Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1923

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-01 04:14:32

1015 ANONIMA 匿名 /ni4-ming2/

1. Ne surhavanta la nomon de la aŭtoro:
沒有作者的名字

La letero estas anonima, do mi ne scias, kiu skribis al mi.
那封信匿名, 因此我不知是誰寫給我的.

2. Ne koniganta la nomon de la posedanto(j):
未告知所有者的名字

Li estas ano de nia komerca anonima societo (kies asocianoj ne publikigas siajn nomojn kaj riskas nur siajn investitajn kapitalojn).
他是我們匿名商會的會員 (入會者未公開其名字, 因而只冒投資資本的風險).

3. Ne malkaŝanta sian nomon:
不揭其名

Tiu persono deziras resti anonima.
那個人希望維持匿名.
Mi ne intencas kaŝi min sub anonimeco!
我無意以匿名方式隱藏自己.
Iu anonimulo telefonis al ni kaj rakontis ĉion pri viaj agoj.
某位匿名人士打電話給我們, 說了所有關於你的行為.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-02 03:30:11

1016 PROFUNDA 深 /shen1/

1. Tia, ke ĝia fundo estas tre malproksima de la supraĵo, bordo, aperturo:
底部距表面, 岸邊, 開口很遠

Ĉi tiu lago estas tre profunda.
這個湖很深.
Granda ŝipo bezonas profundon.
大船需要深水.
Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.
不知水深, 不要下河.
Gardu vin kaj ne falu en profundegaĵon.
保護自己, 不要陷入深淵.
Donu al mi malprofundan teleron, mi petas.
請給我個淺盤.

2. Havanta ian difinitan dimension en tiu direkto:
在該方向有某特定尺寸

La skatolo estis malgranda, profunda nur je 3 centimetroj.
盒子很小, 只有 3 公分深.

3. Etendiĝanta malsupren, atingante ĝis tre malproksime de la supraĵo:
往下延伸, 直到遠離表面

Estos malfacile elŝiri la arbon pro la profundaj radikoj.
因有深根, 將不易拔起此樹.
Fiŝo granda naĝas profunde.
大魚游得深.

4. Atinganta la fundon de la aferoj:
達事務之底部

Saĝo abunda, sed ne profunda.
聰明足夠, 但深度不足.
Mi volas profundigi miajn sciojn pri medicino.
我想深化我對醫學的知識.
Li profundiĝis en siaj pensoj.
他陷於深思.
Ŝi tiel enprofundiĝis en la libron, ke eĉ ne rimarkis mian alvenon.
她埋首書本, 竟然沒注意我的到來.

5. Metafore granda, forta:
比喻大, 強

Ĉie estis profunda mallumo.
到處一片漆黑.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-03 04:14:00

1017 PROKRASTI 延期 /yan2-qi2/

Transmeti al pli malfrua tempo agon, kies tujan plenumon oni rezignas:
行動不即執行, 而將之轉置於較晚的時間

Ni prokrastu ĉi tiun diskuton ĝis la sekva kunsido.
讓我們把這項討論延到下次會議.
Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
今天能做的事, 不要延到明天.
Prokrastita ne estas perdita.
延期不是失去.
Tiu tasko ne toleras prokraston.
那項任務不容拖延.
La katastrofo ne estis prokrastebla.
災難不能拖延.
Vi estas tro prokrastema kaj ĉi tiu via eco ĝenas por via laboro.
你拖拖拉拉, 這種個性干擾了你的工作.
Mi senprokraste skribos la leteron.
我將毫無拖延地寫那封信.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-04 03:05:21

1018 AKCELI 加速 /jia1-su4/

1. Kreskigi la rapidon de korpo aŭ atomoj:
增長整體或原子的速度

Akcelu la pedalon de motoro!
踩汽車的加速踏板!
Li premis la akcelilon kaj ni ekveturis pli rapide.
他踩了加速器, 我們開始加快行車.

2. Plirapidigi komencitan agon:
加快開始的行動

Kio akcelis la malfeliĉon?
什麼事加快了不幸?
Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.
太快的加速達不到目標. [欲速則不達]
La estro postulis akceladon de la laboroj.
主管要求加速工作.
Por tio ni uzos akcelanton (substancon, kiu akcelas reakcion).
為此我們將使用加速劑 (加速反應的物質).
Mia pulso akceliĝis.
我的脈搏加速了.
Kiu tro pelas, nur malakcelas.
太過驅趕, 只會變慢.

3. Plifruigi:
提早

Ni devis akceli nian forveturon.
我們必須加快離開.

4. Progresigi, antaŭenigi:
進步, 向前

Bedaŭrinde tio ne akcelos la progreson de Esperanto.
可惜那並未加快世界語的向前.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-05 04:51:13

1019 ORGANIZI 組織 /zu3-zhi1/

Starigi ion, kunordigante ĝiajn partojn por plenumi difinitan funkcion; doni al io la necesajn organojn por funkciadi:
建立某事物, 統整其部件以完成特定功能; 給予某事物所需之作用器官

Mi partoprenos kurson, kiun organizas nia universitato.
我將參加由本大學籌組的課程.
Ĉu vi estas membro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo?
你是全球世界語青年組織的會員嗎?
Vi ne tre sukcesas pri la organizado de la laboroj.
對於工作的組織你做得不是很成功.
Li fondis multajn diversajn organizaĵojn.
他建立了許多不同的組織.
La organizantoj de la kongreso respondos al ĉiuj viaj demandoj.
大會籌組者將回答你們的所有問題.
Ni ĉiuj devas unuiĝi kaj organiziĝi.
我們大家必須團結並組織起來.
Bedaŭrinde mi estas malbona organizisto.
遺憾的是, 我是個差勁的組織者.
Necesas reorganizi la instituton.
需要重組該學會.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-06 03:17:39

1020 PUNI 懲罰 /cheng3-fa2/

1. Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonfaro aŭ kulpo:
使某人為其惡行或罪過抵償受苦

Mi punos vin, ĉar vi estis tre malbona.
我將懲罰你, 因為你很壞.
Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.
懲罰村民以錢, 而非以手.
Ne kaptita - ne punita.
未被抓到 - 即無懲罰.
Kune kaptite, kune punite.
一起被抓, 一起被罰.
Vivis puninde, mortis ridinde.
在生該受罰, 死後值得笑.
Li certe ne restos senpuna!
他必然不會不罰的!
Ŝi multe laboris kontraŭ mortpuno.
她致力於反對死刑.

2. Kompensi per adekvata suferigo de la farinto:
讓犯行者遭受適當的苦以為抵償

La patrino punis mian malobeon.
媽媽處罰我的忤逆.
Amo kaj puno loĝas komune.
愛與罰是鄰居.
Kiujn punajn metodojn vi havas?
你有哪些處罰方式?
Liaj agoj estas punindaj per la monpuno de 100 eŭroj.
他的行為該罰款 100 歐元.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-07 03:41:50

1021 RIMARKI 注意 /zhu4-yi4/

1. Observante, distingi kaj aparte atenti:
藉觀察而辨別及特別小心

Mi rimarkis eraron en la teksto.
我注意到文本中的錯誤.
Ŝi estis apenaŭ rimarkebla inter ĉiuj belulinoj.
在所有美女中她幾乎不引人注意.
Metu rimarkilon ĉe la paĝo de libro por ne forgesi, kiun paĝon vi legis.
在書頁處放上書籤, 以免忘了讀到哪一頁.
Li estas la plej rimarkinda el ĉiuj lernantoj.
他是所有學習者中最值得注意的.
Vi ne sukcesos fari tion nerimarkate!
你將無法在不受注意下做成那件事.
La kanto nerimarkeble restis en mia menso.
那首歌無意間停留在我的腦子裡.

2. Diri, atentigante:
提醒著說

Li amike rimarkis al mi, ke mi ŝanĝu la robon, ĉar ĝi ne taŭgas al mi.
他友善地提醒我, 要我換外套, 因為它不適合我.
Mi notis viajn rimarkojn pri mia laboraĵo.
我記下你對我的工作的提醒.
Pardonu, mi nur volis rimarkigi al vi tion.
對不起, 我只是要提醒你那個.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-08 11:42:48

1022 REGISTRI 註冊 /zhu4-ce4/

1. Fari metode kaj skribe elnombradon kompletan por eventuala referenco kaj uzado:
依規定以書面方式取得完整編號作為需要時之參考及使用

Oni venigis ĉiujn lernantojn por registri ilin.
他們召集所有學生來註冊.
Registrado de novaj abonantoj ne devus esti temporaba.
新訂戶的註冊不須耗時.
Ni estas enregistritaj laŭ niaj urboj.
我們都已註冊於各自的城市.

2. Noti, en tiucela libro, faktojn aŭ dokumentojn laŭ difinita sistemo, por aŭtoritate aŭ oficiale atesti pri iliaj ekzis

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-09 06:28:22

1023 PREPARI 準備 /zun3-bei4/

1. Fari ĉion necesan, por ke ia stato aŭ ago povu efektiviĝi:
作好所需的一切, 以使狀態或行動生效

Oni preparas la militon!
準備好戰爭!
Ne valoras la faro la koston de l' preparo.
作為不等值於準備的成本.

2. Fari ĉion necesan, por ke io povu poste esti utiligata:
作好所需的一切, 使某物能在後來被使用.

Nuntempe mi preparas grandan projekton.
目前我正在準備一個大方案.
Preĝon faru, sed farunon preparu.
儘管祈禱, 但準備好麵粉.
Invitu la gastojn al la tablo, ĉar la tagmanĝo jam estas preparita.
去邀請客人上桌, 因為午餐已經準備好了.

3. Meti iun en taŭgan dispozicion, por akcepti novaĵon, trapasi ekzamenon kaj simile:
把某人置於適當的情勢, 使能接受新事物或通過考試等

Ĉu vi jam preparis vin por la diskuto?
你已準備好要討論了嗎?
Mi devas prepariĝi por ekzameno.
我必須準備應試.
Ŝi frekventas preparajn kursojn.
她常去預備課程.
Ni kantis senprepare.
我們在沒準備下唱了歌.

4. Atendi, antaŭvidi:
等候, 預見

Mi estis preparita, ke mi trovos la aranĝon seninteresa.
我預知, 那個活動將是無趣的.

5. Registri sur komputilan diskon la gvidajn markojn kaj informojn necesajn por ĝia posta uzado kun difinitaj diskaparato kaj mastruma sistemo:
在電腦磁碟上以特定部位及管理系統錄製後來使用所需的標記及資訊 - 格式化.

La frato preparas la diskon.
哥哥備妥 (格式化) 磁碟片.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-10 03:11:41

1024 SUGESTI 建議 /jian4-yi4/

1. Lerte venigi en ies penson ian ideon, pri kies origino tiu ne konscias, aŭ kies rezultojn tiu ne antaŭvidas:
在某人思維中熟巧妙地引起某種想法, 其根源他並未意識到, 也未預見其結果

Li sugestis al mi la respondon.
他建議了我這個回答.
Ĉu vi agis sub sugesto kaj influo de viaj geamikoj?
你是受到你朋友的建議及影響而行動的嗎?
Tio estis sugesta demando (subinspiranta la deziratan respondon).
那是建議性的問題 (暗示想要的回答).

2. Proponi kiel hipotezon:
當成假設提出

Mi sugestas, ke vi iom ripozus.
我假定, 你該稍事休息.

3. Estigi en la menso, venigi bildon, ideon:
在思維中形成想像, 建立想法

Via pala vizaĝo sugestas malsanon.
你蒼白的臉表示你生病.

Reen al la supro