profil) 24 Maret 2025 13.06.59

Leopold65:
Frano:Do ne ekzistas rilato inter la difino kaj la Konstitucio, kaj vi simple ŝanĝis la temon.
Do, ni komencu en ordo.

Ĉu estas priskribo en la Konstitucio de Ukrainio de la kondiĉoj sub kiuj, se la situacio koincidas, la Prezidanto havas la rajton deklari staton de "milito" kaj/aŭ "militjuro"?
Do, ni komencu en ordo de la komenco.
Por ke diskuto havu sencon, necesa (sed ne sufiĉa) kondiĉo estas komuna kompreno de la uzataj terminoj.
Do ni komencu per la difinoj de "milito" kaj "SMO".
Vi malakceptas la uzon de difinoj el Vikipedio kiel laŭleĝe malprecizaj.
Bonvolu sendi viajn difinojn por konsidero.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 24 Maret 2025 13.38.15

Frano:
Altebrilas:Ĉu bombado de urboj estas sufiĉe klara signo?
Temas pri iaj klaraj signoj en la Konstitucio de Ukrainiokiuj supozeble indikas kiam milito devus esti deklarita.
Mi dubas, ke iu konstitucio havas artikolon pri la bombado de urboj. Almenaŭ, ne ekzistas tia artikolo en la ukrainia Konstitucio.
Ĉu tio estas en la Konstitucio de Francio?
Deklari militon estas malpermesite. Francio foje faras "eksterajn operaciojn", ĝenerale laŭ peto de alianca lando.

La artikoloj temantaj pri milito en franca konstitucio estas 16, 34 kaj 35.

Frano (Tunjukkan profil) 24 Maret 2025 14.00.47

Altebrilas:Deklari militon estas malpermesite. Francio foje faras "eksterajn operaciojn", ĝenerale laŭ peto de alianca lando.
La artikoloj temantaj pri milito en franca konstitucio estas 16, 34 kaj 35.
Hipoteze!
Se la armeo de iu lando invadas francan teritorion kaj komencas batali kontraŭ la francaj armitaj fortoj.
Ĉu tio estos nomata "milito"? Se ne, kiel ĝuste ĝi nomos?

ARTICLE 35. La déclaration de guerre est autorisée par le Parlement.
Ĉu tio vere signifas ke "Deklari militon estas malpermesite"?

Altebrilas (Tunjukkan profil) 24 Maret 2025 16.40.00

Jen ligilo al la informo en la paĝaro de Konstitucia Konsilio:

https://www.conseil-constitutionnel.fr/la-constitu....

(Ankaŭ en la angla, germana kaj hispana)
Efektive, tio ŝajnas kontraŭdira.

Ne ekzistas ministrejo pri milito. Estas nur pri defendo. Mi supozas, ke la artikolo diras, ke la permeso de la parlamento nepras por uzi armeon.

Kembali ke atas