Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1923

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-09 08:30:38

0303 TINTI 叮噹發聲 /ding1-dang2-fa1-sheng1/

Interfrapiĝante eligi klaran, iom tremantan sonon:
交拍發出清脆, 微震的聲音

Dum la balo tintis kristalaj glasoj.
舞會中晶瑩的玻璃杯互碰出聲.
Mi povas iom tinti sur gitaro (mallerte ludi gitaron).
我可以撥弄一下吉他 (拙劣地彈吉他).
Vi havas ion tintan en via poŝo!
你口袋中有叮噹響之物!
Subite aŭdiĝis tintado de armiloj.
突然間聽到刀械叮噹互碰聲.
Ni tintigis la glasojn honore al la jubileulo.
我們碰杯祝賀歡慶者.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-10 06:03:30

0304 AVARA 吝嗇 /lin4-se4/

1. Pasie dezirema kolekti riĉaĵojn kaj domaĝanta ilin elspezi:
全心想集結財富又惜於花費它

Vi estas tro avara kaj ne kapablas ĝui la vivon.
你太吝嗇, 又不會享受生活.
Patroj avaras, infanoj malŝparas.
父親們吝嗇, 孩子們浪費.
Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
慷慨者和豬, 死後都好.

2. Tro ŝparema pri io:
對某物太過吝嗇

Ŝi estas avara je helpo.
她吝於幫忙.
Mi neniam avaras karesojn al miaj infanoj.
我從不吝於愛撫我的孩子們.
Li ĉiam avare disdonis sukeron.
他總是吝於給糖.
Avarulo pagas duoble.
吝嗇者要付出兩倍.
La Centra Oficejo estis fondita dank' al la malavareco de Javal kaj Sebert.
感謝 Javal 和 Sebert 的慷慨, 中央辦公室得以成立.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-11 04:04:53

0305 KONVINKI 說服 /shui4-fu2/

Fari per pruvoj aŭ rezonoj, ke iu akceptu ion kiel veran aŭ pravan:
以證明或推理, 要某人接受某事為真或對

Ŝi konvinkis min, ke ŝi ne estas kulpa.
她說服了我, 相信她沒錯.
Miaj religiaj konvinkoj vin ne devus interesi.
我的宗教說理未必引起你的興趣.
Ni estis konvinkitaj, ke ni devas tiel agi.
我們被說服了, 我們必須有所行動.
Li estas facile konvinkebla.
他很容易被說服.
La ŝtelistoj volis konvinkiĝi, ĉu neniu estas en la domo.
小偷要確認, 房子裡是否無人.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-12 06:35:59

0306 PLEDI 辯護 /bian4-hu4/

Paroli antaŭ juĝisto por defendi sian propran aferon aŭ tiun de sia kliento:
在法官前為保護自己或客戶之事而說話

Mi ne sukcesis trovi advokaton por pledi.
我找不到律師來辯護.
Gravaj argumentoj pledas por la ĝenerala akcepto de Esperanto kiel internacia lingvo.
重要的論點可為世界語被接受為國際語言而辯護.
Lia pledo ne estis konvinka kaj la juĝisto decidis lin puni.
他的辯護沒說服力, 因而法官判決處罰他.
Ĉu vi povus okupiĝi pri la pledado?
你能擔任辯護嗎?

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-13 09:34:09

0307 PLENDI 訴苦 /su4-ku4/

1. Esprimi per vortoj sian doloron, ĉagrenon:
以話語表達其痛苦, 苦惱

La infano plendis pro doloro.
孩子因痛叫苦.
De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro.
訴苦及哭泣去不了痛苦.
Ŝi rigardis al mi plende.
她訴苦地看著我.
Mi ĉion suferas neplendante.
我不埋怨地承受各種苦.

2. Esprimi per vortoj, ke oni estas malkontenta pri io aŭ iu:
以話語表達對某事或某人不滿

Ŝi plendis, ke vi batas ŝin!
她抱怨說, 你打她!
Se neniu plendas, neniu defendas.
如果沒人埋怨, 就沒人答辯.
Senfara plendo ne estas defendo.
未做的埋怨不是答辯.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-14 05:45:49

0308 VAKI 空缺 /kong4-que1/

Esti ne okupita, se paroli pri loko, ofico ktp:
未被佔有, 指地點, 職位等

Pardonu, ĉu tiu ĉi seĝo vakas?
對不起, 這個椅子空著嗎?
Komputilado okupas miajn vakajn horojn.
運算佔掉了我的空閒時間.
Li kondukis min al vakanta spaco antaŭ la statuo.
他帶我到雕像前的空地.
Mi informis ĉiujn pri la vakanteco de tiuj postenoj.
我通知大家關於那些職位的出缺狀況.
Ni devos vakigi la apartamenton venontan semajnon.
我們將須在下星期空出公寓.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-15 03:45:27

0309 AVIZO 通知 /tong1-zhi1/

1. Afiŝeto, etikedo, slipeto ks, sciiganta al la publiko utilan informon aŭ instrukciojn:
小招貼, 標籤, 紙條等, 告知大眾有用的信息或說明

Tralegu la avizon antaŭ ol ekuzi medikamentojn.
用藥前詳讀說明.
Gasto sen avizo estas agrabla surprizo.
未請自到的客人是驚喜.
Oni avizis min, ke mi devos forlasi mian postenon.
有人通知我, 我必須辭職.

2. Korespondaĵo, per kiu oni sciigas al iu, ke lia sendaĵo atingis la celon:
回條: 告知某人其寄送物已到達目的地的通知

Tio estas la avizo pri ricevo de rekomendita letero.
這是推薦信已收到的回條.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-17 03:22:32

0310 REZISTI 抵抗 /di3-kang4/

1. Kontraŭstari al; sukcese rifuzi cedi al:
對立於; 成功地拒絕讓步

Ni ne povos rezisti antaŭ niaj malamikoj.
面對我們的敵人, 我無法抵抗.
La rezisto de la urbo ne longe daŭris.
該城的抵抗歷時不久.
Ŝia ĉarmo estas nerezistebla.
她的美色令人難以抵抗.
Nia rezistado fortimigis la malamikojn.
我們的抵抗嚇走了敵人.

2. Ne cedi al iu forto (tiro, premo, flekso ktp) aŭ al iu kurento:
不退讓於某勢力 (拉力, 壓力, 屈力等) 或某潮流

Ĝi rezistas al frosto.
它可抗寒.
Ni uzas nur kvalitajn kaj rezistajn substancojn.
我們只用高品質的並有抵抗力的物質.
Tio estas bonega fajrorezista komputilo!
那是極佳的耐火電腦!
La pakaĵo de lakto estas lumrezista.
牛奶的包裝是抗光的.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-18 03:38:30

0311 SUĈI 吸吮 /xi1-yun3/

Eltiri fluaĵon el io, alspirante per la buŝo:
從某物以口吸方式抽出流質

La suĉinfano suĉas la mamon de la patrino.
乳兒吸母親的奶.
Ŝi suĉigas sian bebon.
她餵嬰兒吸奶.
Mi donis suĉilon al la bebo por ke ĝi ne ploru.
我把奶嘴給嬰兒, 要他別哭.
La loĝantaro estas elsuĉita de la impostoj.
住民被抽重稅.
Spongo ensuĉas akvon.
海棉吸入水.
Mi ordigis mian ĉambron per polvosuĉilo.
我以吸塵器整理房間.
Li estas sangosuĉanto (kruelega homo).
他是吸血鬼 (殘虐的人).

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-19 04:05:05

0312 ŜMACI 吸吮出聲 /xi1-yun3-chu1-sheng1/

Fari bruon de suĉado:
吸吮時出聲

Ne ŝmacu per la lipoj, ĉar tio ne estas ĝentila.
不要用嘴唇吸出聲, 因為那是不禮貌的.
En la ĉambro aŭdeblis ŝmacado de buŝoj, kiuj manĝis kun granda apetito.
房間裡聽得到那些吃得食慾大開的人的吸食聲.
La koto ŝmacis (klakis kiel ŝmaco) sub la piedoj.
泥巴在腳下嘖嘖出聲.

Reen al la supro