Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1923

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2011-oktobro-31 03:17:44

1075 TRIKI 編織 /bian1-zhi1/

Plekti fadenojn en serion da maŝoj per du, kvar aŭ kvin trikiloj:
以二, 四, 或五支編針, 將線編成系列的網眼

Mi trikos al vi puloveron.
我將為你編織套頭毛衣.
Trikado estas unu el ŝiaj ŝatokupoj.
編織是她的愛好之一.
Mi bezonas kvin trikilojn por triki la ŝtrumpetojn.
我需要五支編針來織襪子.
Ŝi povas sufiĉe rapide triki iun veston per trikmaŝino.
她能很快地以編織機編織衣服.
Kaj nun necesas kuntriki du maŝojn.
而現在必須把兩個網眼織在一起.
Vi maltrikis mian ŝalon!
你拆散了我的圍巾.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-01 04:33:23

1076 SPLITO 碎片 /sui4-pian4/

Maldika, ĝenerale akraranda aŭ pika peco de fendita aŭ rompita objekto:
從破物裂出的薄而尖或銳的小片

Li dishakis lignan ŝtipon en splitojn.
他把木頭砍開成小片
Mi ekvidis spliteton en la haŭto de mia fingro.
我在手指皮裡看到有碎片
Ĉi tiu vitro estas nesplitebla.
這是不碎玻璃嗎?
Ili decidis dissplitigi siajn fortojn.
他們決定分散他們的力量.
Grandaj ondoj dissplitiĝis kontraŭ la rokoj.
巨浪拍打岩石後碎成浪花.
Poste la lingvo forsplitiĝis en dialektojn.
後來該語言分裂為各種方言.
Ĉi tiu speciala oleo helpos kontraŭ harsplitado.
這個特別的油將有助對抗髮絲分裂.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-03 07:58:29

1077 TUALETO 化妝 /hua1-zhuang1/

1. Tuto de la objektoj, kiuj servas al virino por sin vesti kaj aperi en societo:
供女性裝扮面世的所有物品

Tio estis tre eleganta tualeto.
那是很優雅的化妝.

2. Tuto de la aranĝoj kaj agoj, per kiuj oni zorgas pri la purigado kaj beligado de la haŭto, la kombado de la haroj kaj tiel plu:
人們清潔及美化肌膚, 整髮等等的所有安排及動作

Ŝi ĉiutage pasigas multajn horojn por sia tualeto.
她每天花好幾小時作化妝.
La kombilon vi trovos sur la tualeta tablo.
梳子你可以在化妝台上找到.
Ĉu vi ankoraŭ longe tualetos?
妳還要長時間的化妝嗎?
La aktoroj ankoraŭ estas en la tualetejo.
演員們還在化妝室裡.
Mi prenis mian tualetujon kun mi por povi ŝminki min, se bezonatos.
我帶著化妝盒, 需要時可以打扮一下.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-03 07:59:53

1078 FASCINI 迷人 /mi2-ren2/

1. Senigi je ĉia povo de forkuro aŭ kontraŭstaro per intense fiksita rigardado (se paroli pri serpentoj):
強烈注視而使失去跑開或對抗的能力 (指蛇)

Serpento fascinis min.
蛇迷住了我.

2. Nerezisteble allogi, ravi:
無法對抗的吸引力, 令人心醉

Ŝi fascinis ĉiujn virojn, ke ili povis nek proksimiĝi, nek foriri.
她迷醉了所有男性, 令他們既近不得, 也走不開.
Ŝi estis fascinanta belulino!
她是個迷人美女.
Mi estis tre fascinita de la belega pejzaĝo.
我很被那美麗的風景迷住.
Tiu filmo estis fascina.
那部電影很迷人.
Mi rigardis la preĝejon kun fascino.
我醉心地看著那教堂.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-04 04:19:18

1079 OPINII 認為 /ren4-wei2/

Kredi, ke iu aŭ io estas ia; sen objektiva pruvo rigardi iun aŭ ion kiel havantan ian econ:
相信某人或某事是怎樣的; 無客觀證明而視某人或某事具有某特質

Ŝi opinias sin saĝa.
她自認聰明.
Li ĉiam estis opiniata brava kaj honesta.
他向來被認為是勇敢且誠實.
Vera opinio montriĝas en ebrio.
醉後吐真言.
La popolo kutimas opiniadi la registaron malbona.
人民習慣上總認為政府很差.
Preskaŭ ĉiuj estis jesopiniaj pri lia ideo.
幾乎大家都認同他的想法.
La gazetaro estas supozata esprimi la popolopinion / publikopinion.
報紙理應表達民意.
Mi ne samopinias kun vi en ĉi tiu afero.
對於此事我與你看法不同.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-05 07:26:45

1080 PANIKO 恐慌 /kong3-huang1/

Subita, kolektiva teruro, ofte sen sufiĉa kaŭzo:
突然的集體恐怖, 往往並無充分理由

Incendio kaŭzis grandan panikon en la korto.
大火造成院子裡極大的恐慌.
Ne paniku, ja nenio malbona okazis!
別恐慌, 其實並無壞事發生!
Ŝi ekpanikis, kiam ŝi restis sola.
當她獨處時, 她突然恐慌起來.
Post tiu okazo mi preskaŭ ĉiunokte vekiĝis kun panika timo.
那事之後, 我幾乎每晚都因恐慌而驚醒.
Ŝi panike timas araneojn.
她怕極了蜘蛛.
Ni ankoraŭ ne diru malbonajn novaĵojn por ne panikigi la homojn.
我們先不要提起壞消息, 以免造成人們的恐慌.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-07 08:04:57

1081 TIMIDA 羞怯 /xiu1-que4/

Facile perdanta la kapablon libere paroli, senĝene sinteni en societo:
在人群中容易失去自由談吐, 悠然自在的能力

Ŝi estis tre bona, sed timida knabino.
她是個很好但卻羞怯的女孩.
Li kisis ŝin timide kaj delikate.
他害羞地輕輕地親了她.
La timideco povas facile fariĝi homevitemo.
害羞的個性可能很容易變成離群.
Estu memfida kaj maltimida kaj ĉiuj admiros vin.
要有自信要大膽, 這樣大家都會羨慕你.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-07 08:05:32

1082 AGORDI 調音 /tiao2-yin1/

1. Starigi la ĝustan rilaton inter la sonoj de instrumento aŭ de pluraj instrumentoj de orkestro:
為一件樂器或交響樂團中多件樂器建立彼此聲音的正確關係

La violonisto agordis sian instrumenton.
小提琴手為他的樂器調音.
Ĉiuj instrumentoj agordiĝis.
所有樂器都調和了.
La piano estis misagorda, pro tio mi venigis la agordiston.
鋼琴音失調了, 因此我請來調音師.

2. Alĝustigi cirkviton, por ke ĝi funkciu laŭ la dezirata frekvenco:
調整電路使其依所需頻率運作

Li agordis la radioricevilon.
他調整無線電接收器.
Ĝi estas tre facile agordebla.
它很容易調整.

3. Vibrigi la kordojn de ies animo en difinita maniero:
使某人的靈魂之弦依特定方式彈動

Kio agordis vin maljuste kontraŭ mi?
是什麼造成你那麼不公平地對待我?
Vi estas ĉiam tre kritikeme agordita.
你一直都設定得很苛刻.
Lia animo agordiĝis pie.
他的靈魂虔誠地跟著調動.

4. Elekti konvenajn valorojn por la parametroj, kiuj difinas la funkciadon de komputila programo:
為參數選取適當值, 以定義電腦程式的功能

Mi agordis novan programon en mia komputilo.
我調設了我的電腦新程式.
Vi povos ajnmomente ŝanĝi la agordojn de la programo.
你可以隨時改變程式的設定值.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-08 04:14:33

1083 SALUTI 致意 /zhi4-yi4/

1. Montri al iu, per gesto aŭ formulo, sian estimon aŭ respekton aŭ simple konatecon:
以手勢或儀式對某人表示敬意, 尊敬, 或單純只是招呼

La gastoj jam venis, do mi iras saluti ilin.
客人們已經來了, 我去和他們打招呼.
Li salutas profunde kaj mordas hunde.
他深深致意, 但咬人像狗.
Mi salute klinis la kapon.
我點頭致意.
La najbaro kapsalutis min el la fenestroj.
鄰居從窗口向我點頭招呼.
Li bonvenigis nin kun multaj profundaj klinsalutoj.
他以多次的深深鞠躬歡迎我們.

2. Deklari publike sian admiron al iu, intereson pri io:
公開宣稱對某人的欽羨或對某事物的興趣

Finfine mi havas okazon saluti la francan popolon en ĝia belega ĉefurbo.
終於我有機會在法國的美麗首都向法國人民致敬.
Transdonu miajn salutojn al ili.
請轉達我對他們的尊敬.

3. Komenci seancon kun komputilo, anoncante sin kaj pruvante sian identecon per siaj nomoj kaj pasvorto:
以名字及密碼告知並證明自己身分, 開始一個使用電腦的節次

Vi devas ensaluti, se vi volas vidi ĉi tiun paĝon.
你必須先登入才能閱讀這個網頁.
Sur ĉi tiu paĝo troviĝas ensalutintoj de la paĝaro.
在這一頁可以看到網站的登入者.
Enskribu vian salutnomon kaj pasvorton.
請寫入你的用戶名及密碼.
Mi jam elsalutis el la paĝaro.
我已從網站登出.

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-09 03:07:16

1084 SANKTA 神聖 /shen2-sheng4/

1. Forprenita de la ordinara uzado, ĉar konsekrita al dieco aŭ rezervita al ĝi:
因為要奉獻或保留給神, 而不作日常使用

Por la hinduoj bovino estas sankta.
對印度人而言, 牛是神聖的.
Ne tuŝu - tio estas sanktaĵo.
別碰 - 那是神聖之物.
Ne perturbu la sanktecon de ĉi tiu loko.
別干擾了這地方的神聖性.
La popolo noblan agon de la reganto baldaŭ sanktigas kiel leĝon.
人民立即把統治者的高貴作為神聖化為有如法律.

2. Apartigita de la aliaj per la observado de reguloj de pureco:
依循純淨規則而從別的區別開來

Tie estis regno de pastroj kaj sankta popolo.
那裡是牧師及聖民的區界.

3. Aparte respektinda pro speciala religia karaktero:
因特別的宗教特質而特受遵敬

Komenciĝis la Sankta Semajno (antaŭpaska).
(復活節前的) 神聖周開始了.
Multajn jarojn oni konstruis ĉi tiun sanktejon.
人們花了好多年建造這個聖殿.
Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas.
為神像貼金, 而對人們憎恨.

4. Proklamita de la Eklezio, kiel akirinta per apartaj virtoj altan rangon en la ĉielo kaj kiel inda sur la tero je speciala kulto:
被基督教會宣布為因特別美德已達上天的崇高等級而值得地上的特別儀式

Ne ĉiam estas sankta Johano.
約翰也不是永遠的神聖.
Ne sanktuloj potojn faras.
不是聖人把橋造.

5. Plej respektinda, kvazaŭ pro sankcio de la moralo aŭ tradicio:
有若受道德或傳統所認可, 而最值得遵敬

Vi tiel parolas, kvazaŭ tio estas io sankta.
你那樣說, 有如那是什麼神聖事物.

Reen al la supro