Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

每日一詞 Vorto de la tago

dari manlajo, 1 Desember 2006

Pesan: 1923

Bahasa: 简体中文

manlajo (Tunjukkan profil) 11 Oktober 2011 04.26.03

1055 GLACIO 冰 /bing1/

1. Akvo solidiĝinta pro malvarmo:
水因冷而固化

Vintre lago estas kovrita per glacio.
冬天時湖面覆蓋著冰.
Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio.
如魚對抗冰似地打.
Mi aĉetis vanilan glaciaĵon en la glaciaĵejo.
我在冰店買香草冰.
La vintro glaciigis la riverojn.
冬天使河流結冰.
La lago jam glaciiĝis.
湖已結冰.
Multaj pendoglacioj pendis ĉe la tegmento.
屋簷垂吊著許多掛冰.

2. Tiu substanco, rigardata kiel ne daŭrema:
該等物質, 被視為不持久

Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu.
春天的冰及太新的朋友不要信任.

3. Tiu substanco, rigardata kiel simbolo de sensimpatieco, indiferenteco:
該等物質, 被視為沒有同情心或冷漠的象徵

Mielo sur lango, kaj glacio en koro.
舌頭甜蜜, 心地如冰.
Liaj okuloj estis kvazaŭ glaciaj.
他的眼睛有如冰.
Ili salutis min glacie.
他們冰冷地和我打招呼.
Ŝi glaciiĝis de timo.
他因害怕而冰冷.

manlajo (Tunjukkan profil) 12 Oktober 2011 03.50.44

1056 HUMANA 人道 /ren2-dao4/

Posedanta la plej noblajn ecojn de la homo, kompatemon, bonfaremon, helpemon:
擁有人類最高尚的氣質, 同情, 善行, 助人

La juĝisto estis tre humana.
那法官很人道.
Ili traktis la venkitojn kun humaneco.
他們以人道對待被征服者.
Oni provos humanigi sovaĝulojn.
人們將嘗試讓野蠻人也講人道.
Germanio iam estis la centro de la humanistoj.
德國曾是人道主義者的中心.
Tio estas malhumana kruelaĵo.
那是不合人道的殘忍行為.

manlajo (Tunjukkan profil) 13 Oktober 2011 04.51.42

1057 MIGRI 遷移 /qian1-yi2/

1. Iri de unu loko al alia malproksima, sen tre difinita celo:
從某地到遠方另個不確定的目的地

La legendoj migras de lando al lando.
傳說由一國傳到另一國.

2. Translokiĝi de loko al loko laŭ la bezonoj, ne havante fiksan sidejon:
依需要隨處移位, 無固定座落

Multaj laboristoj migras al la landoj, kie la kondiĉoj estas pli bonaj.
許多工人移入條件較好的國家裡.
Li estas migra aktoro.
他是個遊走演員.
Mi estas migranto, sed mi ne tre ŝatas tion.
我是個流浪者, 但我不很喜歡這樣.
Multaj miaj samlandanoj elmigris en aliajn landojn.
許多我的國人們外移到其他國家去.
Nun tiu lando ne enlasas enmigrantojn.
此時該國不再接受移民.

3. Amase kaj periode translokiĝi de unu restadejo al alia kaj reciproke:
大量而定期地由某停留處移到另一處, 並交互進行

Aŭtune birdoj migras suden.
秋天時鳥兒向南遷移.
La birdoj atingis la celon de sia migrado.
鳥兒們到達了它們遷移的目的地.

manlajo (Tunjukkan profil) 14 Oktober 2011 03.59.03

1058 BALANCI 搖擺 /yao2-bai3/

1. Movadi objekton per ritma onda movo, tiel ke ĝi alterne leviĝas kaj malleviĝas:
以韻律的波動移動物體, 使其交互上下

Vento balancas la branĉojn de la arboj.
風吹得樹枝擺動.
La knabino balancis sin sur la balancilo.
女孩在橇橇板上搖動.
Laŭ la balancado de la branĉoj oni povas juĝi, ke la vento estas tre forta.
依樹枝的搖動, 可以判斷風很強.
Pro la vento floroj faris balancojn per la kapoj.
由於有風, 花搖擺著頭.
La ŝipo balanciĝis sur la maro.
船在海上擺動.
Balanciĝo de la aviadilo iom trankviliĝis.
飛機的擺動稍微平靜下來.

2. Ritme movi membron aŭ kapon:
韻律地擺動肢體或頭

Ŝi jese balancis la kapon.
她肯定地點頭.
Kiam mi parolis, ili nur balancadis la kapon.
當我說話時, 他們只是一直點著頭.

manlajo (Tunjukkan profil) 15 Oktober 2011 07.53.52

1059 KONKRETA 具體 /ju4-ti3/

Esprimanta realaĵon; perceptebla per la sensoj:
表達實況; 感官能感受到的

Ĉu vi povas doni konkretan ekzemplon?
你能提供具體事例嗎?
Kiel konkrete mi povas helpi al vi?
我能如何具體地幫助你?
Iam tio ŝajnis revo, sed nun tio fariĝis konkretaĵo.
那曾經好像是夢, 但現在它已經成為具體事實了.
Mi ankoraŭ devas konkretigi mian ideon.
我仍需使我的想法具體化.
Esperantaj kunvenoj kaj kongresoj estas la plej klara konkretigo de Esperantismo.
世界語聚會及會議是世界語主義的最清楚體現.
Nia revo konkretiĝis en bela libro.
我們的夢想體現於漂亮的書中.
Viaj planoj estas tre malkonkretaj.
你的各項計畫都太過虛幻不實.

manlajo (Tunjukkan profil) 16 Oktober 2011 07.44.25

1060 DISKUTI 討論 /tao3-lun4/

1. Interparolante kun malsamopiniantoj, interŝanĝi argumentojn pri iu temo:
與意見相異者交談, 交換對某主題之論點

Mi ne volas pri tio plu diskuti.
我不想再討論那個.
Nia diskuto ne daŭris longe.
我們的討論並沒持續很久.
La demando estas diskutebla.
這個問題可以討論.
Tiu afero estas nediskutebla en nia lando.
那件事在我國是不得討論的.

2. Ekzameni per debato, esplorante la diversajn flankojn de demando:
以辯論考驗, 探討問題的各個面向.

Oni longe diskutis pri tiu propono.
人們長時討論那個提議.
Mi submetis la projekton al publika diskutado.
我建議把該方案作公開討論.
La demando estas diskutinda, mi pensas.
我認為, 該問題值得討論.
Ni pridiskutis la politikon de la partio.
我們討論了黨的政策.
La leĝo estis akceptita sendiskute.
該項法律未經討論即被接受.

manlajo (Tunjukkan profil) 17 Oktober 2011 07.54.36

1061 KONSTRUI 建造 /jian4-zao4/

1. Starigi sur la tero masonaĵon aŭ ĉarpentaĵon:
在地面起造砌作物或木構物

Ni volas konstrui la domon.
我們要建造房子.
Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.
在路邊建造者, 誰都可教他.
Nenia konstruo povas esti sen bruo.
沒有建造可能不生噪音的.
La plejparto de la konstruaĵoj estis disfaligitaj tiutempe.
該建築的大部分都在當時被摧毀了.
Ĉiuj konstruistoj rekonstruas la urbon post la tertremo.
地震後所有營建工重建了該城市.
Per saĝo konstruiĝas domo.
以聰明房子即可造成.

2. Aranĝi la partojn de tuto en bona ordo:
以良好順序安排大整體的各部分

Vi tre sukcese konstruis la teatraĵon.
你很成功地安排了該戲劇.
La viro estis bone konstruita.
那個男人組成良好.

3. Ellabori, produkti mekanikaĵon:
做成, 造出機構品

Kion vi konstruas?
你在製作什麼?
La konstruado daŭros ankoraŭ kelkajn tagojn.
製作還需持續好幾天.

4. Organizi ion abstraktan laŭ difinita formo:
以特定形式組成某抽象物

Ni provu konstrui pacon de la mondo.
我們來嘗試構築世界和平.

manlajo (Tunjukkan profil) 18 Oktober 2011 04.03.12

1062 PREĜI 祈禱 /qi2-dao3/

Turni sin al Dio aŭ al alia objekto de kulto por tiun honori, aŭ danki, aŭ peti de tiu favoraĵon:
向神或其他祭祀對象表示敬禮, 感謝, 或請求恩惠

Patrino preĝis pri sia infano, ke li restu viva.
母親為她的小孩祈禱, 願他活下來.
Preĝu kore kaj laboru fervore.
衷心祈禱, 熱心工作.
Ŝi preĝadis ĉiuvespere.
她每晚都祈禱.
Post la batalo preĝo ne helpas.
戰鬥後, 祈禱沒幫助.
Mi esperas, ke Dio ekaŭdos mian preĝan peton.
我希望上帝聽到我的祈求.
Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo.
傻瓜連到教堂也挨打.
Malriĉa kiel muso preĝeja.
窮得像教堂裡的老鼠.
Post la tablopreĝo sekvis vespermanĝo.
桌前祈禱後, 接著就吃晚飯了.

manlajo (Tunjukkan profil) 19 Oktober 2011 03.33.24

1063 FIRMA 堅固 /jian1-gu4/

1. Ne aŭ nur malfacile cedanta sub pezo, premo, peno kaj simile:
在重量, 壓力, 困苦等之下, 不會或不易退讓

Ĉi tiun muron ni ne povos rompi, ĉar ĝi estas firma.
這道牆我們將無法打破, 因為它很堅固.
Ili marŝis sur firmaĵo (firma grundo).
他們在堅硬的地面行進.
La betono ankoraŭ ne firmiĝis.
混凝土仍未凝固.

2. Tiel fiksita, ke ne eblas ŝanceliĝo:
那樣地固定, 不能動搖

Mi tenis ĝin per firma mano.
我以堅定的手拿著它.
Li firme sidis en la selo.
他固坐鞍上.
Necesus ŝanĝi kelkajn seĝojn, ĉar ili estas iom malfirmaj.
好像該換幾張椅子, 因為它們有點不穩.

3. Prezentanta senŝanĝemon, konstantecon:
表現不變, 固定

Mia decido estas firma kaj vi neniel povas influi ĝin.
我的決心是堅定的, 你永無法影響它.
La firmeco de via karaktero estas samtempe avantaĝo kaj malavantaĝo.
你的個性堅強是優點也是缺點.
Ni ŝatus firmigi niajn rilatojn.
我們將樂意強化我們的關係.
Tiu okazo malfirmigis mian volon.
那件事弱化了我的意願.

manlajo (Tunjukkan profil) 20 Oktober 2011 10.58.36

1064 RANGO 等第 /deng3-di4/

1. Grado, ĉe kiu staras iu persono en difinita hierarkio:
某人在特定階層中所佔的級次

Ili ricevis rangojn kaj donacojn.
他們接受名次及獎品.
Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.
低階要尊敬高階, 選個謙遜的位置.
Vi sukcesis, vi havas rangajn privilegiojn.
你成功了, 你擁有排名者的優先權.
Li rangas kiel generalo.
他的官階為將軍.
Li ne perdos sian rangon, ĉar li jam estas senrangulo.
他不會失了他的等第, 因為他已是個沒等級的人了.
Ĉiuj estimas lin pro lia superrangeco.
由於他的高職等, 大家都尊敬他.

2. Grado, ĉe kiu staras iu aŭ io en skalo de graveco:
某人或某物在重要性階層中所佔的級次

Li estas kuracisto de la plej alta rango.
他是最高階的醫師.
Ni gustumis vinon de unuaranga kvalito.
我們品嘗頭等品質的紅酒.
Ŝi estas duaranga aktorino.
她是個二等女演員.
Mi ne aĉetumos en lastrangaj butikoj!
我不會去末等商店購物.

Kembali ke atas