Verrouillé
Max. 500 messages.
Messages : 1902
Langue: 简体中文
manlajo (Voir le profil) 14 octobre 2010 03:49:57
1. Plenumanta nenian oficialan rolon:
無任何官方角色
Mi estas privata instruisto (lernantoj venas al mi por lerni).
我是私人教師 (學生到我這裡來學習).
La prezo de tiu komputilo estas tro alta por privatulo.
那台電腦的價位對私人而言太高了.
2. Rezervita al difinitaj personoj, ne publika:
保留給特定的人, 不公開
Dum la privata kunsido de la Akademio ni pridiskutis multajn gravajn demandojn.
在學會的私下會議中, 我們討論了許多重要的問題.
Mi neniam prezentos mian ideon publike, antaŭ ol ĝi private estos tute mature elprovita.
在未經私下充分而成熟地探討之前, 我從不公開表示我的想法.
3. Koncernanta nur unu personon kaj ne la aliajn:
只涉及一人, 未及其他
Tio estas privata domo, vi ne rajtas ĉi tie esti!
那是私人房子, 你無權停留在此.
Vivon privatan kaŝu la muroj.
讓牆來隱密私生活.
Vi malrespektas privatecon de mia vivo!
你不尊重我的生活隱私!
(Ankaŭ 2007-06-12)
manlajo (Voir le profil) 15 octobre 2010 06:21:10
1. Deflankiĝi de la vero, de la ĝusta opinio, kalkulo kaj simile:
偏離事實, 正確看法或計算等
Vi eraris en kalkulo.
你計算出錯.
Kiu demandas, tiu ne eraras.
問的人不犯錯.
Mi korektis gramatikajn erarojn.
我修正了文法錯誤.
Via respondo estas erara.
你的回答是錯的.
Ĉi tiu frazo estas senerara.
這個句子沒錯.
Mi certas pri la erareco en la traduko de ĉi tiu vorto.
我確定這個字的翻譯有錯.
2. Deflankiĝi de la morala devo:
偏離道德要求
Mi eraris, pardonu min!
我錯了, 請原諒我!
Kiu ne pekis, kiu ne eraris?
誰不犯過, 誰不犯錯?
Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.
年輕時的錯, 老年時付出.
Homo estas erarema.
人都會犯錯.
La aspekto erarigis lin.
外觀使他弄錯.
(Ankaŭ 2007-06-14)
manlajo (Voir le profil) 16 octobre 2010 03:08:39
1. Tiri per rezono logikajn sekvojn el argumentoj, principoj aŭ faktoj:
從論說, 原則或事實中, 以推理方式導出合邏輯的結果
El nia parolo mi povas konkludi, ke ni ne povos kunlabori.
從我們的談話中, 我可以得到結論, 我們將無法合作.
Mi faris la konkludon, ke ŝi ne volas vidi min.
我做了結論, 她不想見我.
Via konkludo estas tute erara.
你的結論完全錯誤.
Kaj konklude ŝi diris: "Ni devas informi aliajn pri la aperintaj problemoj."
而她總結地說: "我們必須通知其他人關於這些呈現出來的問題."
Liaj argumentoj ne estis konkludigaj (ebligantaj konkludon).
他的論點不是具有結論性的 (使能得到結論).
2. Formale finaranĝi:
正式安排收場, 結局
La ŝtatoj konkludis pacon.
各國之間以和平結局.
(Ankaŭ 2007-06-16)
manlajo (Voir le profil) 17 octobre 2010 03:23:37
1. Tio, kio logike sekvas el starigita principo:
依邏輯合於所立原則的結果
Laŭ mi, via konkludo estas konsekvenca.
依我看來, 你的結論是合理的結果.
La esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon kaj amon inter ĉiuj nacioj.
世界語主義旨在互相了解, 因而也包含所有民族間的尊重與關愛.
Refuti doktrinon per ĝiaj konsekvencoj.
以其結果來駁倒教條. [以子之矛攻子之盾]
2. Logika aŭ racia interligiteco inter faktoj aŭ ideoj:
事實或構念間合於邏輯或推理的互相關聯性
Li ne estas bona instruisto, ĉar li ĉiam parolas sen ordo kaj konsekvenco.
他不是好老師, 因為他說話總是無條理或關聯.
Ŝi nenion timas kaj agas konsekvence laŭ la ideoj, kiujn ŝi opinias ĝustaj.
她什麼都不怕, 依她認為對的想法順理而為.
Lia konduto estas nekonsekvenca.
他的行為是不合理的.
Mi sentas senkonsekvencon en viaj ideoj.
在你的諸項想法中, 我覺得缺乏合理性.
(Ankaŭ 2007-06-17)
manlajo (Voir le profil) 18 octobre 2010 11:17:37
1. Elmeti ion al necerto aŭ danĝero:
置某事物於不確定或危險
Mi ne volas riski mian vivon.
我不想冒生命的危險.
Kiu ne riskas, tiu ne havas.
不冒險, 無所獲. [不入虎穴, 焉得虎子; 馬不吃險草, 不肥]
Dubo gardas kontraŭ risko.
疑心保障免冒風險.
Ne estas senriske naĝi en ĉi tiu lago.
在這個湖游泳不是沒危險的.
2. Elmeti sin al la ebleco de bedaŭrinda okazaĵo:
置身於可能的憾事
Vi riskas perdi mian konfidon.
你冒著失去我的信任的風險.
Vi estas (tro)riskema viro!
你是個 (過於)愛冒險的人!
3. Kuraĝi fari ion malgraŭ la ebleco de malsukceso aŭ malbona konsekvenco:
雖可能導致失敗或不良後果, 而勇敢去做某事
Mi ne volas riski preni sur min tiun taskon.
我不想冒險承擔那個任務.
La risko estas tro granda.
風險是極大的.
Ĉu vi volas partopreni en tiu riska eksperimento?
你想參加那個有風險的實驗嗎?
(Ankaŭ 2007-06-18)
manlajo (Voir le profil) 19 octobre 2010 03:05:04
1. Akiri monon aŭ valoraĵon en pli-malpli hazarda ludo:
在有點靠運氣的遊戲中得到金錢或值錢貨品
Mi gajnis en loterio.
我得了樂透獎.
Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.
不冒風險, 無以贏錢.
Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno.
寧可小贏, 不要大輸.
Li perdis multe da mono, sed poste regajnis ĝin.
他輸了許多錢, 但後來又贏回了.
2. Superi la alian partion en ludbatalo:
競賽中勝過對手
Ni gajnis la batalon, sed malgajnis la militon.
我們贏了戰鬥, 卻輸了戰爭.
3. Ricevi ian abstraktan profiton el la cirkonstancoj, ne el sia propra merito aŭ penado:
不因本身功勞或努力而靠情境獲得抽象的利益
Ni povus gajni ankoraŭ iom da tempo, sed tio verŝajne ne helpos.
我們可以爭取多一些時間, 但那似乎沒什麼幫助.
4. Akiri ies favoron, partianecon:
獲得某人的偏愛或認可
Vi povus gajni tiujn personojn por la afero.
就那件事, 你或許可爭取到那些人.
Se vi povus favorigi lin por nia afero, tio estus tre granda gajno por ni.
如果你能讓他贊同我們的事, 那就是我們極大的收獲.
(Ankaŭ 2007-06-19)
manlajo (Voir le profil) 20 octobre 2010 05:58:40
1. Maldolĉa por la gusto:
甜味的相反
La teo estis tre amara kaj malbongusta.
茶太苦而且味道差.
Mi tre trinkos (drinkos) tiun amaraĵon!
我將大喝那個苦液 (酒)!
2. Maldolĉa por la koro:
心中感受為甜蜜的相反
Morto de la avino estis amara doloro por ŝi.
祖母的死是她的苦痛.
Rigardante gejunulojn li amare bedaŭras, ke la tempo pasis tre rapide kaj li jam maljuniĝis.
看著年輕人, 他苦嘆著, 時間過得好快, 而他已經老了.
Subite ŝi eksentis la amarecon de sia vidviniĝo.
突然間她感到成為寡婦的苦痛.
(Ankaŭ 2007-06-20)
manlajo (Voir le profil) 21 octobre 2010 03:11:10
Verki ne originale, deprenante materialon el aliaj pretaj verkoj aŭ fontoj:
非原創, 而是取材於其他作品或來源的寫作
Li kompilis sufiĉe bonan lernolibron.
他編著了非常好的課本.
Tiu vortaro estis kompilita dum unu jaro.
那本字典花了一年編撰而成.
Kompilo donas iafoje verkon pli bonan ol la originalo.
編撰的作品有時勝過原著.
Multaj homoj helpis pri la kompilado de ĉi tiu libro.
許多人幫忙了本書的編撰.
Mia kompilaĵo rapide vendiĝis.
我的編著很快地銷售出去.
(Ankaŭ 2007-06-21)
manlajo (Voir le profil) 22 octobre 2010 03:08:14
Kapabla ĝuste solvi aferon aŭ plenumi taskon aŭ oficon, pro sufiĉaj tiurilataj scioj:
由於具相關知識, 而能正確解決事情或執行任務或職務
Ni laborigas nur kompetentajn homojn.
我們只讓能幹的人工作.
Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.
遇到工作則懶惰, 遇到慶宴則幹勁十足.
Ĉi tiuj informoj ne estas kompetentaj.
這些資訊不適用.
Mi posedas nenian kompetentecon en tiu afero.
我未具任何處理那事的能力.
Ne pensu, ke vi jam estas kompetentulo - ja vi laboras dum mallonga tempo.
不要以為你已是個能幹的人 - 你才只工作很短的時間而已.
Li malkompetentas pri programado.
他不適任寫程式.
Mi estas nekompetenta en la afero, pro tio mi ne esprimas mian opinion.
我對那事不在行, 因此我不表示意見.
(Ankaŭ 2007-06-22)
manlajo (Voir le profil) 23 octobre 2010 03:34:27
1. Dense interkrucigi la fadenojn, por elfari ŝtofon:
緊密地把線交織, 以作成布
Patrino teksas linon.
母親編織亞麻.
Mia robo estos kudrita el ĉi tiu belega teksaĵo.
我的袍子將用這塊漂亮的織品來縫製.
Ŝi pendigis lampon super la teksilo kaj teksadis.
她把燈吊在織布機上隨即編織.
Mi laboras kiel teksisto en la teksejo.
我在織布廠當織工.
Kanabo estas teksuma planto.
苧麻是適於編織的植物.
2. Zorge kaj lerte kombini:
小心精巧地組合
Li teksis tre ruzan planon.
他策謀了極為狡猾的計畫.
La poeto lerte enteksis tiun legendon en sia rakonto.
詩人靈巧地編撰了那個傳說到他的故事中.
La historio estas trateksita de multaj katastrofoj.
那段歷史是由許多災難交織而成.
(Ankaŭ 2007-06-27)