Tin nhắn: 218
Nội dung: Esperanto
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 09:54:51 Ngày 24 tháng 3 năm 2025
Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 10:03:51 Ngày 24 tháng 3 năm 2025
Frano:Bonvolu simple citi ĉi tiujn klarajn signojn kiam milito devus esti deklarita.Jen citaĵo el via mesaĝado:
Artikolo 106. La Prezidento de Ukrainio:19) ...en la okazo de armita agreso kontraŭ Ukrainio
Frano:Sen eniri jurajn detalojn, mi povas diri, ke en la nuna situacio ĉi tiu leĝo ne funkcias.
Mi ŝatus scii de vi, persono kun jura edukado, kion vi opinias pri Artikolo 18 de Federacia Leĝo n-ro 61-ФЗ "Pri Defendo"
Pro simpla kialo: estas multaj solduloj kaj eksterlandaj militistoj en la ukraina armeo. Kaj tial tio ne plu estas konsiderata kiel armeo, sed armita bando (tre karakteriza por la historio de Ukrainio). Kaj por diri eĉ pli simple, Ukrainio estas lando-Privata-Milita-Firmao: aliaj landoj provizas Ukrainion per mono, armiloj kaj solduloj, eksterlandaj oficiroj ankaŭ celindikas, sed ukrainoj batalas.
Frano (Xem thông tin cá nhân) 11:51:08 Ngày 24 tháng 3 năm 2025
Leopold65:Vi haltis, hazarde ne rimarkinte la daŭrigon:Frano:Bonvolu simple citi ĉi tiujn klarajn signojnkiam milito devus esti deklarita.Jen citaĵo el via mesaĝado:
Artikolo 106. La Prezidento de Ukrainio:19) ...en la okazo de armita agreso kontraŭ Ukrainio
19) ...kaj, en la okazo de armita agreso kontraŭ Ukrainio, faras decidon pri la uzo de la Armitaj Fortoj de Ukrainio kaj aliaj armeaj formacioj establitaj laŭ la leĝoj de Ukrainio;
Kiel mi jam skribis: "La decido uzi trupojn, kiam armita agreso kontraŭ Ukrainio okazis, estis farita de la Prezidento konforme al ĉi tiu paragrafo de la Konstitucio".
Frano (Xem thông tin cá nhân) 11:57:01 Ngày 24 tháng 3 năm 2025
Leopold65:Ĉu estas oficiala decido suspendi ĉi tiun artikolon?Frano:Mi ŝatus scii de vi, persono kun jura edukado, kion vi opinias pri Artikolo 18 de Federacia Leĝo n-ro 61-ФЗ "Pri Defendo"Sen eniri jurajn detalojn, mi povas diri, ke en la nuna situacio ĉi tiu leĝo ne funkcias.
Frano (Xem thông tin cá nhân) 12:10:46 Ngày 24 tháng 3 năm 2025
Leopold65:estas multaj solduloj kaj eksterlandaj militistoj en la ukraina armeo. Kaj tial tio ne plu estas konsiderata kiel armeo, sed armita bando (tre karakteriza por la historio de Ukrainio).Ĉu vi certas ke la nombro de eksterlandaj volontuloj en ukrainia armeo estas pli granda ol la nombro de eksterlandaj volontuloj en la rusia?
Mi sugestas (eble mi eraras) ke tio estas nombroj de la sama ordo. Do, tio ne plu estas konsiderata kiel rusia armeo, sed ankaŭ kiel armita bando. Ĉu ne?
Leopold65: tio ne plu estas konsiderata kiel armeo, sed armita bando.Ĉu tio estas la oficiala decido aŭ via propra opinio?
Frano (Xem thông tin cá nhân) 12:39:53 Ngày 24 tháng 3 năm 2025
Altebrilas:Ĉu bombado de urboj estas sufiĉe klara signo?Temas pri iaj klaraj signoj en la Konstitucio de Ukrainio kiuj supozeble indikas kiam milito devus esti deklarita.
Mi dubas, ke iu konstitucio havas artikolon pri la bombado de urboj. Almenaŭ, ne ekzistas tia artikolo en la ukrainia Konstitucio.
Ĉu tio estas en la Konstitucio de Francio?
Frano (Xem thông tin cá nhân) 13:06:59 Ngày 24 tháng 3 năm 2025
Leopold65:Do, ni komencu en ordo de la komenco.
Frano:Do ne ekzistas rilato inter la difino kaj la Konstitucio, kaj vi simple ŝanĝis la temon.Do, ni komencu en ordo.
Ĉu estas priskribo en la Konstitucio de Ukrainio de la kondiĉoj sub kiuj, se la situacio koincidas, la Prezidanto havas la rajton deklari staton de "milito" kaj/aŭ "militjuro"?
Por ke diskuto havu sencon, necesa (sed ne sufiĉa) kondiĉo estas komuna kompreno de la uzataj terminoj.
Do ni komencu per la difinoj de "milito" kaj "SMO".
Vi malakceptas la uzon de difinoj el Vikipedio kiel laŭleĝe malprecizaj.
Bonvolu sendi viajn difinojn por konsidero.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:38:15 Ngày 24 tháng 3 năm 2025
Frano:Deklari militon estas malpermesite. Francio foje faras "eksterajn operaciojn", ĝenerale laŭ peto de alianca lando.Altebrilas:Ĉu bombado de urboj estas sufiĉe klara signo?Temas pri iaj klaraj signoj en la Konstitucio de Ukrainiokiuj supozeble indikas kiam milito devus esti deklarita.
Mi dubas, ke iu konstitucio havas artikolon pri la bombado de urboj. Almenaŭ, ne ekzistas tia artikolo en la ukrainia Konstitucio.
Ĉu tio estas en la Konstitucio de Francio?
La artikoloj temantaj pri milito en franca konstitucio estas 16, 34 kaj 35.
Frano (Xem thông tin cá nhân) 14:00:47 Ngày 24 tháng 3 năm 2025
Altebrilas:Deklari militon estas malpermesite. Francio foje faras "eksterajn operaciojn", ĝenerale laŭ peto de alianca lando.Hipoteze!
La artikoloj temantaj pri milito en franca konstitucio estas 16, 34 kaj 35.
Se la armeo de iu lando invadas francan teritorion kaj komencas batali kontraŭ la francaj armitaj fortoj.
Ĉu tio estos nomata "milito"? Se ne, kiel ĝuste ĝi nomos?
ARTICLE 35. La déclaration de guerre est autorisée par le Parlement.
Ĉu tio vere signifas ke "Deklari militon estas malpermesite"?
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 16:40:00 Ngày 24 tháng 3 năm 2025
https://www.conseil-constitutionnel.fr/la-constitu....
(Ankaŭ en la angla, germana kaj hispana)
Efektive, tio ŝajnas kontraŭdira.
Ne ekzistas ministrejo pri milito. Estas nur pri defendo. Mi supozas, ke la artikolo diras, ke la permeso de la parlamento nepras por uzi armeon.