前往目錄

Partoprenu en la Monero Libera: Malkovru la ĝ1

貼文者: Detxa, 2025年3月26日

訊息: 34

語言: Esperanto

capiscuas (顯示個人資料) 2025年8月13日下午3:59:09

Leopold65:sed ne respondas mian demandon.

Laŭ mi tie ne estas utilaj informoj.
Se vi volas pli teknikan kaj ne tiel teorian klarigon… ĉiu membro de la reto de fido en sia monujo Cesium kreas la kvanton da ĝunoj laŭ dividendo universala, kiu aperas en la monujo sen fari ion ajn… (bone, ĉiun jaron oni devas premi butonon por komuniki, ke oni daŭre vivas kaj interesiĝas, kaj renovigi siajn atestojn de konantoj).

Leopold65:Ĉiu ajn valuto havas la potencialon akumuliĝi. Alie, kiel vi povas kolekti la bezonatan monsumon por aĉeti la deziratan varon?
Jes, en ĉiu valuto eblas akumuli, sed la mekanismo de la dividendo universala signifas, ke ĉi tiu akumulado ne havas sencon, ĉar se oni ne uzas la monon, ĉiuj membrokontoj (en procenta rilato) egaligas sin al la mezo… tio donas al la mono simetrion en spaco kaj tempo.

Leopold65:Bonvolu afiŝi ĉi tie rektan ligilon al la artikolo, kiu detale priskribas la mekanismon de Ĝ1-formado!
[/quote]En Esperanto ankoraŭ ne ekzistas retejo, do mi indikas la francan monnaie-libre.fr, la hispanan moneda-libre.org, kaj la pli teknikan duniter.org.

Kaj jen la prezento kiun mi faris en la UKO en Brno pri alternativaj valutoj por Esperantujo (nubo.komun.org/index.php/s/b6yGA6BkM5QpaGN)

Dankon.

Leopold65 (顯示個人資料) 2025年8月14日上午10:45:10

capiscuas:Se vi volas pli teknikan kaj ne tiel teorian klarigon… ĉiu membro de la reto de fido en sia monujo Cesium kreas la kvanton da ĝunoj laŭ dividendo universala, kiu aperas en la monujo sen fari ion ajn… (bone, ĉiun jaron oni devas premi butonon por komuniki, ke oni daŭre vivas kaj interesiĝas, kaj renovigi siajn atestojn de konantoj).
Kiujn agojn mi bezonos por ke mono aperu sur mia Cesium-monujo?

capiscuas:
Jes, en ĉiu valuto eblas akumuli, sed la mekanismo de la dividendo universala signifas, ke ĉi tiu akumulado ne havas sencon, ĉar se oni ne uzas la monon, ĉiuj membrokontoj (en procenta rilato) egaligas sin al la mezo… tio donas al la mono simetrion en spaco kaj tempo.
Tre originala sinteno al mono. Pli kiel ludo kun ludmono kaj reguloj pri uzado de ludmono.

FranzEbersburg (顯示個人資料) 2025年8月16日上午9:58:07

"Ĉu ekzistas alian alternativan valuton ..."

Ne MALforgesu la akuzativoN.

FranzEbersburg (顯示個人資料) 2025年8月16日上午10:02:48

Ĉu eblas ŝanĝi ĝunojn kontraŭ Eŭroj?

回到上端