Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1923

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-23 00:10:39

1035 NATURO 自然 /zi4-ran2/

1. La tuto de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno de la homo:
未有人類介入而自然存在或發生之事的總體

Ekzistas tri regnoj de la naturo (mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj).
自然存在著三界 (礦物界, 植物界, 及動物界).
Avo mortis per natura morto.
祖父自然死亡.

2. La kreanta povo, kiu montriĝas sub la ŝanĝiĝantaj formoj de la objektoj kaj estaĵoj:
物體及事物變化形式下所顯現的創造能力

La naturo malavare favoris tiun landon.
大自然慷慨施惠於該國
Okazis io supernatura, kion oni ne povas ekspliki.
發生了無法解釋的超自然之事.

3. La surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo kaj bestoj:
視為人類及動物生活場所的地球表面

La naturo jam vekiĝas.
大自然清醒過來.
Geavoj transdonis diversajn naturaĵojn al ni.
祖先們遺傳各種自然物給我們.

4. La esenco, ecaro propra al iu aŭ io:
某人或某物擁有的特質或性質

La infano havas malbonan naturon.
這孩子有不良本性.

5. La primitiva stato de estaĵo, la denaska karaktero, kontraste kun la edukado kaj kulturo:
存在物之原始狀態, 對比於教育及養育的天生性質

Li vivas laŭ sia naturo.
他依其本性生活著.
Difekton de naturo ne kovros veluro.
天鵝絨遮掩不了本性的缺陷.
La leporo estas nature timema.
野兔天生膽小.
Vi eĉ ne provas venki vian laŭnaturan inklinon al pigreco.
你甚至沒試著克服你天生懶散的傾向.

6. Objekto de la arto, kontraste kun la artaĵoj:
對比於藝術品的藝術物

Mi ŝatas desegni laŭ la naturo (ne laŭ la fantazio).
我喜歡依自然作畫 (不是依奇想).

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-23 00:11:27

1036 PALA 蒼白 /cang1-bai2/

1. Perdinta sian naturan ruĝetan koloron, blanketa:
失去原本的粉紅, 稍白

Ĉu vi ne malsanas? Vi estas pala.
你沒病吧? 你臉色蒼白.
La ĉefaj simptomoj de tiu malsano estas paleco de la vizaĝo kaj konstanta laco.
那種病的主要徵候是臉色蒼白及一直疲倦.
Ŝi paliĝis pro timo.
她嚇得臉色蒼白.

2. Senbrile blanketa:
無光彩地稍白

Vintre ni povas ĝui nur palan sunon.
冬天我們只能享受微弱的太陽.

3. Senviveca, senĉarma, seninteresa, senforta, senpova:
無活力, 不迷人, 無趣, 無力, 無能

Min neinteresas tiuj palaj oficialaj paroloj.
那些官式說詞提不起我的興趣.
Ĉi tiu bonega festo paligis ĉiujn antaŭajn festojn.
這個絕佳的宴會使之前的所有宴會都失色.
La impresoj pri la vojaĝo paliĝadis kun la tempo.
旅行的印象隨著時間而淡忘.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-23 12:06:05

1037 ŜTUPO 階梯 /jie1-ti1/

1. Ĉiu el la transversaj ŝtonaj platoj aŭ lignaj tabuloj, metitaj unu post kaj super alia por ebligi suprenpaŝon:
逐個漸升使能往上走的任一橫置石板或木板

Mi glitis sur la ŝtupo kaj defalis.
我在階梯上打滑而跌倒.
Estas tre malfacile iri laŭ la spirala ŝtuparo.
順著這個旋梯很難走.
Uzu la ŝtupareton por preni la libron de tiu supra breto.
請用小梯去取上層書架的書.

2. Ĉiu el la analogaj rimedoj, uzataj por supren- aŭ malsupren-iri, ekzemple, la rungoj de eskalo, la entranĉoj faritaj en glacimuro por enmeti la piedojn, la breto(j) fiksita(j) al veturilo, vagono kaj simile, por helpi en- kaj el-iĝon kaj aliaj:
任何類似的用來往上或往下的器具, 如梯子的踏級, 冰牆上供置腳的挖入孔, 固定於車輛或火車等供進出用的擱板等

Ne metu la piedon sur la ŝtupon antaŭ ol la trajno plene haltos.
在火車完全停止前請勿將腳置於階梯上.
Ni uzis ŝnurŝtupetaron por engrimpi la ŝipon.
我們使用繩梯爬上船.

3. Ĉiu el la gradoj en progresado kaj malprogresado, promocio kaj simile:
任何在進前, 退後, 升遷等的等級

Ŝtupo post ŝtupo li atingis rangon de ministro.
一級一級地他達到了部長的職級.
La reformoj estis enkondukitaj ŝtupe kaj malrapide.
各種改革逐漸並緩慢地被導入.
La afiksoj prezentas kvazaŭ interŝtupon inter gramatiko kaj vortaro.
接詞顯得有如語法與詞典之間的中介梯級.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-24 03:56:12

1038 ABRUPTA 急遽的 /ji2-ju4-de/

Malagrable subita, neĝentile senprepara:
令人不快地突然, 唐突未及準備

Homoj ekpanikis pro la abrupta tertremo.
人們因宊來的地震而驚慌失措.
La vojo estis abrupta kaj preskaŭ vertikala, kio timigas la irantojn.
路途顛簸陡峭, 嚇到了行人.
Mi ektimis, kiam iu abrupte frapis la pordon.
突然有人敲門, 我嚇了一跳.
Mi neniel povas kompreni la abruptecon de lia amo.
我無從理解他那突然的愛.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-25 06:24:08

1039 BRUI 吵 /chao3/

1. Aŭdigi diversajn fortajn sonojn, sen harmonio:
弄出各種不協調的大聲響

Iu bruis nokte kaj ĝenis dormi al mi.
有人在夜裡吵, 干擾了我的睡眠.
Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas.
債務不會吵人, 但會破壞睡眠.
Post brua vento subita silento.
喧囂大風後的突然寂靜.
Musoj bruetas.
老鼠吱喳作響.
Feliĉe la fridujo estas malbrua.
還好這冰箱很安靜.
Ni iris per senbruaj paŝoj, por ke neniu nin ekaŭdu.
我們悄悄行進, 以免別人聽到我們.
La laŭtega muziko superbruis eĉ lian krion.
巨響的音樂蓋過了他的叫聲.

2. Abunde kaj laŭte paroli pri io, por atentigi la publikon:
大聲不絕地說, 以引起大眾注意

Ŝajnas al mi, ke la tuta mondo bruas pri tio.
在我看來, 全世界都在吵這件事.
Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas.
以言語他喧嘩吵鬧, 破壞整個城市.
Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo.
吵雜愈多, 享受愈少.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-26 04:13:04

1040 KONTROLI 檢查 /jian3-cha2/

1. Detale esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti:
詳細探索某事物是否符合所應有的

Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.
整日喝酒吧, 但要檢點你的行為.
La kontrolisto kontrolis niajn biletojn.
驗票員檢查我們的票.
Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.
不要相信未親自查核過的話.
Prefere ne mensogu, ĉar la informoj estas facile kontroleblaj.
最好別說謊, 因為信息很容易查核.
Tio estas nur nekontrolebla aserto.
那只是個無法檢證的確說.
Infanoj eksentis senkontrolan liberecon.
孩子們感覺到不受查核的自由.

2. Esplori, ĉu io estas konforma al supozo:
探索某事物是否符合假設

Mi volas kontroli, ĉu mi kapablos fari tion.
我要檢驗我是否有能力做那件事.
Mi kontroladas mian lernadon de vortoj, komparante miajn tradukojn kun la tradukoj en la libro.
我比較我的譯法和書裡的譯法, 以檢驗我學到的新詞.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-27 04:32:02

1041 EKIPI 裝備 /zhuang1-bei4/

Provizi iun aŭ ion per ĉio necesa por la difinita funkcio:
提供某人或某物其設定功能所需之一切

Oni ekipis la urbon per novaj busoj.
為本市裝備新的公共汽車.
La fabriko estas ekipita per plej modernaj maŝinoj.
工廠裝備了最現代的機器.
El la origina ekipo kaj meblaro en la kastelo bedaŭrinde nenio konserviĝis.
該城堡原有的裝備和家具可惜一件也沒保留下來.
Ni pensas pri ekipado de kongresanoj per mapoj de la urbo.
我們考慮讓會議出席者都有本市地圖.
Kian ekipaĵon mi bezonas por tio?
為那件事我需要什麼裝備?
Oni jam virekipis la ŝipon (provizis la ŝipon per ŝipanoj).
該船已配置了人力 (為船提供船員).

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-28 04:04:38

1042 GARANTII 保證 /bao3-zheng4/

1. Preni sur sin la respondecon de alia persono pri io aŭ iu:
為他人之某事或某人而負責

Mi garantias pri la ĝusteco de informoj.
我保證信息的正確性.
Kiu garantias, trankvilon ne scias.
作保者無寧日.
Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon.
作保者償債務.

2. Aserti sub sia respondeco, ke io certe okazos:
負責確認某事必將發生

Nenio garantias, ke mi ne perdos la laboron.
無法保證我不會丟掉工作.
Garantie liberigu mian fraton!
你要保證釋放我的弟弟!
Mi prenos vian ringon kiel garantiaĵon.
我拿你的指環當擔保品.

3. Certigi al iu la posedon de io:
向某人確定擁有某物

Nia metodo garantias rapidajn progresojn.
我們的方法保證進展快速.
Ĉiumonate ni donas monon al garantia fonduso.
每個月我們繳錢給保證基金.

4. Gardi de ia maloportunaĵo:
防範不測

Edziĝo najbara garantias de eraro.
鄰居結婚保證沒錯.
Li estas garantiita kontraŭ la militservo.
他受保免服兵役.

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-29 11:32:37

1043 SIGELO 封印 /feng1-yin4/

1. Distinga signo, stampita sur moligita substanco, por garantii la aŭtentikecon de dokumento:
蓋在軟化材質上確保其為檔案原件的清楚記號

La sigelo ankoraŭ ne estas metita (la afero ne estas finita).
封印尚未蓋上 (事件未了).
La juristo sigelis nian kontrakton.
法官公證了我們的合約.
Bonvolu alporti al mi la sigelilon.
請拿印章給我.

2. Distinga marko, kiu konfirmas apartenecon aŭ aŭtentikecon:
確認專屬或原件的清楚印記

Tiuj detaloj portas la sigelon de la vero.
那些詳情確證了事實原貌.

3. Distinga marko, kiu montras la finitecon, kompletecon:
顯示做完或完整的清楚記號

Tio estas sigelo de la amo.
那是愛的印記.
De tiam mia sorto estis sigelita.
自此我的命運就已註定.

4. Signo, stampita sur moligita substanco, kaj almetita al koverto, skatolo, pordo kaj simile, por certigi la sekreton, malhelpi malfermon sen la scio de la posedanto kaj tiel plu:
蓋在軟化材質或印於封套, 盒子, 門等, 用以確保秘密, 以防在所有者不知情下開啟等的記號

La koverto kun taskoj por la ekzameno havis sigelon.
考題封套有封印.
Nur li povas dissigeli la leteron.
只有他能拆信的彌封.

5. Tio, kio kvazaŭ garantias la sekretecon:
有如確保秘密之事物

Mi havas sigelon sur la lipoj.
我的唇上有封緘. [被封了口]
Oni malsigelis miajn lipojn (permesis paroli).
他們開啟了我唇上的封緘 (准許我說出).

manlajo (Montri la profilon) 2011-septembro-30 03:30:38

1044 VANTA 虛榮的 /xu1-rong2-de/

1. Ne valoranta atenton aŭ prizorgon pro sia malgraveco aŭ nedaŭreco:
輕浮: 因瑣細或短暫, 而不值得關注或在意

Mi ne volas perdi tempon por vanta babilado.
我不想浪費時間作無意義的閒聊.
De vantaj elspezoj malgrandiĝas riĉeco.
因虛浮的支出而使財富縮水.
Dum preĝado ne ripetadu vante.
祈禱時不要空泛地重複.
Pli bone ni ne vantigu la disputon.
最好我們不要使爭論失去重點.

2. Amanta posedi kaj montradi bagatelaĵojn, malmodesta:
虛榮: 喜愛擁有及展示微不足道之事物, 自誇

Ŝi estas vanta virino.
她是個虛榮的女人.
Vi sekvis vantaĵojn kaj mem vantiĝis.
你追求虛榮, 自身變成虛榮.
Mi konscias la vantecon de ĉiuj homaj fieroj.
我覺知一切人類的驕傲皆是虛榮.

Reen al la supro