Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1923

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-19 08:13:12

0283 KONKORDO 和諧 /he2-xie2/

Kora aŭ morala plenakordo; harmonio de sentoj kaj opinioj inter pluraj personoj:
心上或道德上的完全一致; 多人在感覺及意見上的調和

Ni vivas en konkordo.
我們和諧地生活.
Kie regas konkordo, regas ordo.
有和諧即有秩序.
Ne ĉiuj anoj de la klaso konkordas.
我們全班成員都很和諧.
Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo.
和諧的蛋比不合的牛還有價值.
Mi provis konkordigi niajn familiojn, sed ne sukcesis.
我試著調和我們的家庭, 但沒成功.
Malkonkordon inter estraranoj kaŭzis malsamaj opinioj.
主管之間的不和導致了不同的意見.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-20 05:23:01

0284 RUINO 廢墟 /fei4-xu2/

1. Restaĵo el renversita aŭ disfalinta konstruaĵo aŭ urbo:
傾覆或倒塌的建築或城市的遺留物

Sur la monto vi povas vidi la ruinojn de kastelo.
在山上你可以看到城堡的廢墟.
La domo estas ruina, pro tio neniu volas aĉeti ĝin.
那房子是傾廢的, 因而沒人要買它.
Tiu urbo fariĝis ruinaĵo.
那個城市成為廢墟.
Nia domo ruiniĝis dum fortega tertremo.
我們的房子在強大地震時倒塌.

2. Pereo, detruiteco, senmoneco, senriĉeco:
毀壞, 破損, 無錢, 不富

Tio estis ruino de granda homo.
那是大人物的頹廢.
En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo.
每次搬家都有損壞.
Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.
和諧生小物, 不和毀大物.
Ŝi ĉeestis senpove la ruinigon de sia idealo.
她無可奈何地看著理想破滅.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-21 06:29:08

0285 VRINGI 絞 /jiao3/

Trudi al aĵo turniĝan movon por elpremi ion el ĝi, premtordi:
以旋動壓制某物以從中擠出東西

Mi vringas lavitan ĉemizon.
我擰乾洗好的襯衫.
Ĉu ŝi denove elvringis monon de vi?
她再度向你榨錢?
Nun vringiloj ne bezonatas, ĉar lavitaĵojn vringas lavmaŝinoj.
現在不需要扭乾器, 因為洗衣機會弄乾洗好的衣物.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-22 03:51:11

0286 PELI 驅使 /qu1-shi3/

1. Irigi rapide antaŭen, eksciti al rapida kurado aŭ simple al foriro:
使快速向前, 激使快跑或只是使走開

Iu kamparano pelis brutojn sur la herbejon.
某鄉下人驅趕牲畜上草原.
Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.
不要驅趕那會自己跑開的人.
Li forpelis siajn piedojn.
他拔腿快走.
Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos.
貓既已吃過, 驅趕也沒幫助.
Elpeli iun el la mondo de la vivuloj.
驅趕某者離開活人世界.
Faru viajn taskojn atente, ne iele trapele.
用心做你的事, 不要任意強趕.

2. Kuri por atingi, persekuti:
跑到, 迫使

La sorto min kruele pelas.
命運殘忍地逼迫著我.
Plej juna katido musojn jam pelas.
最幼的小貓也可驅鼠.
Pli efike ol bato pelas malsato.
飢餓的驅力比打還有效.

3. Alvenigi iun al iu stato aŭ ago; instigi:
召使某人致某狀態或行為; 驅使

Kio pelis vin al la krimo?
誰驅使你犯罪?

4. Intensigi ian senton ĝis ia punkto:
強化某感覺至某點

Vi mem pelis la malamon.
你自己逼出的恨.
Ŝi peladas la singardemon.
她強作慬慎.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-23 03:32:23

0287 SUKURI 急救 /ji2-jiu4/

Doni la unuan helpon kaj flegon al vunditoj:
給傷者第一線的幫助和謢理

Ŝi estis vundita dum averio kaj mi sukuris ŝin.
在海損中她受傷, 我給她急救.
Via sukurado savis mian vivon!
你的急救救了我的命!
Tio ne estis sukurejo (loko, kie estas trovebla ĉio necesa por sukuri), sed mi ĉiamaniere provis helpi la vunditojn.
那不是急救站 (有各種急救所需用品的地方), 但我以各種方式盡量幫助傷者.
La Ruĝa Kruco estas konata organizo de sukurismo.
紅十字會是有名的救難組織.
Sukurantoj (sukuristoj) povas haltigi la morton per taŭgaj metodoj.
急救者 (急救員) 可用適當的方法挽救死亡.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-24 06:31:06

0288 MUELI 磨 /mo2/

1. Pisti aŭ pecetigi grenon per ia ilo por fari farunon aŭ grion:
以工具搗或碎榖成粉或粒

Kiu venis unue, muelas pli frue.
早到者早磨.
En la kamparo staris bela venta muelejo.
田野上立著風車磨坊.
Mia patro estas muelisto.
我父親是磨工.

2. Pisti grajnojn aŭ fruktojn por diversaj uzoj:
打碎榖粒或水果作種種用途

Kontraŭ pago ni povas mueli kafon.
不付錢我們可以自磨咖啡.
Ĉu vi povus alprunti la kafmuelilon?
你能借給我磨咖啡器嗎?

3. Senhalte ripetadi:
不停地重複

Babilas, muelas, kion lango elpelas.
喋喋又磨磨舌尖吐出的話.
Ŝi ĉiam muele sencele babilas.
她總是磨個不停地閒聊.

4. Premi; afliktegi kaj senenergiigi:
壓迫, 困擾, 及消耗

Ĉagreno muelis ŝian koron.
苦惱磨著她的心.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-25 05:08:29

0289 SPEZO 收支 /shou1-zhi1/

Operacio, per kiu monsumoj estas transigataj de unu kaso al alia, de unu konto al alia ks:
金額由某櫃轉到另一櫃或某戶頭到另一戶頭的操作

Necesas tre zorge noti ĉiujn spezojn en la libro.
需要很細心注意帳冊中的所有收支額.
Mi spezis cent eŭrojn en vian bankon, je via konto.
我轉存一百歐元入你的銀行到你的戶頭.
Aĉetojn de ligno kaj vendojn de tabloj ni kovras per la spezkapitalo.
我們以資本帳額來含括買木材和賣桌子.
Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi.
支出多比收入少更容易.
Enspezo postulas elspezon.
收入要有支出.
Virinoj estas elspezemaj pri kosmetiko.
女人愛花錢在化妝品上.
Ni ne veturos al Aŭstralio, ĉar la vojaĝo estas elspeziga.
我們不去澳洲了, 因為旅行很花錢.
Kiom granda estas via laborenspezo?
你工作收入有多少?

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-26 05:03:56

0290 REZIGNI 辭 /ci2/

Definitive forlasi ian postulon, pretendon, esperon aŭ deziron; malpretendi:
確定放棄某需要, 要求, 希望, 或欲望; 不要求

La princo rezignis la tronon.
王子放棄王位.
Ni devos rezigni duonon de niaj enspezoj.
我們將必須放棄收入的一半.
Ni ricevis ŝian rezignon pri la ofico.
我們收到了她的辭職.
La infano akceptis la punon kun rezignemo (rezignacio).
小孩認命地接受處罰.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-27 07:22:25

0291 MODERA 適度 /shi4-du4/

Ne troa, ne ekstrema:
不過度, 不極端

La prezo de ĉi tiu aŭto estas sufiĉe modera.
這部汽車的價格十分適度.
Vivo modera estas vivo sendanĝera.
節制的生活是無險的生活.
Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere.
適度地生活, 不太內向, 也太外向.
Vivo sen moder(ec)o kondukas al mizero.
沒節制的生活導向悲慘.
Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.
神為剪了毛的羊吹溫和的風.
La juĝisto moderigis punon.
法官減緩處罰.
Ŝi malsaniĝis pro malmodera vivo.
她因生活過度而病倒.

manlajo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 05:54:41

0292 ABDIKI 退位 /tui4-wei4/

1. Formale demeti ĉiujn rajtojn pri reĝeco, imperiestreco ks:
正式放棄國王或皇帝等的一切權利

La imperiestro abdikigis la imperiestran edzinon kaj anstataŭigis ŝin per alia.
皇帝廢了皇后並以別人取代了她.

2. Memvole forlasi altan oficon aŭ rangon:
自願放棄高位或高階

Li abdikis la prezidantecon pro la skandalo.
他因醜聞而辭去總裁一職.
Tio kaŭzis la abdikon de diktatoro.
那造成了獨裁者的去職.

Reen al la supro