Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1923

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-10 03:13:54

0274 EMBARGI 禁運 /jin4-yun4/

1. Malpermesi provizore al ŝipo la elveturon el la haveno aŭ ĝian malŝarĝigon:
暫時禁止船隻出港或卸貨

Ni venis al la haveno, sed ĝia estro embargis nian ŝipon.
我們來到港口, 但其主管禁運我們的船.
Oni metis embargon sur nian ŝipon.
他們對我們的船實施禁運.

2. Malpermesi komercadon per iuj varoj aŭ kun iu lando:
禁止以某貨物或與某國通商

La registaro embargis viandajn produktojn de aliaj landoj.
政府禁運外國的肉品.
Ni ĉiuj klopodos ĉesigi la embargon kontraŭ tiu lando.
我們全體將努力中止對該國的禁運.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-11 08:50:47

0275 PISTI 搗 /dao3/

Pecetigi aŭ pulvorigi per ripetaj batetoj:
以重複輕擊弄碎或粉碎

Mi pistas pipron por salato.
我搗胡椒用在沙拉.
Se vi pistos malsaĝulon en pistujo, lia malsaĝeco de li ne apartiĝos.
如果你在臼中搗笨蛋, 他的愚笨也不會離開他.
Pli bone pistomiksu pipron kaj salon.
最好將胡椒和鹽混在一起搗.
Ĉi tiu pistaĵo estas malmola.
這個搗成物是硬的.
Ĝin ne eblas pecigi per pistado.
用搗的也碎不了它.
La reĝo volis dispisti (subpremi) la pastraron.
國王要粉碎 (壓制) 教會.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-12 03:11:50

0276 SABOTI 破壞 /po4-huai4/

Intence difekti maŝinon, ilaron, fuŝi taskon por malgrandigi la profitojn aŭ potencon de la mastro aŭ de la reganta klaso aŭ ŝtato:
故意損毁機器, 工具, 或搞砸工作, 為了減少主人, 當權階級或政權的利益或權勢

Lia negoco estis sukcesa, sed malamikoj sabotis liajn maŝinojn.
他的買賣很成功, 但敵人破壞了他的機器.
Iam en kelkaj landoj la sabotado eĉ estis punata per morto.
曾經在有些國家, 破壞行為甚至會被處以死刑.
Ili kulpigis min je sabotaĵo de komputiloj.
他們怪罪我電腦遭破壞之事.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-13 06:50:33

0277 SINKI 沉 /chen2/

Malrapide malsupreniĝi; fali, retenate de resto de ŝancelita ekvilibro aŭ de la denseco de la medio:
慢慢下去; 掉下時仍一面維持搖幌的平衡或受到環境濃度的支撐

Ni vidis, kiel la ŝipo sinkis, sed nenion povis fari.
我們看到船沉下去了, 但無能為力.
La bebo subite malfermis siajn okulojn kaj rapide resinkis en dormon.
嬰兒突然打開眼睛, 很快又再沉入睡夢中.
Ŝian sinkon (falon) kaŭzis malbona sano.
她的跌落導致於壞的健康.
La sinkado de la plezurŝipo Titaniko daŭris preskaŭ tri horojn.
鐡達尼號遊輪的沉沒歷時將近三小時.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 07:20:36

0278 PRUNTE 借 /jie4/

Kun kondiĉo redoni post difinita tempo:
依條件在一定時間後歸還

Mi ne prenas prunte kaj prunte ne donas.
我不向人借取, 且不借出給人.
Mi pruntos iom da mono de mia najbaro.
我將向隣居借一些錢.
Li dentojn prunti ne bezonas.
他不需借用牙齒.
Vi devas redoni la prunton.
你必須歸還借物.
Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono.
借給朋友將失錢又失友.
Mi alpruntos la robon, sed vi ne malbonigu ĝin.
我將借給你長袍, 但你不要弄壞它.
Nia lingvo depruntis kelkajn vortojn de aliaj lingvoj.
我們的語言從其他語言借用了一些用詞.
Ŝi prunteprenis kelkajn dolarojn kaj promesis baldaŭ redoni.
她借取了好幾塊錢並承諾不久就歸還.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 04:41:44

0279 SALUBRA 有益健康 /you3-yi4-jian4-kang1/

Favora por sano:
對健康有好處

Ni forveturu ien, kie la klimato estas salubra.
讓我們旅行到氣候有益健康的地方去吧.
Malvarma kaj humida aero estas nesalubra.
寒濕的空氣是不利健康的.
La ŝtato devas zorgi pri salubreco de ĉiuj regionoj.
國家應照顧所有區域的健康狀況.
En tiun lokon venos multaj turistoj, kiam oni salubrigos ĝin.
當人們促進健康條件後, 該地將會有許多觀光客來.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-16 04:34:32

0280 STRABI 斜視 /xie2-shi4/

1. Ne povi direkti ambaŭ okulojn al unu sama punkto:
無法直接以兩眼看同一點

Ŝi strabas, sed tio ne gravas - mi ĉiukaze ŝin amas.
她斜視, 但那不重要 - 我就是愛她.
Inter la blinduloj reĝas la strabuloj.
盲者當中, 斜視者為王.
Li estas trafita de strabismo.
他患斜視症.

2. Rigardi de flanke kun malica aŭ envia intenco:
以惡意或嫉妒由側面看人

Ŝi strabis al mi, sed mi ne atentis tion.
她側目看我, 但是我沒注意到那.
La nova familio renkontis min bele - mi vidis neniun straban rigardon.
新家庭與我有美好的相會 - 我沒遇到任何側目相看.
Li strabe rigardas la riĉaĵojn de aliaj.
他側目別人的財富.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-17 04:02:18

0281 TRUDI 強制 /qiang3-zhi4/

Devigi iun kontraŭ lia volo al io malplaĉa, devige akceptigi ion al iu:
要某人違反其意願做某不悅之事, 強將某物給某人

Ne trudu vian opinion, ĉar ne ĉiuj homoj same pensas.
不要強給你的意見, 因為並不是所有人都想法一樣.
Li laboras sub trudado.
他在強制下工作.
Mi ne cedis al trudema estro.
我不對強制的主管讓步.
Trudiĝas la konkludo, ke ili faris tiun krimon.
給論很明顯, 他們犯了該罪.
La gepatroj altrudis edzinon al sia filo.
父母強制兒子娶了妻.
Mi nur deziris, ke tiu altrudiĝema gasto foriru.
我只希望那個強勢的客人快走.
Ŝi eltrudis monon de li per minacoj de skandalo.
她以醜聞烕脅逼他給錢.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-17 04:06:21

0281 TRUDI 強制 /qiang3-zhi4/

Devigi iun kontraŭ lia volo al io malplaĉa, devige akceptigi ion al iu:
要某人違反其意願做討厭的事, 強將某物給某人

Ne trudu vian opinion, ĉar ne ĉiuj homoj same pensas.
不要強給你的意見, 因為並不是所有人都想法一樣.
Li laboras sub trudado.
他在強制下工作.
Mi ne cedis al trudema estro.
我不對強制的主管讓步.
Trudiĝas la konkludo, ke ili faris tiun krimon.
結論很明顯, 他們犯了該罪.
La gepatroj altrudis edzinon al sia filo.
父母強制兒子娶了妻.
Mi nur deziris, ke tiu altrudiĝema gasto foriru.
我只希望那個強勢的客人快走.
Ŝi eltrudis monon de li per minacoj de skandalo.
她以醜聞威脅逼他給錢.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-18 03:40:23

0282 VAGI 流浪 /liu2-lang4/

Sencele iri de loko al loko:
無目標地由一處去到另一處

La bestoj vagis sen celo.
動物們無目標地流浪.
Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas.
惡魔漫遊在聖者周圍.
Kio estas la celo de via vaga vivo?
你流浪生活的目標是什麼?
Tia vagado min lacigas.
那種流浪讓我疲累.
Al ni venis iu vaganto kaj petis tranokton.
某個浪人來到我們家請求過夜.
Mi vidis, kiel lia rigardo ekvagis malproksime.
我看到他的目光遊向遠處.
Li decidis forlasi siajn gepatrojn kaj elvagi en la mondon.
他決定離開父母流浪到世間.
Ni travagis la tutan landon.
我們浪跡全國.
Ŝi erarvagis kaj ektimis.
她走迷路了因而害怕起來.

Reen al la supro