Więcej

adoliĉo anstataŭ viro - kiel reformoj akceptiĝas?

od Lorion, 26 grudnia 2008

Wpisy: 27

Język: Esperanto

rosto (Pokaż profil) 23 stycznia 2009, 10:20:30

Tamen, pri uzo de la vorto "adolto". La ideo uzi tiun vorton pli vaste estas interesa. Oni plenrajtas uzi vortojn "vir-adolto" kaj "adolt-ino". Oni ne bezonas elpensi "adoltiĉon".

Pri la vorto "patrino". Se tiu vorto ne plaĉas al vi, uzu la vorton "matro". Kvankam oni ankoraŭ ne metis tiun vorton en esperantaj vortaroj, sendube tiu vorto estas komprenebla ĉiemonde. Kiu malhelpas vin uzi la vorton "matro"? Ĉu iu murdos vin pro tio?

Rogir (Pokaż profil) 23 stycznia 2009, 15:13:31

Mi jam prenas mian pafilon!

rosto (Pokaż profil) 23 stycznia 2009, 17:15:28

Mi plendos al mia matro pri vi.

nikko (Pokaż profil) 23 stycznia 2009, 22:17:28

Anstataŭ fivortoj viro kaj virino mi proponas verajn kaj neŭtralajn:

Piĉ-samideano
Kac-samideano

Entute "prefiksoj" piĉ- kaj kac- estas universalaj. Estas eble diri eĉ pli korekte:

piĉ-persono
kac-persono

Triumfo de korekteco

lango.gif

Rogir (Pokaż profil) 23 stycznia 2009, 22:41:59

Via mesaĝo ridigegis min! Mi konsentas kun la ideo, sed konstatas ke tiuj vortoj estas iom longaj. Eble ni simple diru 'piĉulo' kaj 'kaculo'? Tiu ideo havas la pluutilo ke ĝi pli bone sonas kun bestoj: virbovo ne estas bovo kiu estas viro, li estas kacbovo!

rosto (Pokaż profil) 24 stycznia 2009, 04:50:17

Pri ovarioj kaj testikoj jam estis parolita ĉe ino - malino. Mi proponus ankaŭ "mamulon" kaj "senmamulon", sed jam "mamulo"="mambesto" laŭ esperanta vortaro. ploro.gif rido.gif malgajo.gif

bretella (Pokaż profil) 8 lutego 2009, 16:17:37

Reformoj malhelpas lingvojn laŭ mi, ĉar jam la uzado kaj la tempo, kaj la modoj modifikas ilin, sen bezono ke leĝfare oni intervenas.
Ekzemple la itala lingvo neniam reformiĝis dum ĝia tuta ekzistado, tamen tre modifiĝis kaj neniu plendis pri tiuj naturaj ŝanĝoj.
Kiel MV1 diris, ŝanĝi per reformo ĉiam signifas krei debaton inter konservistoj kaj reformistoj, kaj unuflanke povus ankaŭ esti bone, sed aliflanke kondukas certe al naskigo de aliaj Esperantidaj lingvoj, kiuj jam ekzistas (vidu IDO-n).
Kiam Esperanto naskiĝis, la mondo estis multe pli masklokratia ol nun.
Laŭ la "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko", la plimulto de O-vortoj estas neŭtraj, kaj inter ili ankaŭ tiuj, kiujn kutime oni uzas virsence, ekzemple "aktoro", "kuracisto", "amiko", "kolego", ktp... Sed nur la uzado portis ilin esti uzataj virsence, mi kredas por plia komforto.
Se oni volas ankaŭ povas skribi "viraktoro" kaj "inaktoro/aktorino"

Ĝis al ĉiuj!

Luciano okulumo.gif

Wróć do góry