Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1923

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-11 04:17:40

1025 REZERVI 保留 /bao3-liu2/

1. Apartigi kaj konservi por alia tempo, por alia uzo:
分開並保存至他時供他用

Mi rezervis monon por eksterordinaraj okazoj.
我保留金錢供特殊情況之用.
Al Dio servu, diablon rezervu.
對上帝要服務, 對魔鬼要保留.
Rezervoj de mono bedaŭrinde jam elĉerpiĝis.
遺憾的是, 保留的金錢已領光了.

2. Antaŭdifini al iu la posedon aŭ ĝuon de io per formala deklaro aŭ registro:
以正式宣布或登記方式把某財物或對某物的享用預留給某人

Ĉu vi jam rezervis la ĉambron ĉe la hotelo?
你已預訂旅館房間了嗎?
Ĉiuj rajtoj de reprodukto estas rezervitaj.
保留所有的複製權利.
Ni havas unu rezervan liton por eventualaj gastoj.
我們有一張保留的床位供突如其來的客人之用.
Kiu zorgis pri la rezervado de sidlokoj en la buso?
誰照料巴士座位的保留?
Oni ne rajtas ĉasi bestojn en la rezervejo.
保留區內禁止狩獵.

3. Provizore ne tuŝi, lasante por ia posta pridiskuto:
暫時不碰觸, 留待往後討論

Ni rezervis kelkajn priparolindajn punktojn de la projekto.
我們保留了該計畫的若干值得討論之點.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-12 04:33:19

1026 AKTUALA 現在的 /xian4-zai4-de/

1. Efektive ekzistanta en la nuntempo:
實際存在於此時

Tie vi trovos informojn pri aktuala viva Esperanta kulturo kaj arto.
此處你將找到現時存在的世界語文化與藝術的資訊.

2. Interesanta pro la nuntempeco:
有現實意義的

Tiu ĉi problemo estas aktuala por nia lando, ĝi ne povas atendi.
這是我國現實的問題, 它等不得.
La nova paĝaro de E@I (de projekto "Esperanto aktuale") enhavos ĉiujn gravajn informojn pri Esperanto.
E@I (關於 "世界語現況" 專案) 的新網站, 將含有所有世界語的重要資訊.
Mi aŭdis tion de televidaj aktualaĵoj.
我從電視實況報導中聽到那事.
Necesas aktualigi la enhavon de nia ttt-ejo.
我們網站的內容需要更新.
La novaĵo jam estas malaktuala.
那則新聞已經過時了.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-13 04:02:51

1027 URĜI 催促 /cui1-cu4/

Vigle plirapidigi, vive akceli:
活躍地加快, 生動地增速

La alproksimiĝanta danĝero urĝis nin forkuri.
即臨的危險催促了我們跑開.
La afero ne urĝas.
這件事不急.
Ĉar tio ne estas urĝa, mi ne zorgas.
因為那並不急, 我不在乎.
Mi urĝe bezonas telefonon!
我急著需要電話!
Eble ni nun parolu pri urĝaĵoj kaj poste babilu pri ĉio alia.
也許我們現在先談急事, 然後再聊其他的.
Ni estas premataj de urĝeco.
我們受到緊急性的壓迫.
Urĝiĝu, ĉar la buso nin ne atendos.
趕快, 因為巴士不會等我們的.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-14 10:33:13

1028 ARGUMENTI 論辯 /lun4-bian4/

1. Prezenti argumentojn; provi demonstri per argumentoj:
提出論點; 試以論點證明

Mi longe argumentis kaj finfine sukcesis konvinki ilin.
我長時論辯, 最後成功地說服了他們.
Batanto povas argumenti, batato devas silenti.
打人者可以論辯. 挨打者必須沉默.
Ni ne akceptas viajn argumentojn, ĉar ili estas malĝustaj.
我們不接受你的論點, 因為那是錯的.
Min jam lacigis senfina argumentado pri tiaj aferoj.
我已疲於不停地論辯那些事.
Vi prezentis bonajn kontraŭargumentojn.
你提出了很好的抗辯.

2. Prezenti ion kiel argumenton:
提出某物當論點

Tio argumentas lian fortiriĝon de la projekto.
那個道出了何以他離開此專案.
Gepatroj ne permesis al ŝi foriri, argumentante, ke ne estos busoj por reveni hejmen.
父母不許他出去, 理由是將會沒有可乘回家的巴士.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-15 04:08:24

1029 ILUZIO 幻覺 /huan4-jue2/

1. Eraro de sensoj, pro kiu ni aperceptas perceptaĵojn, identigante ilin aliaj, ol ili estas:
感覺的錯誤, 它使我們錯認某些知覺

Ĉu mi aŭdis ŝian voĉon aŭ ĉu tio estis nur iluzio?
我是否有聽到她的聲音, 或者那只是幻覺?
Li estas sperta iluziisto (amuzisto, kiu lerte trompas la rigardantojn per falsaj ŝajnoj kaj rapide faritaj ĵonglaĵoj).
他是個經驗老到的幻術家 (以假象及快速戲法巧妙騙過觀眾的演藝者).
Kruela realo min tute seniluziigis.
殘酷的現實完全點醒了我的幻覺.
Post malfeliĉe finiĝintaj am-rilatoj li spertis seniluziiĝon pri virinoj.
在落魄地終結情緣後, 他體驗了對女人的幻滅.

2. Eraro de la menso, pro kiu ni rigardas revojn kiel efektivaĵojn:
思維的錯誤, 它使我們將夢想當成真實

Li estas viktimo de revoj kaj iluzioj.
他是夢想與幻想的受害者.
Prefere oni havu iluziajn esperojn ol revu pri nenio.
寧可有幻想的希望, 勝過絲毫沒有夢想.
Ne iluziu vin per tro granda espero.
不要以太大的希望自我幻想.
Ŝi konstante iluziiĝas.
她一直在幻想著.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-16 03:19:39

1030 PRETEKSTO 藉口 /jie4-kou3/

Ŝajna motivo, eldirita por kaŝi la efektivan:
講出的假動機, 用以遮蓋實際動機

Ŝi ĉiam serĉas pretekstojn por ne fari siajn taskojn.
她總是找藉口而不做她的工作.
Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston.
為了吃掉羊, 狼將會找藉口.
Li pretekstis mankon de tempo por rifuzi danĝeran postenon.
他以沒時間為藉口, 而拒絕危險的職位.
La aŭtoro ne volis doni intervjuon, pretekste, ke li estis tro okupita.
該作者不願受訪, 藉口說太忙.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-17 04:55:53

1031 POLUI 汙染 /wu1-ran3/

Danĝere malpurigi vivesencan elementon de la naturo:
危險地弄髒了自然中生活所需的元素

Industriaj fumoj poluas atmosferon.
工業排煙汙染了大氣.
La urbo estas poluita.
該城受到汙染.
La polua nivelo de la Balta Maro estas aparte alta.
波羅地海的汙染程度特別高.
La poleno informas pri la atmosfera poluado.
花粉告示了大氣的汙染.
La polueco en la rivero estas tre granda kaj pro tio fiŝoj ne vivas en ĝi.
河流的汙染嚴重, 因而沒有魚存活其中.
Diversaj kemiaj substancoj estas poluaĵoj.
多種化學物質是汙染物.
La lago poluiĝis.
此湖泊受到汙染.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-18 03:30:48

1032 PARADIZO 樂園 /le4-yuan2/

1. Ĝardeno fruktodona kaj ĝuiga:
產水果使歡樂的園地

Ŝiaj kreskaĵoj estis paradizo de diversaj fruktoj.
她的栽種是各種水果的樂園.

2. Plej agrabla loko:
最快活的地方

La vetero apud maro estis varma, freŝa - vera paradizo por turistoj.
海邊氣候溫暖, 新鮮 - 是觀光客的樂園.
Li forveturis lasinte sian trankvilan vivon en la paradiza lando.
他離開了他的安寧生活, 遨遊於歡樂之國.

3. Loko ĉiela, kie justuloj ĝuas post morto eternan feliĉon:
正義者享受死後永樂的天國

Li ne trafos paradizon pro siaj pekoj.
以他的罪過他進不了天國.
Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
靈魂意欲天國, 罪過則往回拉.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-19 04:02:02

1033 ONDO 波浪 /bo1-lang4/

1. Arkoforma akvomaso, kiu leviĝas kaj refalas ĉe la supraĵo de maro, lago kaj simile, sub la blovo de la vento:
海或湖等的表面在風的吹襲下形成的水體弧狀起伏

Estas tre danĝere nun naĝi, ĉar la ondoj estas grandegaj.
現在去游泳很危險, 因為波浪很大.
Ili fornaĝis en la ondan maron.
他們游向波濤大海.
Onderoj trafis mian vizaĝon.
浪花打到我的臉.

2. Tio, kio prezentas tian saman alternon de leviĝoj kaj malleviĝoj:
呈現同樣起伏交替之物

Li longe observis la ondojn de ŝia fluganta hararo.
他久久觀察著她的飛髮波揚.
La greno ondiĝas, kiam la vento blovas super ĝi.
當風吹過時, 稻穀波盪.
La arbaroj ondiĝadis pro grandega vento.
由於大風, 樹林陣陣波動.
Mi ondumos miajn harojn por la festo.
為了宴會, 我將去燙髮.

3. Tio, kio progresas per sinsekvaj antaŭeniĝantaj linioj, per interrompaj masoj:
不連續實體有如陣線逐次向前的行進狀態

Ondoj da turistoj varias laŭ semajntagoj.
觀光客的浪潮隨一周的不同日而有變化.

4. Provizora intensiĝo de ia sento, influo, fenomeno:
感覺, 影響, 現象等的暫時增強

Ondo da malvarmo venis al nia lando.
寒流來襲我國.
Intereso pri tiu afero ondas tra la tuta lando.
對該事的興趣襲湧全國.

5. Vibrado kun moviĝanta fazo:
移位之震動

Rapideco de sona ondo en aero estas 330 m/s.
聲波在空氣中的速度是 330 米/秒.
Mikroonda kuirilo plirapidigas varmigon de la pladoj.
微波爐加速了菜的加熱.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-20 05:54:42

1034 AŬTENTIKA 真實的 /zhen1-shi2-de/

1. Nedubeble vera, originala, ne falsita:
無疑是真的, 原本的, 非假冒的

Tio estas aŭtentika letero de Zamenhof.
那是柴門霍夫的真跡信件.
Mi garantias la aŭtentikecon de tiu informo.
我保證那個信息的真實性.

2. Oficiale certigita:
正式確定的

Kie mi povas trovi aŭtentikan mortakton?
何處我可找到真正的死亡證明?
Kemia esplorado aŭtentikigis tiun pentraĵon.
化學探測證實了那個畫作的真實性.

Reen al la supro