Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1923

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-20 03:20:27

0313 TEGI 覆蓋 /fu4-gai4/

1. Kovri ĉiuflanke per tuko speciale destinata kaj alĝustigita por tio:
用為此用途而裁製的布蓋住各面

Ni tegis malnovmodajn meblojn per modernaj kovriloj.
我們以現代覆布蓋舊式的家具.
Dum nia foresto mebloj estis kovritaj per kontraŭpolvaj tegoj.
我們離開時, 將家具覆以防塵套.
Kiam ni revenis ni maltegis la meblojn.
當我們回來時, 我們掀起家具覆套.

2. Daŭre kovri ion per io tiamaniere, ke la kovraĵo formas tuton kun la kovritaĵo kaj estas parto de ĝi:
持續將某物覆蓋以另一物, 使蓋者與被蓋者整體同形並成為它的一部分

Oni tegis la murojn de la hotelo interne per oro.
他們把旅館內壁鋪以黃金.
Mia ĉambro plibeliĝis post la tegado de ĝiaj muroj per tapeto.
牆壁貼上壁紙後, 我的房間變美了.
Li deprenis la tegaĵon de la kablo.
他剥除了纜線的皮層.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-21 04:29:23

0314 KONEKTI 連接 /lian2-jie2/

Tiamaniere kunigi, interligi objektojn per ia kondukilo aŭ tubo, ke ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila aŭ telefona reto ktp.):
以導線或管子將兩物件相接或接合, 使它們如同一體般地運作 (指電腦或電話網路等的流通)

Li konektis la komputilon kun la poŝtelefono per kablo.
它以纜線將電腦與手機連結.
La konekto perdiĝis kaj mi povas uzi neniujn ilojn.
連接斷線了, 因而我什麼工具都用不了.
Mi malkonektis la aparaton, ĉar apud ĝi aperis fumo.
我斷了儀器的連線, 因為旁邊冒煙了.
Mi trakonektas al vi la direktoron.
我為你連線到主任那裡.
Hodiaŭ mi pasigis la tutan tagon konektite (uzis komputilon konektitan al la Interreto).
今天我一整天都上線 (使用電腦連上網路).

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-22 06:30:11

0315 RIPARI 修理 /xiu1-li3/

Remeti difektitan aferon en bonan, uzeblan staton:
再置損壞之事物於良好, 可用之狀況

Mia komputilo ne funkcias, sed oni promesis ripari ĝin.
我的電腦壞了, 但有人答應要修理它.
Nia apartamento bezonas riparon.
我們的公寓需要修理.
Riparado de la domo postulos multe da mono kaj tempo.
修理這房子需要許多金錢和時間.
Li portis sian brakhorloĝon al riparisto.
他帶著手錶去找修錶匠.
Ŝi iris por riparigi siajn ŝuojn.
她去找人修理鞋子.
La aŭto estas neriparebla - ni devos aĉeti la novan.
汽車無法修復 - 我們必得買新的.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-23 04:59:15

0316 EVIDENTA 顯然 /xian3-ran2/

Tiel klara kaj senduba ke ĝi ne bezonas pruvon:
那麼清晰無疑, 不需證明

Kial mi ne rimarkis tian evidentan eraron?!
為什麼我沒注意到那明顯的錯誤?!
Vi evidente mensogas.
你顯然在說謊.
Malgraŭ la evidenteco de ŝia perfido, ŝi ankoraŭ provis pruvi sian senkulpecon.
即使她的背叛明顯, 她仍試著證明自己清白.
Per tia ago vi nur evidentigis vian malsaĝecon.
以那種行為, 你只顯露了自己的愚蠢.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-24 05:09:58

0317 KORUPTI 賄賂 /hui4-luo4/, 腐敗 /fu3-bai4/

1. Maljuste akiri ies favoron per mono, donacoj aŭ promesoj:
以金錢, 贈與, 或承諾, 不正當地取得某人的好處

Ili volis korupti la juĝiston.
他們想賄賂法官.
Ĉiuj homoj estas korupteblaj - necesas nur scii, kion al ili proponi.
所有人都可能被賄賂 - 只需知道, 向他們提議什麼.
Ni ĉiuj devas batali kontraŭ koruptado.
我們全部必須反擊賄賂.

2. Morale putrigi, morale difekti, malvirtigi, defaligi, malbonigi, aĉigi:
使在道德上敗壞, 損壞, 失德, 淪落, 惡壞

Afektoj nur koruptas vian stilon.
裝腔作勢只會敗壞你的風格.
La geedziĝaj moroj jam estas sufiĉe koruptitaj.
婚姻的習俗已經有夠敗壞了.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-25 04:34:51

0318 VIŜI 擦 /ca1/

1. Purigi objekton, frotante ĝin per io, kio forigas polvon aŭ malsekecon:
清潔物品, 以某物抺拭它而除去其灰塵或濕氣

Mi viŝis la tablon post la tagmanĝo.
午餐後我擦桌子.
Li deviŝis ŝviton de sia frunto kaj daŭre laboris.
他擦去額頭的汗, 持續工作.
Manviŝilon vi trovos en la banĉambro.
在浴室裡你將會找到手帕.

2. Forigi malpuraĵon de objekto per frotado:
抺擦去除物品的污物

Necesas viŝi polvon de la tablo.
需要擦去桌上的灰塵.
Ne sufiĉas nur unu viŝo por purigi ĝin.
只擦一次還不夠把它弄乾淨.
La viŝado daŭris eĉ kelkajn horojn.
擦拭甚至持續好幾小時.
Forviŝu la skribaĵojn de la tabulo, mi petas.
請擦掉板子上的字.
Tiu honto nenian elviŝiĝos.
那個恥辱將永遠無法擦掉.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-26 03:17:57

0319 EVENTUALA 可能 /ke3-neng2/

Povanta okazi, depende de necertaj cirkonstancoj:
可以發生, 依不確定的狀況而定

La eventuala profito de tiu ĉi afero estas tre granda.
這件事的可能利潤很大.
Mi skribos al vi, eventuale telefonos.
我將寫信給你, 也可能打電話.
Tiu eventualaĵo kaŭzis malagrablaĵojn en nia afero.
那個可能性造成我們事情的不爽快.
Mi ne pensas pri la eventualeco de la estonteco.
我不思考未來性的可能性.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-28 04:30:56

0320 APLIKI 應用 /ying4-yong4/

1. Uzi por praktiko teoriajn sciojn:
為實踐理論知識而使用

Ni multe lernas sed ne ĉiam havas eblecon apliki niajn sciojn praktike.
我們學得很多, 但不一直都有可能實際應用我們的知識.
Mi ŝatas aplikitajn sciencojn.
我喜歡應用科學.
Aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de negoco kaj inĝenierado.
應用數學使用方法及技術來解決商業及工程的特定問題.
Tiu rimarko aplikiĝas al la nuna okazo.
那個看法可應用在現在的狀況.
Angla lingvo estas aplikebla, sed pere de Esperanto oni trovas multajn amikojn.
英語是可應用的, 但借由世界語我們找到許多的朋友.

2. Uzi por speciala celo, en speciala okazo:
為特別目的, 特別情況而使用

Ni devos apliki severajn rimedojn por batali kontraŭ koruptado.
我們將採取嚴厲手段來反擊貪腐.
Kuracisto faris al mi aplikon de nova kuracmetodo.
醫師為我採用了新療法.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-29 04:57:59

0321 VIDVO 鰥夫 /guan1-fu1/

Viro perdinta sian edzinon kaj ne reedziĝinta:
死了太太且未再婚的男人

Lia edzino mortis kaj nun li estas vidvo.
他太太死了, 現在他是鰥夫.
Mia patrino estas vidvino.
我母親是寡婦.
Ĉu al vi plaĉas vidva vivo, ke vi ne reedziĝas?
你不再婚, 是否你喜歡過鰥夫生活?
Li vidviĝis kaj ne povas ĝui la vivon.
他成為鰥夫, 無法享受生活.
Vidveco ofte timigas homojn.
人們往往很怕成為鰥夫.

manlajo (Montri la profilon) 2009-septembro-30 04:08:51

0322 ZIPO 拉鍊 /la1-lian4/

Fermilo de vesto aŭ alia ŝtofaĵo konsistanta el du rubandoj provizitaj per vico da metalaj dentoj kaj implikiĝantaj aŭ malimplikiĝantaj unu en la alian per la interŝovo de movpeco:
衣服或其他布品的關閉器, 包含兩條有金屬齒列的帶子, 以移動片的推進而使齒列彼此咬合或分離

Mi preferas ŝuojn kun zipoj.
我較喜歡有拉鍊的鞋子.
Zipu la pantalonon!
把褲子拉鍊拉上!
La infano ne povis mem malzipi sian jaketon.
那小孩不能自己拉開他的夾克拉鍊.

Reen al la supro