Al la enhavo

Kion vi pensas pri tiu persona nomo?

de muriel_de_liege, 2008-decembro-30

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2008-decembro-30 08:17:30

Saluton,

Mia franca persona nomo estas Muriel. Sed mi ne ŝatas tian nomon en esperanto. Do mi serĉas kaj pensas pri "Nuria".
Kion vi pensas pri tiu ideo?

Dankon al vi

nshepperd (Montri la profilon) 2008-decembro-30 09:55:52

Mi sentas ka la akcento en "nurIa" estas stranga. Mi preferus ignori la esperantan akcentregulon, kaj diri ĝi kiel "nUria", sed tio nure estas mian senton.

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2008-decembro-30 14:42:10

nshepperd:Mi sentas ka la akcento en "nurIa" estas stranga. Mi preferus ignori la esperantan akcentregulon, kaj diri ĝi kiel "nUria", sed tio nure estas mian senton.
Dankon pro via opinio.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-decembro-30 14:43:15

Ĉu vi serĉas ankaŭ aliajn variantojn?

Ekzemple:

1. Nuriela
2. Mjuriel
3. Meriel
4. Marsino
5. Neptunino
6. Mondino (vi skribis "renkonti la mondon")
7. Feen (vi scipovas Français, Esperanto, English, Nederlands)
...

Ankaŭ eblas uzi finaĵon -o

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2008-decembro-30 14:51:26

Andreo Jankovskij:Ĉu vi serĉas ankaŭ aliajn variantojn?

Ekzemple:

1. Nuriela
2. Mjuriel
3. Meriel

...

Ankaŭ eblas uzi finaĵon -o
Mi ne ankoraŭ certas pri "Nuria", do eble ne estas malbona doni aliajn ideojn. Mi nur lasas en via mesaĝo la ideojn kiu (?) eble plaĉas al mi.
Dankon al vi

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-30 14:59:16

"Nur" estas konata araba nomo, kaj signifas "lumo". Do ĉu "Nurja" plaĉus al vi, kiel Esperanta kromnomo?

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2008-decembro-30 15:02:27

Miland:"Nur" estas konata araba nomo, kaj signifas "lumo". Do ĉu "Nurja" plaĉus al vi, kiel Esperanta kromnomo?
Eble tio estas tre bela ideo. La signifo de "Nur" en esperanto ankaŭ placas al mi. Kaj eble estas pli bone aldoni "ja" ol "ia" (laŭ signifo)

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-30 17:15:26

Bone, do mi sugestas, ke se plaĉas al vi la Esperanta kromnomo "Nurja", ke vi skribu tion en via profilo.

Ĝis!

Espi (Montri la profilon) 2008-decembro-30 23:05:17

Saluton Muriel,

Núria estas tre kutima virina antaŭnomo en la kataluna lingvo. Ĝi plaĉas al mi. Do - kial ne?

Amike
Espi

danielcg (Montri la profilon) 2008-decembro-31 03:12:51

Kiu ajn ĝi estu, la nomo de bela virino ĉiam sugestos belecon. Do, kiu ajn nomon vi elektos, ĝi estos bela nomo.

Tion dirinte, mi preferus "Nurja" anstataŭ "Nuria", eble pro nacilingva influo, ĉar en mia denaska lingvo hispana tiu nomo elparoliĝas tiamaniere.

Amike,

Daniel

muriel_de_liege:Saluton,

Mia franca persona nomo estas Muriel. Sed mi ne ŝatas tian nomon en esperanto. Do mi serĉas kaj pensas pri "Nuria".
Kion vi pensas pri tiu ideo?

Dankon al vi

Reen al la supro