Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 2006-decembro-01

Mesaĝoj: 1923

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2011-novembro-30 04:20:37

1105 INFEKTI 傳染 /chuan2-ran3/

1. Transigi malsaniĝajn mikrobojn (se paroli pri aero, akvo kaj tiel plu aŭ personoj, bestoj kaj tiel plu):
遞移病菌 (指由空氣, 水等或人, 畜等)

Ne proksimiĝu, mi ne volas infekti vin.
不要靠近, 我不想傳染給你.
Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas.
一隻癩皮羊, 整群都受染.
Miaj infanoj estis infektitaj en la lernejo.
我的孩子們在學校被傳染了.
Disenterio estas infekta malsano.
痢疾是傳染病.
Muŝoj kaj ratoj estas ofte kaŭzo de infektado.
蒼蠅與老鼠常是傳染的原因.
La haroj sur la infektaĵo fariĝis blankaj.
感染處的毛髮變成白色的.
Ni desinfektis / malinfektis / seninfektigis la apartamenton per tre bona desinfektaĵo.
我們以很好消毒劑消毒公寓.

2. Komuniki kutimon, bonan aŭ malbonan, senton, pensmanieron:
交流好或壞的習慣, 感覺, 想法

Li infektis nin ĉiujn per sia entuziasmo.
他的熱忱感染了我們大家.
La bona humoro foje estas infekta.
好心情有時是會傳染的.
Ni infektiĝis je rido.
我們感染了歡笑.

manlajo (Montri la profilon) 2011-decembro-01 04:17:24

1106 OFICIALA 官方 /guan1-fang1/

Deklarita aŭ sankciita de kompetenta rajta aŭtoritato:
由有權當局所宣達或批可的

Tio estas oficiala gazeto de nia organizo.
那是我們組織的官方刊物.
Tiu vorto estas la dua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
那個詞出在通用詞典的第二次官方增訂版.
Oni jam oficiale konfirmis la akton.
已經正式確立該法案.
Mi ne certas pri la oficialeco de ĉi tiu dokumento.
我不敢確定此文件的正式性.
La prefikso "mis" estis oficialigita.
前綴 "mis" 已被正式採用.
Pri tiu afero mi iros konsulti oficialulon.
關於該事我將去請教官員.
Tio, kion mi ĵus diris al vi, estas duonoficialaj informoj.
我剛才跟你說的是半官方的消息.

manlajo (Montri la profilon) 2011-decembro-02 03:48:44

1107 FORMO 形式 /xing2-shi4/

1. Sensebla aspekto, kiun objekto prezentas ekstere:
物體外顯的可感面貌

Al mi ne plaĉas formo de ĉi tiu meblo.
我不喜歡這個家具的外形.
La frato okupiĝis pri la formado de la vazo.
弟弟忙著花瓶的塑形.
Grandega vento deformis mian novan pluvombrelon.
巨風把我的新雨傘吹得變形了.
En la komenco la tero estis senforma kaj dezerta.
太初地球上無形且荒蕪.
Ĉio transformiĝas po iomete en la mondo.
世上萬物逐漸變形.
Tie ni vidis diversformajn montojn.
那裡我們造訪了各式山巒.
Ŝi estis belforma kaj belvizaĝa.
她身材好, 面貌美.
Sufiksoj "-ĉj-" kaj "-nj-" kreas karesformojn de nomoj.
後綴 -cxj- 及 -nj- 用來創造親暱的稱謂.

2. Formujo
模子

La ardanta metalo fluis en la formon.
炙熱的金屬流進模型裡.
Mi bezonos formujon por fari la kukon.
我需要模子做蛋糕.

3. Maniero, laŭ kiu iu afero evidentiĝas:
某事呈現的方式

La formo de la registaro ŝanĝiĝis.
政府的組織改變了.
Li formis ĉi tiun societon.
他組成了這個社團.
La societo formiĝis en la jaro 2000.
該社團在 2000 年組成.
Subite nia gaja festo aliformiĝis en ardajn disputojn.
突然我們的快樂的節慶轉變為激烈的爭辯.

4. Ekstera maniero, laŭ kiu oni agas, obeante difinitajn regulojn:
格式: 依特定規則而行動的外在形式

La akto estis redaktita en leĝa formo.
該件公文被編輯成合於法律格式.
Espereble oni akceptos la reformojn.
希望人們會接受改革.

5. Maniero, laŭ kiu oni esprimas penson, kontraste kun tiu penso mem:
對照於思想本身的表達思想的方式

La verkisto donis originalan formon al tia banala temo.
該作家賦予那個陳腐主題一個原創的形式.

manlajo (Montri la profilon) 2011-decembro-03 13:26:59

1108 BAPTI 施洗 /shi1-xi3/

1. Trempi (iun) en akvo, aŭ simple aspergi per akvo aŭ alia likvo, kiel puriga aŭ inica rito:
在水裡浸泡某人, 或只是灑以水或其他液體, 作為洗淨或入教儀式

Ili estis baptataj per la sango de taŭro.
他們接受以公牛血所作的洗禮.
Mi ĵus ricevis mian aerbapton (unuafoje flugis).
我剛接受了我的空中洗禮 (首次飛行).

2. Per tiu sama rito inici en la kristatan eklezion:
以此相同儀式加入基督教會

La disĉiploj de Jesuo baptadis homojn.
耶穌的門徒們為人們洗禮.
Miaj baptopatro kaj baptopatrino zorgos pri mi, se miaj gepatroj mortos.
如果我的父母雙亡, 我的教父和教母將會照顧我.
La baptisto prenis iom da sankta akvo el baptujo.
浸信教徒從洗盆取出一些聖水.

3. Per tia ceremonio doni al iu oficialan nomon:
以該等儀式給予正式命名

Ni ĵus baptis la ŝipon.
我們剛為船作了命名儀式.
Multaj homoj ĉeestis bapton de la ŝipo.
許多人來參加船的命名儀式.
Bapta ceremonio estis tre interesa.
命名儀式很有趣.

4. Fripone almeti akvon en trinkaĵon, por pli profiti en la vendado:
為賺得更多, 而耍詐在飲料裡摻水

Mi ne trinkos ĉi tiun vinon, ĉar ĝi estas baptita.
我不喝這酒, 因為它有摻假.

manlajo (Montri la profilon) 2011-decembro-03 13:27:00

1109 INTRIGO 陰謀 /yin1-mou2/

Ruze aranĝi kombinon por sukcesigi aŭ malsukcesigi aferon:
狡猾地安排組合以促成或敗壞某事

Li certe intrigis por ricevi tiun postenon.
他的確陰謀取得該職位.
Ĉiuj intrigoj kaj malicaĵoj estis forgesitaj.
一切陰謀及惡意都被忘了.
Ŝi havis amintrigon kun edziĝinta viro.
她與已婚男人有曖昧關係.
Estas multaj intrigantoj inter viaj geamikoj.
你的朋友當中有許多陰謀者.
Atentu pri li: ĉiuj diras, ke li estas intrigema.
注意他: 大家都說他很陰險.

manlajo (Montri la profilon) 2011-decembro-05 05:13:29

1110 MOŜTO 閣下 /ge2-xia4/

Honora ĝenerala kvalifiko por altranguloj, kies rangon oni povas precizigi per la apudmetita adjektivo:
對高階者的尊稱, 其階級可用形容詞並置於此榮銜.

Via moŝto, estas honoro al ni, ke vi venis!
閣下, 您的光臨是我的榮幸!
Via reĝa moŝto, pardonu min!, diris kulpulo al la reĝo.
陛下, 請原諒!, 犯人向國王說.
Li havas mian plej moŝtan favoron.
我對他至為尊重.
Kion vi moŝtas ordoni?
閣下有何吩咐?
Iru almozpeti ĉe moŝtuloj!
去向高官顯要們乞討吧!

manlajo (Montri la profilon) 2011-decembro-06 05:40:37

1111 REKOMPENCI 報酬 /bao4-chou2/

1. Doni aŭ fari al iu ion bonan, por montri al tiu sian kontentecon pro farita servo aŭ bona ago:
對某人所做的服務或良好行為表示滿意, 送他或做給他好的東西

Gepatroj rekompencis filon por la diligenta lernado.
父母為孩子的勤勉學習給予獎賞.
Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.
上帝長期地耐心, 卻嚴厲地報償.
Via helpo estos rekompencita.
你的幫忙會有回報的.
Mi havas bonan rekompencon por mia laborado.
我的工作有好的報酬.
Se vi savos la reĝlandon, rekompence vi ricevos la princinon.
如果你救了王國, 你的回報將是娶得公主.
Multaj helpantoj ĉe lernu! senrekompence kontrolas korespondojn de lernantoj.
許多 lernu! 輔導員無酬勞地檢視學習者通信.

2. Esti donita al iu, kiel sekvo de bona ago aŭ servo.
給予某人作為好行為或服務的回報

Vi estas bona homo kaj bono vin rekompencos!
你是好人, 你會有好回報.
Tio estis rekompenca mondonaco.
那是酬謝禮金.

manlajo (Montri la profilon) 2011-decembro-07 04:23:12

1112 TREJNI 訓練 /xun4-lian4/

1. Submeti al instruado kaj ekzercado, por konduki ĝis la dezirata stato de kapableco:
給予教導與練習, 引導至滿意的能力狀態

Oni trejnis lin al la politika kariero.
有人訓練他走向政治生涯.
Vi estas jam sufiĉe trejnita por labori sola.
你已有足夠訓練可以單獨工作.

2. Prepari por sporto, batalado kaj simile per ekzercado kaj hardado:
以練習及淬勵等方式準備運動, 戰鬥等

Ili trejnas ĉevalojn por vetkurado.
他們訓練馬匹賽跑賭博.
Oni submetis la boksiston al intensa trejnado.
他們讓拳擊手接受嚴酷的訓練
Li trejniĝis en sportejo.
他在運動場受訓.
Mi estis venkita pro nesufiĉa trejniĝo.
由於訓練不足我輸了.
Mia trejnisto ne permesas al mi manĝi dolĉaĵojn.
我的教練不準我吃甜點.

manlajo (Montri la profilon) 2011-decembro-08 09:28:58

1113 UNIKA 獨特 /du2-te4/

1. Sola laŭ sia kvalito; ne havanta alian egalan aŭ similan:
獨有的品質; 沒有其他相等或相似的

Ĉiu bildo de Pikaso estas unika.
畢加索的每幅畫都是唯一的.
Ĉi tiu vazo estas unikaĵo.
這個花瓶是獨一無二的.
Mi estis surprizita pri unikeco de la loĝejo.
我被該住所的獨特性嚇了一跳.

2. Ununura, solsola:
只有一個, 獨一無二

La vojeto tra la arbaro estis unika vojo hejmen.
穿過樹林的小路是回家唯一的路.

manlajo (Montri la profilon) 2011-decembro-09 03:59:13

1114 TOTALA 總體 /zong3-ti3/

Ĉion ampleksanta, ĉioma:
全包, 一切

La totala nombro de la ĉeestantoj estis sufiĉe granda.
出席者總數有夠大.
Totale estis organizitaj 100 prezentoj.
總共組辦了 100 個發表.
La milito pereigis la totalon de la popolo.
戰爭摧毁了整個民族.
Totalismo estas politika reĝimo, en kiu la rajtoj de la civitanoj estas kvazaŭ ensorbitaj de la ŝtato, kaj en kiu povas ekzisti nur unu partio, tiu de la ŝtatistoj.
集權主義是一種政體, 其國民權利幾乎全由國家吸去, 且只准國家主義者一個政黨存在.
Popolo estis kontraŭ totalisma reĝimo.
人民反抗集權主義政權.

Reen al la supro