Aller au contenu

Kion vi pensas pri tiu persona nomo?

de muriel_de_liege, 30 décembre 2008

Messages : 11

Langue: Esperanto

muriel_de_liege (Voir le profil) 30 décembre 2008 08:17:30

Saluton,

Mia franca persona nomo estas Muriel. Sed mi ne ŝatas tian nomon en esperanto. Do mi serĉas kaj pensas pri "Nuria".
Kion vi pensas pri tiu ideo?

Dankon al vi

nshepperd (Voir le profil) 30 décembre 2008 09:55:52

Mi sentas ka la akcento en "nurIa" estas stranga. Mi preferus ignori la esperantan akcentregulon, kaj diri ĝi kiel "nUria", sed tio nure estas mian senton.

muriel_de_liege (Voir le profil) 30 décembre 2008 14:42:10

nshepperd:Mi sentas ka la akcento en "nurIa" estas stranga. Mi preferus ignori la esperantan akcentregulon, kaj diri ĝi kiel "nUria", sed tio nure estas mian senton.
Dankon pro via opinio.

Andreo Jankovskij (Voir le profil) 30 décembre 2008 14:43:15

Ĉu vi serĉas ankaŭ aliajn variantojn?

Ekzemple:

1. Nuriela
2. Mjuriel
3. Meriel
4. Marsino
5. Neptunino
6. Mondino (vi skribis "renkonti la mondon")
7. Feen (vi scipovas Français, Esperanto, English, Nederlands)
...

Ankaŭ eblas uzi finaĵon -o

muriel_de_liege (Voir le profil) 30 décembre 2008 14:51:26

Andreo Jankovskij:Ĉu vi serĉas ankaŭ aliajn variantojn?

Ekzemple:

1. Nuriela
2. Mjuriel
3. Meriel

...

Ankaŭ eblas uzi finaĵon -o
Mi ne ankoraŭ certas pri "Nuria", do eble ne estas malbona doni aliajn ideojn. Mi nur lasas en via mesaĝo la ideojn kiu (?) eble plaĉas al mi.
Dankon al vi

Miland (Voir le profil) 30 décembre 2008 14:59:16

"Nur" estas konata araba nomo, kaj signifas "lumo". Do ĉu "Nurja" plaĉus al vi, kiel Esperanta kromnomo?

muriel_de_liege (Voir le profil) 30 décembre 2008 15:02:27

Miland:"Nur" estas konata araba nomo, kaj signifas "lumo". Do ĉu "Nurja" plaĉus al vi, kiel Esperanta kromnomo?
Eble tio estas tre bela ideo. La signifo de "Nur" en esperanto ankaŭ placas al mi. Kaj eble estas pli bone aldoni "ja" ol "ia" (laŭ signifo)

Miland (Voir le profil) 30 décembre 2008 17:15:26

Bone, do mi sugestas, ke se plaĉas al vi la Esperanta kromnomo "Nurja", ke vi skribu tion en via profilo.

Ĝis!

Espi (Voir le profil) 30 décembre 2008 23:05:17

Saluton Muriel,

Núria estas tre kutima virina antaŭnomo en la kataluna lingvo. Ĝi plaĉas al mi. Do - kial ne?

Amike
Espi

danielcg (Voir le profil) 31 décembre 2008 03:12:51

Kiu ajn ĝi estu, la nomo de bela virino ĉiam sugestos belecon. Do, kiu ajn nomon vi elektos, ĝi estos bela nomo.

Tion dirinte, mi preferus "Nurja" anstataŭ "Nuria", eble pro nacilingva influo, ĉar en mia denaska lingvo hispana tiu nomo elparoliĝas tiamaniere.

Amike,

Daniel

muriel_de_liege:Saluton,

Mia franca persona nomo estas Muriel. Sed mi ne ŝatas tian nomon en esperanto. Do mi serĉas kaj pensas pri "Nuria".
Kion vi pensas pri tiu ideo?

Dankon al vi

Retour au début