Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1923

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-10 04:32:08

1085 REZIGNACIO 認命 /ren4-ming4/

Stato de iu, kiu akceptas sen protesto tion, kio ne povas esti ŝanĝita, kaj kiu submetas sin sen plua plendo al la neeviteblaĵo:
無異議接受不可改變之事, 對無可避免之事不再抱怨

Mi akceptis ĉiujn malfeliĉojn kun rezignacio kaj kompreno.
我以認命及理解接受一切的困難.
La sklavino respondis per rezignacia tono.
女奴以聽從的語調回答.
Li rezignacie atendis la morton.
他認命地等候死亡.
Mi ne vidas iun rimedon, pro tio mi rezignacias.
我看不到有何辦法, 因而我認命了.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-11 03:01:42

1086 NACIO 民族 /min2-zu2/

1. Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunumo pro komunaj karakterizaĵoj, rezultantaj de historiaj procezoj; tiuj karakterizaĵoj estas tre diversaj laŭ la kazoj (ekonomiaj interesoj, lingvo, religio, vivmaniero), sed la ĉefa estas komuna teritorio kun emo al politika memstareco:
因歷史演變的共通特質而獲致自身為獨特社群共識的人群 - 這些特質依情況非常多樣 (經濟因素, 語言, 宗教, 生活方式等), 但最主要的是有共同的領土及政治獨立的意願

Kutime nacio havas teritorian bazon.
習慣上, 民族有領土基礎.
La libro estas tradukita al dek naciaj lingvoj.
該書被譯成十種民族語言.
La ambasadoro konsilis al ĉiuj siaj nacianoj forlasi la landon.
大使勸告他的所有國人離開該國.
Antaŭ la milito tiu subetno ankoraŭ ne pretendis je nacieco.
戰前該項支持仍未要求國籍.
Mi aĉetis nacilingvan vortaron.
我買了民族語詞典.
Estus danĝere internaciigi tiun konflikton.
把那個衝突國際化是危險的.
Multaj miaj samnacianoj mortis en tiu milito.
許多我的國人死於那場戰爭.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) uzas Esperanton por atingi siajn celojn.
世界無國籍協會 (SAT) 使用世界語以達成其宗旨.
"Sennaciulo" estas la monata gazeto de SAT.
"無國籍者" 是 SAT (世界無國籍協會) 的月刊.

2. Jura persono, konsistanta el la tuto de la individuoj regataj de unu sama konstitucio, kaj distingita disde ili:
由同一憲法治理的人民整體所組成的並有別於個人的法人

La interesoj de la nacio ofte kontraŭas tiujn de la individuoj.
國家的利益往往和個人的利益對立.

3. Regno:
國家

Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas internacia monda organizaĵo, kiu celas solvi interŝtatajn konfliktojn.
聯合國 (UN) 是國際性的世界組織, 其宗旨在化解國與國之間的衝突.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-12 03:08:21

1087 ŜELO 皮 /pi2/, 殼 /ke2/

1. Ekstera tavolo de la trunko, branĉoj kaj radikoj de arboj kaj arbustoj:
樹的幹, 枝, 或根的外皮

Ili prigratis siajn nomojn en la ŝelon de la saliko.
他們在柳樹皮刻上自己名字.
La arbo senŝeliĝis.
樹剝了皮.

2. Ekstera tavolo aŭ membrano de frukto aŭ de semo:
水果或種子的外皮或膜

Laŭ nuksaj ŝeloj eblas diveni, ke en ĉi tiu arbo loĝas sciuro.
從堅果皮可以猜出這棵樹上住有松鼠.
Sur la tablo kuŝis telero kun enŝele kuiritaj terpomoj.
桌上放著裝有連皮煮熟的馬鈴薯的盤子.
Mi preferas senŝeligi terpomojn per senŝeligilo ol per simpla tranĉilo.
我愛用削皮器削馬鈴薯皮, 而不用簡單的刀子.

3. Ekstera kalkeca krusteto, entenanta ovon:
包容蛋的石灰質外殼

Li ĵus elrampis el la ova ŝelo (estas juna kaj sensperta).
他才剛孵破蛋殼 (很年輕, 沒經驗).
La kokido jam elŝeliĝis.
小雞已孵出了.

4. Ĉio, kio kovras simile al ŝelo de frukto aŭ ovo:
像果皮或蛋殼之類的包覆之物

La muso trovis ŝelon de fromaĝo.
老鼠找到乳酪皮.
Sur la boligita lakto aperis ŝeleto.
煮過的奶上浮現一層皮.
Dum la konstruado ŝelaĵisto muntis ŝelaĵojn por betono.
建構時, 外裝師為混凝土貼上外殼.
Estas malfacile elŝeligi la veron el tiuj raportoj.
從那些報告中很難抽剝出真相.

5. La tuta korpo de ŝipo aŭ flugboato tia, kia ĝi aperas ekstere:
船體或飛艇的外表

La ŝelo de ŝipo estas konstruata sur framo el reloj, sur kiuj estas fiksitaj tabuloj aŭ lamenoj.
船體是在骨架上包覆平板或薄片構成的.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-13 04:55:55

1088 KAĴOLI 諂媚 /chan3-mei4/

Influi per karesaj aŭ flataj agoj aŭ vortoj, por ricevi dezirataĵon:
為了得到想要的事物而用安撫或奉承的行動或話語去影響

Ŝi kaĵolis siajn gepatrojn, ĝis ili permesis al ŝi iri al dancejo.
她諂媚她父母, 直到他們准許她去舞廳.
Vi parolas kiel kaĵolanta infano!
你講話有如諂媚的小孩!
La patro estis strikta kaj mia kaĵola voĉo ne helpis.
父親很嚴格, 我的諂媚語氣也幫不上忙.
Sed kial li min bezonas? – kaĵole demandis Ana.
但為什麼他需要我呢? - 安娜諂媚地問.
Mi pensas, ke tio estis kaĵolado.
我認為那是一種諂媚.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-14 10:10:37

1089 ELEGANTA 優雅 /you1-ya3/

Gustoplene distinginda:
品味出眾

Mi admiras tiun aktorinon - ŝi estas tre eleganta virino!
我欣賞那位演員 - 她是一位很優雅的女士.
Al nia malgranda butiko venis elegante vestita sinjorino.
我們的小店來了一位穿著優雅的女士.
Ju pli malvasta estas eleganta salono, des pli la eleganteco frapas la okulojn.
優雅的廳堂越是狹窄, 它的優雅性越是搶眼.
Li erare pensas, ke li estas elegantulo.
他誤以為自己是個優雅之士.
Li estis maleleganta dikulo.
他是個粗俗的胖子.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-15 05:49:49

1090 MODO 流行 /liu2-xing2/

Nedaŭra, kaprica kutimo, moro aŭ maniero, koncernanta precipe vestadon:
不長久, 善變的習慣, 風俗, 或方式, 尤指穿著

Ĉu tiaj jupoj nun estas en modo?
那種裙子現在正流行嗎?
Estas nun modo interesiĝi pri sporto.
喜好運動現在正流行.
Mi ŝatas legi modajn gazetojn.
我喜歡閱讀時尚雑誌.
Ho, tie estas tiom da modaĵoj!
呵, 那裡有那麼多時尚產品!
Mi ne plu portos ĉi tiujn ŝuojn, ĉar ili estas eksmodaj.
我不再穿這些鞋子, 因為它們已退流行了.
Ĉu tiaj vestoj ankoraŭ ne eksmodiĝis?
這些衣服還沒退流行嗎?
Ŝi ĉiam estas vestita laŭmode.
她總是穿著入時.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-16 04:40:24

1091 PARADI 遊行 /you2-xing2/

1. Laŭvice kaj ceremonie marŝi en revuo:
檢閱時列隊依儀式行進

La soldatoj paradis antaŭ la reĝino.
士兵們在女王面前列隊遊行.
Oni faris grandan paradon por lia enterigo.
人們為他的安葬舉行了大型遊行.
Multaj homoj kolektiĝis por ekvidi paradan iron.
許多人聚集為了觀看遊行.

2. Fiere kaj afekte elmontradi siajn elegantaĵojn:
炫耀: 驕傲且動人地展示其優雅之處

Ŝi paradis per siaj laŭmodaj vestoj.
她以入時的服裝炫耀.
Li havas dentojn ne por parado.
他有牙齒不是為了炫耀.
Ili ĉiuj estis vestitaj parade kaj mi eksentis, ke mi ne devas tie esti.
他們全都穿著炫耀, 讓我覺得我不該處在那裡.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-17 04:10:30

1092 ORO 黃金 /huang2-jin1/

1. Metalo el la kuba sistemo, ruĝe flava aŭ flava, estiĝinta en vejnoj, koncentrita en aluvioj aŭ en detritaj petroj; la plej maleebla kaj dratigebla el ĉiuj metaloj:
一種立方晶系金屬, 橙黃或黃色, 呈脈狀集中於沖積層或屑岩層; 是所有金屬中延展性最佳者

Oni trovas oron en iuj riveretoj.
有些小河中發現有黃金.
La haroj de la knabino tiel lumis, kvazaŭ ili estus oritaj.
那女孩的頭髮發亮, 有如鍍金.
La suno origas fenestrajn vitraĵojn per siaj radioj.
太陽以其光線染黃了窗玻璃.
La rostata kokido oriĝis.
烤小雞變成金黃色.
Ĝi kuŝas en orkolora kesteto.
它躺在金黃色的小盒子裡.

2. Tiu metalo, rigardata kiel tre multevalora kaj tial uzata en juvelarto, monfabrikado kaj simile:
那種金屬被視為極具價值因而用在珠寶工藝, 造幣等.

Li pagis per oro (ne per monbiletoj).
他以黃金付帳 (不是付鈔票).
Temp' estas valoro simile al oro.
時間的價值有如黃金. [一寸光陰一寸金]
Ŝi donace ricevis belan oran ringon.
她收到漂亮的金戒指禮物.
Tie estis tiom da belaj oraĵoj, ke mi ne povis elekti, kiun el ili aĉeti.
那裡有那麼多金飾, 我無法選定要買哪一個.

3. Monabundo, riĉeco:
錢多, 富有

Ĉiu deziras multe da oro, sed ĉu tio vere alportos feliĉon?
大家都想要許多黃金, 但那真能帶來快樂嗎?
Ne defendas oro kontraŭ doloro.
黃金防犯不了痛苦.
En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.
海洋彼岸的國度裡有黃金樹林.

4. Multevalora, bonega afero:
高價值, 極佳之事

Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.
溫文沉靜, 心情如金

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-18 03:50:05

1093 KOPII 複製 /fu4-zhi4/

1. Reprodukti tekston je unu aŭ pluraj ekzempleroj, mane aŭ maŝine:
以手或機器重製一份或多份文本

Ĉu mi rajtas kopii la dokumenton?
你有權複製該文件嗎?
Mi bezonas kopian paperon (kopipaperon).
我需要複印紙 (影印紙).
La retmesaĝo estis sendita kopie al vi.
網路信息已複製寄送給你.
Mi ĉiam faras savkopiojn de la dosieroj (rezervajn kopiojn de datenoj por protekti kontraŭ perdo de la originalo).
我總是製作檔案的保存備份 (存用的資料複本, 以防原件遺失).

2. Reprodukti belartan verkon:
藝文作品的重製

Li kapablis kopii la pentraĵon.
他能重製畫作.
Tiu pentraĵo estas nur mallerta kopio.
那個畫作只是笨拙的重製品.
Li estas kopiisto de muzikaĵoj.
他是音樂作品的複製者.
Ili ŝtelkopias altmodajn kreaĵojn.
他們偷偷抄襲高檔的時尚創作品.

3. Ĝuste imiti:
完完全全地模仿

Li bone kopias la voĉon de tiu aktoro.
他巧妙地模仿那位演員的聲音.
La arboj kopiiĝis en la akvo.
樹木的影像再現於水中.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-19 07:28:41

1094 SUBLIMA 高尚 /gao1-shang4/

Tiel distingiĝa per sia alteco, nobleco aŭ alia impresa eco, ke ĝi inspiras ian kvazaŭ religian respekton, admiron aŭ timon:
其高度, 高貴, 或其他令人印象深刻的特質極為突出, 因而引發某種有如宗教般的崇敬, 景仰, 或畏懼

Mi ne povis deŝiri okulojn de tiu sublima vidaĵo.
那驚艷的景觀令我看得目不轉睛.
Oni skribis pri la sublimeco de la unua ĉapitro de via verko.
有人寫說你作品的第一章很了不起.
Foje la verkistoj sublimigis la vivon de iuj personoj.
曾經那位作家升華了某些人的生活.

Reen al la supro