Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1923

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2011-oktobro-21 05:55:33

1065 RULO 卷 /juan3/

Pli-malpli longa objekto cilindroforma:
具某長度的柱狀物

Alportu rulon da paperoj, mi petas.
請拿一卷紙來.
La infanoj rulis neĝbulon en la korto.
孩子們在庭院裡滾雪球.
Ĉu vi legis pri Sizifa rulado de ŝtono?
你讀過西緒福斯 (Sisyphus) 推滾大石的故事嗎?
* 他因狡猾被判將大石推上陡峭高山, 每次他用盡全力, 大石快要到頂時, 石頭就會從手中滑脫, 又得重新推回去, 做著無止境的勞動.
Tiu vianda rulaĵo estis tre bongusta!
那個肉卷很好吃.
La veturilo ruliĝis tre rapide.
那車子跑得很快.
Ie malproksime aŭdeblis ruliĝado de la maro.
遠方某處可聽到海的翻滾.
Vi ne vidos la tutan tekston, pro tio rulumu ĝin.
你將看不到全部文本, 因此要捲動它.
La ondoj alruliĝis sur la sablon.
海浪滾上沙灘來.
Sur la vangoj de la knabino deruliĝis larmoj.
小女孩的臉上滾下了淚珠.
La vento forrulis nebulon.
風捲走了霧.

manlajo (Montri la profilon) 2011-oktobro-22 03:05:43

1066 AROGANTA 自大 /zi4-da4/

Ofende fiera; malŝate kondutanta kontraŭ aliaj:
狂妄而驕傲; 不滿而行為冒犯他人

Pli arogantan homon ol vi mi neniam vidis!
我不曾見過比你更自大的人!
Bedaŭrinde, vi ne vidis, kiel arogante li parolis...
很可惜, 你沒看到他如何自大地說話...
Ili fanfaronas kaj parolas arogantaĵojn.
他們大吹大擂並說了些狂言妄語.
Via aroganteco estas netolerebla!
你的狂妄自大令人受不了!
Kial vi komunikas kun tiu arogantulo?
為什麼你和那個自大的人交往?

manlajo (Montri la profilon) 2011-oktobro-23 03:40:55

1067 MODERNA 現代的 /xian4-dai4-de/

1. Apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun la antikva:
屬於現在的時代, 對比於古典

La modernaj tempoj komenciĝas kun la fino de la Orienta Roma Imperio.
現代時期始於東羅馬帝國結束時.

2. Apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun iu antaŭa; plej nova, plej freŝdata:
屬於現在的時代, 對比於之前的時期; 最新的, 最近期的

Ĉi tiuj modernaj mebloj tre taŭgos al nia apartamento.
這些現代家具將很適合我們的公寓.
Mi tre ŝatas modernan arton.
我很喜歡現代藝術.
La domo estas moderne ekipita.
房子有著現代的設備.
La loĝejo plenumas ĉiujn postulojn de moderneco.
住所滿足了一切現代生活之所需.
Ni intencas modernigi la retpaĝon.
我們有意更新網站.
La domo estis ne nur malnova, sed ankaŭ malmoderna.
房子不只是老舊, 而且落伍過時.

manlajo (Montri la profilon) 2011-oktobro-24 06:26:37

1068 ĈARMA 迷人 /mi2-ren2/

Delikate plaĉa kaj alloga pro ia ne klarigebla, iel magia kaŭzo:
微妙地討人喜歡且吸引人, 由於具有某種難解釋, 有些神奇的原因

Viaj infanoj estas tiaj ĉarmaj!
你的孩子們真迷人!
Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.
對每個自己的東西都是迷人可愛的.
Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.
無處不溫暖, 唯家最迷人.
La desegnaĵo estis plena de harmonio kaj ĉarmo.
畫作充滿和諧與迷人.
Ŝi ĉarmas ĉiujn per sia spriteco.
以其機智, 她迷住了大家.
La diverseco estas ĉarmaĵo de Esperantio.
多樣化是世界語的迷人之處.
La kantistoj distris nin kun muzika brileco kaj homa ĉarmeco.
歌手以音樂的優越與個人的魅力吸引了我們.
Agrabla babilado ĉarmigis la vojaĝon.
快樂的閒聊使旅行更為迷人.
Tiu aktoro estas vera ĉarmulo!
那個演員真是個迷人的人.

manlajo (Montri la profilon) 2011-oktobro-25 05:41:33

1069 SENTI 感覺 /gan3-jue2/

1. Ricevi ian, precipe pertuŝan aŭ internan, sensaĵon, kiu aperas en nia konscio kun impreso de doloro aŭ plezuro:
接受某種特別是以碰觸或內部呈現出我們對痛苦或歡樂印象的知覺感受

Mi ne sentas malsaton.
我不覺得餓.
Mi sentas min malsana.
我覺得自己有病.
De fremda dento ni doloron ne sentas.
別人的牙齒我們感覺不到痛.
Vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj.
視覺與聽覺一直被人看作是最重要的感覺能力.
Salo estas tre sentebla - verŝajne estas tro multe da ĝi en la supo.
鹽很易感 - 似乎湯中鹽放多了.
Mi estas tre tiklosentema.
我很怕呵癢.

2. Ricevi en la konscion impreson, kiun ni klasas kiel agrablan aŭ malagrablan:
接受到我們區分為愉快與不快的知覺印象

Estas malfacile klarigi, kion mi sentas.
很難說清我感覺到什麼.
Kion koro sentas, lango prezentas.
舌頭顯現了心所感覺的. [嘴巴說出的是心理的感覺]
Somero forpasis nesenteble.
不知不覺中夏天過去了.
Vi estas tute sensenta!
你完全無動於衷!

3. Havi konscion pri io, pri kio ni ne kapablas doni racian klarigon:
有某種我們無法給予合理說明的知覺

Mi sentas, ke ne devas tiel esti.
我覺得不該是那樣.
Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.
每人依其判斷和感覺生活.
Ni antaŭsentis, ke vi venos.
我們有預感你會來.
Malbona antaŭsento leviĝis en mi.
不祥的預感在我心中浮起.

manlajo (Montri la profilon) 2011-oktobro-26 01:08:57

1070 MIRI 驚奇 /jing1-qi2/

Senti impreson de surprizo pro io stranga, neatendita, nekutima, eksterordinara:
因奇怪的, 未預期的, 不平常的, 或特別的事物而感受到訝異之印象

Mi miris pri kelkaj kutimoj de tiu lando.
我對該國的若干習俗感到驚奇.
Li estis mutigita de miro.
他由於驚奇而啞口無言.
Mi mire rigardis la montojn.
我驚奇地觀看群山.
Ĉi tiu konstruaĵo estas arkitektura miraĵo.
這個建物是建築奇觀.
Ŝia konduto min mirigis.
她的舉止令我驚奇.
Lia saniĝo estis miriga afero.
他的康復是令人驚奇的事.
Ŝia malfermita buŝo montris miregon.
她緊閉的嘴顯示了驚訝.
Lumturo de Aleksandrio estas unu el la sep mirindaĵoj de la mondo.
亞歷山大燈塔是世界七大奇跡之一.
Esperanto estas mirinde facila por lerni.
世界語出奇地容易學習.

manlajo (Montri la profilon) 2011-oktobro-27 04:59:27

1071 BALBUTI 口吃 /kou3-ji2/

1. Havi tian difekton, ke oni parolas nur hakante kaj ofte ripetante la silabojn:
有講話時斷斷續續或經常重複音節的缺陷

Tiu, kiu balbutas parolante, ofte ĉesas balbuti kantante.
說話結巴的人往往唱歌時不會結巴.
Li estas balbutulo (homo, afekciata de balbutado).
他是個口吃者 (受口吃影響的人).

2. Malfacile aŭ nedistingeble paroli:
說話困難或難以分辨

Vi ne balbutu, sed parolu normale, ke ni povu vin kompreni.
你不要結結巴巴, 要正常地說, 我們才能聽得懂.
Li balbutis pardonpeton.
他結結巴巴地請求原諒.
Neniu komprenis lian balbuton.
沒人能理解他的結結巴巴.
Ŝia parolado estas nur balbutado kompare kun perfekta parolado de aliaj personoj.
和其他人的完美演講比起來, 他的演溝只是結結巴巴.
Mia provoka demando balbutigis lin.
我的挑釁質問令他語結.

manlajo (Montri la profilon) 2011-oktobro-28 05:07:07

1072 BAZO 基礎 /ji1-chu3/

1. Malsupra, subportanta parto de objekto:
物體的底下支撐部

Homoj lasis florojn ĉe la bazo de la statuo.
人們在雕像基部放了花.
La domo baziĝas sur dika masonaĵo.
這房子以厚實的砌築作為基礎.
Elbazaj folioj kreskas el la baza, ĉeradika parto de la tigo.
根生葉生長在莖的基及根的部分.

2. Tio, sur kio estas konstruita io spirita aŭ mensa:
某信念或想法成立的依據

Via suspekto havas nenian bazon.
你的懷疑毫無依據.
Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
沒有沒鼻子的噴嚏, 也沒有沒依據的事實.
Bazu vian opinion sur iu konkreta ekzemplo.
以某項具體事例來建立你的意見吧.
Nia metodo estas bazita sur la praktiko.
我們的方法是立基於實踐.
Tio estas nur senbaza teorio.
那只是個沒根據的理論.
Ni verkis la libron surbaze de rakontoj de diversaj homoj.
我們根據不同人的故事寫作了這本書.

manlajo (Montri la profilon) 2011-oktobro-29 01:58:36

1073 MOLA 軟 /ruan3/

1. Facile cedanta al premo, facile knedebla aŭ fleksebla:
容易退讓於壓力, 易於捏揉或彎曲

La fruktoj estas molaj, do eblas manĝi ilin.
這水果已經軟了, 可以吃了.
Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
沒有汙點的良心是最軟的墊子.
Mi preferas mole kuiritajn ovojn.
我喜歡吃煮半熟的蛋.
La infano manĝis molaĵon de la pano (panmolon).
小孩吃了麵包的軟部.
Ĉu la moleco de la matraco estas sufiĉa?
床墊的柔軟度足夠嗎?
La grundo moliĝis pro multe da pluvo.
由於太多雨水, 土壤鬆軟了.

2. Ne tro nete, ne tro akre impresanta la okulon aŭ la orelon:
不很方正, 對眼睛或耳朵沒有太銳利的印象

Mi ŝatas molajn ombrojn en tiu pentraĵo.
我喜歡那幅畫的軟調陰影.

3. Prezentanta relative pli facilan uzeblecon:
呈現相對較方便的用途

Mola akvo pli taŭgas por lavado.
軟水比較適合洗滌.

4. Facile cedanta al fremda influo, ne tre firma:
容易退讓於外來影響, 不很堅定

Ŝia koro estas tre mola!
她的心很軟!
Mola kiel vakso.
柔軟如臘.
Mi ne scias, ĉu via pardonpeto moligos lian koron.
我不知你的求恕能否軟化他的心.
Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
有個最硬心腸的丈夫比孤獨還好.

manlajo (Montri la profilon) 2011-oktobro-30 13:33:56

1074 UTOPIO 烏托邦 /u1-tuo1-bang1/

Idealo, teorio, projekto, kies realigo ankoraŭ ne estas konstatebla:
尚無法確認可否實現的理想, 理論, 或計畫

Aferoj, kiujn oni juĝis utopioj, nun fariĝis realaĵoj.
過去人們認為是烏托邦的事, 如今已成為事實.
Komence tio ŝajnis esti utopia projekto.
一開始, 那看起來像是個烏托邦計畫.
Mi certas pri mia ideo kaj ne timas malbonajn reagojn.
我很確定我的想法, 不怕反應不良. [缺 utopio 這個字]
Oni longe taksis la esperantistojn utopiistoj.
人們長期以來把世界語者當成烏托邦主義者.

Reen al la supro