Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

每日一詞 Vorto de la tago

di manlajo, 01 dicembre 2006

Messaggi: 1902

Lingua: 简体中文

manlajo (Mostra il profilo) 02 ottobre 2011 03:23:21

1046 ŜANCO 機會 /ji1-hui4/

Ebleco, probableco de sukceso:
成功的可能, 或然

Mi donos al vi ankoraŭ unu ŝancon montri viajn kapablojn.
我再給你一次展現能力的機會.
Ni havas multe da ŝancoj por esti elektitaj.
我們有許多被選到的機會.
Tio estis ŝaca renkonto, mi eĉ ne sciis, ke li venis al nia urbo.
那是偶然相遇, 我甚至不知道他來了我們城市.
Mi estis bonŝanca, mi gajnis monon en loterio.
我運氣好, 得了樂透獎.
Tio estis senŝanca batalo.
那是毫無機會的戰役.

manlajo (Mostra il profilo) 03 ottobre 2011 05:06:50

1047 PROJEKTO 規畫 /gui1-hua4/

1. Ideo, proponata kiel efektivigota:
提出如何實現的構想

Kiaj estas viaj projektoj por la somero?
你的暑期有什麼規畫?
Oni jam projektis la ekskurson.
有人已規畫了旅遊.

2. Plano, proponata por efektivigi tiun ideon:
提議實現該構想的計畫

Via organizo proponis interesan projekton.
你的組織提出了很有趣的計畫.
Ili prezentis kontraŭprojekton (oponanta projekto pri la sama temo).
他們提報了對立的方案 (關於相同主題的對立計畫).

3. Dosiero pri konstruota maŝino, domo kaj simile, entenanta ĉiujn necesajn klarigojn, desegnojn, procedojn de konstruado, kostojn kaj tiel plu:
包含有關將建造的機器, 房舍等之全部所需的說明, 製圖, 建造程序, 成本等的文件

Ni jam havas projekton de la domo, laŭ kiu oni konstruos ĝin.
我們已有該房舍的計畫書, 可以依此來建造它.
La nova stadiono jam estas projektita.
新的體育場已經規畫完成.

manlajo (Mostra il profilo) 04 ottobre 2011 06:25:30

1048 FAMO 名聲 /ming2-sheng1/

1. Nepreciza sciigo, buŝe komunikata de unu persono al alia, aŭ reproduktata de gazeto al gazeto:
口口相傳或由雜誌之間複製的非精確傳聞

Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.
好名聲龜步拖行, 惡名聲快速奔進.
Mi aŭdis, ke ŝi famas pri siaj bongustaj kukoj.
我聽說, 她出名於美味蛋糕.
Iu disfamigis malverajn informojn pri mi.
有人流傳關於我的不實信息.

2. Granda diskonateco de iu aŭ io:
某人或某事的大為出名

Li havas la famon de mensogulo.
他是出名的謊言家.
Li estas tre fama aktoro.
他是很出名的演員.
Tien venis ĉiuj famuloj.
所有名人都來了那裡.
Min famigis ĉi tiu filmo.
這部片子讓我出了名.
Ŝi poste iĝis mondfama verkisto.
她後來成了世界有名的作者.
Iuj preferas esti malbonfamaj ol senfamaj.
有些人寧要惡名, 而不甘無名.

manlajo (Mostra il profilo) 05 ottobre 2011 03:36:06

1049 DOMAĜO 遺憾 /yi2-han4/

Perdo aŭ difekto, kiun oni volus ne vidi, ne suferi:
但願未看到或未承受的損失或損壞

Estas domaĝo, ke oni ŝtelis vian aŭton.
遺憾的是, 有人偷了我的車.
Post domaĝo venas saĝo.
遺憾之後變聰明.
Tio estas domaĝa afero.
那是一件遺憾的事.
Domaĝe, ke vi ne estis kun ni.
很遺憾, 你沒有跟我一起.
Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.
惜小錢者反而失去整個錢包.
Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas.
玩文字遊戲, 他連父親都不放過.

manlajo (Mostra il profilo) 06 ottobre 2011 04:13:06

1050 SILENTI 沉默 /chen2-mo4/

1. Ne eligi sonon de parolo, krio, ĝemo kaj simile:
不發出說話, 叫喊, 呻吟之類的聲音

Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.
要能雄辯, 也要能沉默.
Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.
平靜得紋風不動.
Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.
不怕會吠的狗, 要怕沉默的狗.
Subite fariĝis tre silente.
突然變得很安靜.
Ŝi estas tre silentema persono.
她是個沉默的人.
Nokte ĉio silentiĝas.
夜裡萬籟俱寂.

2. Ne paroli pri io, ne diskuti, ne pritrakti:
不談某事, 不討論, 不處理

Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.
不談偷竊的人, 即默認了偷竊.
El mia silentado ŝi konkludis, ke mi koleras.
從我的沉默, 她結論為我在生氣.
Li prisilentis sian amon.
他默不示愛.
Ĉu vi forsilentis la sekreton?
你棄守那個秘密了嗎?

3. Sin ne montri; ne plu efiki; ĉesi:
不顯露自己; 不再有效; 停止

Kie regas la forto, tie rajto silentas.
勢力壓制之處, 權利消聲匿跡.

manlajo (Mostra il profilo) 07 ottobre 2011 06:05:08

1051 EĤO 回音 /hui2-yin1/

1. Ripetiĝo, pli malpli klara, de sono haltigita de surfaco, kiu resendas ĝin al la orelo:
聲音被表面擋住而再傳回耳朵的一個尚稱清晰的重複

Mi kriis, esperante, ke li respondos, sed nur eĥo respondis miajn kriojn.
我叫喊, 期望聽到他的回答, 但只有回音應了我的叫聲.
En miaj oreloj ankoraŭ eĥas ŝia rido.
我的耳裡仍回響著她的笑聲.
Grandega bruo eĥiĝis en la ĉirkaŭaĵo kaj tre timigis nin.
巨大的噪音回響在四周, 很讓我們害怕.

2. Ripetiĝo de diro, opinio, famo:
說法, 意見, 名聲的重複

Min atingis nur kelkaj eĥoj de la ĵusaj diskutoj.
剛才的討論只有若干回響傳到我這裡.

La impresoj pri la vojaĝo ankoraŭ resonas eĥe en niaj animoj.
旅行的印象仍回響在我們的心靈中.
Liaj vortoj estis diseĥitaj en la tuta lando.
他的話傳遍全國.
Plej multaj el tiuj kreitaj vortoj forflugis seneĥe en la neniaĵon.
那些被創出的詞大部分都毫無回響地飛開消失於無形.
Por kontroli, ĉu la kromliteroj de Esperanto bone prezentiĝas en koncerna tiparo, oni uzas testan frazon "eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde".
為了檢查世界語的特有字母在相關字體中是否表現正常, 通常使用測試片語 "eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde" [每周四回音改變].

manlajo (Mostra il profilo) 08 ottobre 2011 03:49:17

1052 MOMENTO 片刻 /pian4-ke4/

Tre mallonga, ne precize difinita daŭro de tempo:
很短, 非精確定義的時間延續

Dum unu momento al mi ŝajnis, ke mi vidas mian mortintan amikon.
片刻間我好像看到亡友.
Venas prudento post la ĝusta momento.
先見之明來在正確的時刻之後.
Edziĝo tro momenta estas longapenta.
急就的婚姻長期後悔.
Momente ĉio ruiniĝis kaj pereis.
頃刻間一切毀壞滅亡.
Ĉiumomente alvenis novaj gastoj.
隨時都有新客人來到.
Ni jam komencu nun prepariĝi por la vojaĝo, ĉar mi ne ŝatas ĉion fari lastmomente.
讓我們就開始為旅行作準備吧, 因為我不喜凡事拖到最後才做.
Ĉiuj malfeliĉoj estis sammomentaj.
所有的不幸都發生在同時.

manlajo (Mostra il profilo) 09 ottobre 2011 05:09:19

1053 KLAKI 敲 /qiao1/

Aŭdigi sekan mallongan sonon per rapida kruda movo de io kontraŭ io:
快略地以某物碰另一物, 使能聽到輕脆簡短的聲音

Mi klakos per la fingroj kaj vi vekiĝos.
我將用手指敲, 你就會醒過來.
Klaku sur ligilo por elekti TTT-paĝon.
選取網頁, 請點擊連結.
La cikonio ekklakis per la beko.
鸛開始用喙啄.
Ie aŭdeblis klakoj de vipo.
某處可以聽到鞭打的聲音.
Estis tre malvarme, ke miaj dentoj klakadis.
很冷, 我的牙齒打顫格格作響.
Alklaku la butonon "Traduki" por traduki la paĝon.
要翻譯本頁, 請點擊 "翻譯" 鈕.

manlajo (Mostra il profilo) 10 ottobre 2011 03:40:46

1054 HASTI 匆忙 /cong1-mang2/

Rapidigi siajn movojn, por pli baldaŭ plenumi ion; agi kun nekutima, nenormala rapideco:
加快動作以更早完成某事; 以非習慣, 不平常的速度行動

Ne hastu fari la taskon.
不要匆忙做那件事.
Prefere ĉio estu farita malpli rapide, sed tre bone.
寧可凡事做得慢些, 但做得很好.
Povas esti, ke la teksto enhavos mistajpon, ĉar la letero estis skribita kun hasto.
文本中可能有打字錯誤, 因為信寫得很匆促.
Tro hasta kaj nesufiĉa maĉado povas kaŭzi diversajn malsanojn de la stomako.
太匆忙又咀嚼不夠的話可能引起各種胃病.
Li haste kaŝiĝis de malamikoj en la butiko.
他匆忙地在店裡躲過了敵人.
Ne estu hastema - ja ĉiujn taskojn de la mondo vi ne sukcesos fari.
不要慌忙 - 因為這樣一來你將做不成世上所有的事.

manlajo (Mostra il profilo) 11 ottobre 2011 04:26:03

1055 GLACIO 冰 /bing1/

1. Akvo solidiĝinta pro malvarmo:
水因冷而固化

Vintre lago estas kovrita per glacio.
冬天時湖面覆蓋著冰.
Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio.
如魚對抗冰似地打.
Mi aĉetis vanilan glaciaĵon en la glaciaĵejo.
我在冰店買香草冰.
La vintro glaciigis la riverojn.
冬天使河流結冰.
La lago jam glaciiĝis.
湖已結冰.
Multaj pendoglacioj pendis ĉe la tegmento.
屋簷垂吊著許多掛冰.

2. Tiu substanco, rigardata kiel ne daŭrema:
該等物質, 被視為不持久

Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu.
春天的冰及太新的朋友不要信任.

3. Tiu substanco, rigardata kiel simbolo de sensimpatieco, indiferenteco:
該等物質, 被視為沒有同情心或冷漠的象徵

Mielo sur lango, kaj glacio en koro.
舌頭甜蜜, 心地如冰.
Liaj okuloj estis kvazaŭ glaciaj.
他的眼睛有如冰.
Ili salutis min glacie.
他們冰冷地和我打招呼.
Ŝi glaciiĝis de timo.
他因害怕而冰冷.

Torna all’inizio