目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

每日一詞 Vorto de la tago

manlajo,2006年12月1日の

メッセージ: 1902

言語: 简体中文

manlajo (プロフィールを表示) 2008年5月9日 4:48:39

1009 HARMONIO 調和 /tiao2-he2/

1. Aro da sinsekvaj (en poezio) aŭ samtempaj (en muziko) sonoj, agrabla por la orelo:
相繼 (詩) 或同時 (音樂) 的一串悅耳音調

Mankas harmonio en ĉi tiu muziko.
這個音樂缺乏調和.
Ni ĝuis harmoniajn kantojn.
我們享受了調和的歌唱.

2. Ĝusta aranĝo de la diversaj partoj de tuto, tiel ke ĉiu el ili akordas plaĉe kun la aliaj.
整體之細部的正好安排, 使彼此諧調相處

Esperanto estas plena je harmonio.
世界語充滿著調和.
La meblaro ne harmonias kun la aspekto de la ĉambro.
家具和房間外觀不調和.
Necesas harmoniigi la kolorojn de vestoj.
服裝的色彩需要予以調和.
La domo estas misharmonia / neharmonia.
這房子不調和.

3. Akordo de la sentoj inter pluraj personoj:
多人之間的感覺諧調

Tio konfuzis harmonion de la ŝtato.
那事混亂了全國的意見調和.
En malsata familio mankas harmonio.
飢餓的家庭缺祥和.
Ŝafaro harmonia lupon ne timas.
團結一致的羊群不怕狼.
Ni vivas inter ni harmonie.
我們彼此調和相處.

manlajo (プロフィールを表示) 2008年5月10日 3:34:39

1010 PROVOKI 挑釁 /tiao3-xin4/

1. Eksciti al batalo, disputo kaj simile, montrante sin atakema:
顯示好鬥, 激人打鬥, 爭論等

La artikolo provokis multajn legantojn reagi arde.
這文章激起許多讀者熱烈反應.
Mi estis provokita agi tiamaniere!
我是被挑釁才那樣動作!
Li parolis per provokanta tono.
他說話帶著挑釁的語氣.
La aktoro ignoris ĉiujn provokojn de la gazetistoj.
那位演員不理任何刊物作家的挑釁.
Mi ne plu respondos al ilia provokado.
我不再回應他們的挑釁.
Ili provoke mokis min.
他們挑釁地嘲笑我.
Ne atentu lin, li estas provokema.
別理他, 他愛挑釁.

2. Estigi kvazaŭ per elvoko:
有如因召喚而使發生, 惹, 召來

Kiu provokis malpacon?
誰召來了紛爭?
La bildo estis provoka.
這幅圖很招惹.

manlajo (プロフィールを表示) 2008年5月11日 3:33:26

1011 SOLA 單獨 /dan1-du2/

1. Ne akompanata, ne estanta kun alia(j):
沒人伴隨, 也未伴隨他人

Mi promenis sola apud la maro.
我獨自在海邊散步.
Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
有最剛強的丈夫比獨身好.
Malfeliĉo malofte venas sole.
災難往往不單行.
Li vivis en plena soleco.
他過著完全孤獨的生活.
La vesperoj estis longaj kaj solecaj.
夜晚漫長而孤獨.
Li estas solisto (kantas solon).
他是獨唱家 (唱獨唱曲).

2. Ne helpata de alia(j):
未受助於他人

Vi ne sukcesos ĉion fari sola!
凡事單打獨鬥你將不會成功!

3. Unu kaj neniu pli:
唯一, 沒有其他

Vi sola estas kulpa.
錯在你自己.
Unu sola guto la glason plenigas.
單獨一滴就充滿了杯子.
Lia domo staris solece sur la monteto.
他的房子孤獨地立於山丘上.

4. Tia, ke ne ekzistas, aŭ ekzisti ne povas unu alia:
未有或不可能有另一個的存在

Sola vojo libera al la fundo rivera.
唯一自由路通往河底處. [喻面臨絕境]

Abengo (プロフィールを表示) 2008年5月11日 23:51:13

Mi miras ke la unua ekzemplo devus:
"Mi promenis sole apud la maro"
laux la severa gramatika regulo de Esperanto cxar la adjektivo ne priskribas la verbon. Cxu ne?

Abengo

manlajo (プロフィールを表示) 2008年5月12日 9:56:19

Abengo:Mi miras ke la unua ekzemplo devus:
"Mi promenis sole apud la maro"
laŭ la severa gramatika regulo de Esperanto ĉar la adjektivo ne priskribas la verbon. Ĉu ne?

Abengo
似乎兩種寫法都可以, 只是語意上略有出入:

1. Mi promenis sola apud la maro =
  Sola mi promenis apud la maro =
  孤獨的我在海邊散步 = 我孤獨一人在海邊散步.
  Sola 修飾的是 mi.

2. Mi promenis sole apud la maro =
  我孤獨地在海邊散步.
  Sole 修飾的是 promenis

其實, 我也比較贊成第二種寫法, 文法上比較清楚, 也比較不會弄混.

manlajo (プロフィールを表示) 2008年5月12日 10:18:19

1012 SKRAPI 刮 /gua1/

1. Forigi partetojn el la supraĵo de korpo per pli-malpli tranĉa ilo, kies eĝon oni pasigas ortangule sur ĝi:
用類似刀狀工具之邊緣垂直通過物體以去除其表面之小部分

Mi skrapis miajn ŝuojn por forigi la koton.
我刮除鞋子上的泥土.
Li estas okupita pri skrapado de la kota planko.
他忙著刮擦沾泥的地板.
Priskrapu la domon kaj forĵetu ĉiujn skrapaĵojn.
房子刮一刮, 把刮下的東西扔掉.
Estas multaj ĉielskrapantoj / nubskrapuloj en Novjorko.
紐約有許多摩天高樓/雲霄高樓.
Vi estas groŝoskrapa (tre avara).
你錙銖必較 (很貪心, 小氣).
Uzu kotskrapilon / ŝuskrapilon apud la pordo por deskrapi la koton de viaj ŝuoj.
請用門旁的刮泥器/刮鞋器刮除你鞋上的泥土.

2. Eligi malagrablan sonon per skrapado aŭ simila ago:
以刮或類似動作產生刺耳的聲音

Ĉesu, tio skrapas la orelojn!
停止, 那很刺耳!
Vi nur skrapas la violonon (mallerte ludas ĝin).
你只是在鋸小提琴 (演奏技巧笨拙).

manlajo (プロフィールを表示) 2008年5月13日 4:47:17

1013 KOVRI 覆蓋 /fu4-gai4/

1. Garni objekton per io, kion oni metas aŭ etendas sur ĝin laŭ ĝia tuta surfaco:
以某物置於或延伸包住另一物的整個表面

Ŝi kovris siajn ŝultrojn per mantelo.
她以斗篷覆蓋她的雙肩.
Kia la poto, tia la kovrilo.
有怎樣的壺就有那樣的蓋.

2. Etendiĝi sur la tuta surfaco de objekto:
延伸至物體的整個表面

Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.
鄉下人的帽下往往蓋著智者的頭.
Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
生活於爐熱桌豐之間. [衣食豐足, 生活無虞]
Ruĝa tola ŝtofo ĉirkaŭkovris ŝian belan korpon.
紅麻布包覆著她姣好的身子.
Ni naĝis en senkovra naĝejo.
我們在露天游泳池游泳.
La lito estis kovrita de brodita litkovrilo.
床覆蓋著刺繡的床罩.

3. Dismeti, disĵeti ion sur ion, laŭ pli-malpli granda kvanto:
以某物大量散布或播撒在另一物上

La avino kovris la tablon per diversaj bongustaj pladoj.
奶奶擺滿一桌各色好吃的菜餚.

4. Esti dismetita, disĵetita sur io, laŭ pli-malpli granda kvanto:
在某物上大量散布或播撒

Belaj floroj kovris la korton.
漂亮的花布滿庭院.

5. Kaŝi per io kovranta:
以某物蓋住而隱藏

Kovri la buŝon de sia konscienco.
蓋住其良知之口.
Li malkovris mian sekreton.
他揭發了我的秘密.
Viaj planoj jam malkovriĝis.
你的計畫已經揭曉了.

6. Kaŝi, etendiĝante sur io:
延伸在某物上而隱藏

Nuboj kovras la ĉielon.
烏雲覆蓋了天空.
La planko kovriĝis per polvo.
地板布滿灰塵.

7. Malaperigi per kompenso:
以補償而消彌.

Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.
遺憾與憂心消除不了債務.
Mi povas nur revi pri la kovro de la elspezoj.
我只能夢想著花費的彌補.

manlajo (プロフィールを表示) 2008年5月14日 4:22:27

0031 ESCEPTI 除外 /chu2-wai4/

Apartigi kaj ne kunkalkuli; intence preterlasi; malakcepti:
分開未計入; 故意跳過; 排除

Oni esceptis mortigistojn el la amnestio.
殺手被排除在特赦之外.
Gramatiko de Esperanto ankaŭ havas esceptojn.
世界語的語法也有例外.
Mi ricevis tiun laboron dank' al miaj esceptaj kapabloj.
我取得那份工作全因我的特有才能.
Mi ŝatas lerni ĉion escepte matematikon.
除數學外, 我喜歡學習任何東西.
Por la aranĝo necesas antaŭpagi. Esceptokaze oni povas pagi surloke.
參加活動必須預先付款. 情況特殊者得到場再付.
Ŝi invitis al sia festo ĉiujn, escepte de mi.
她邀請所有人到她的宴會, 除了我.
Ni iros promeni escepte se estos malbona vetero.
我們將去散步, 除非天氣不好.
Ĉiuj senescepte konsentis helpi al ŝi.
大家毫無例外地同意幫助她.

manlajo (プロフィールを表示) 2008年5月15日 3:54:16

1014 FUNKCIO 功能 /gong1-neng2/

1. Aparta fako, ofico, organizita por plenumi difinitan servon; kampo de agado, en kiu oni plenumas difinitan servon:
設來執行特定服務的獨特專業或職務; 實行特定服務的行動領域

Nia kasisto ne plenumas siajn funkciojn.
我們的出納員沒有達成他的功能.
Li estas funkciulo de nia Esperanto-grupo.
他是我們世界語小組的職員.

2. Aparta servo de organo, maŝino kaj ceteraj, konforma al ĝia destino:
器官, 機器等符合其設定的獨特性能

Esperanto bonege plenumas ĉiujn funkciojn, kiujn ni povas postuli de la internacia lingvo.
世界語充分滿足了我們所能要求於國際語的一切功能.
Hodiaŭ estas dimanĉo kaj vendejoj ne funkcias.
今天是星期天, 商店沒有營業.
La banko ĉesigis sian funkciadon.
銀行停止營業.
Mi ne sukcesis funkciigi la komputilon.
我無法啟動電腦.
La motoro finfine ekfunkciis, kvankam mi nenion faris por ekfunkciigi ĝin.
馬達終於運作了, 雖然我沒有做什麼開動它的動作.
Oni postulis la malfunkciadon de ĉiuj nukleaj elektrostacioj.
人們要求廢除所有核電廠.
La horloĝo misfunkcias.
時鐘不準了.

3. En komputila programo, proceduro, kiu liveras rezulton:
可產生結果的電腦程式或程序

La nova versio de la programo havas aldonajn funkciojn.
此程式的新版本有新加的功能.

manlajo (プロフィールを表示) 2008年5月16日 3:20:29

1015 ANONIMA 匿名 /ni4-ming2/

1. Ne surhavanta la nomon de la aŭtoro:
沒有作者的名字

La letero estas anonima, do mi ne scias, kiu skribis al mi.
那封信匿名, 因此我不知是誰寫給我的.

2. Ne koniganta la nomon de la posedanto(j):
未告知所有者的名字

Li estas ano de nia komerca anonima societo (kies asocianoj ne publikigas siajn nomojn kaj riskas nur siajn investitajn kapitalojn).
他是我們匿名商會的會員 (入會者未公開其名字, 因而只冒投資資本的風險).

3. Ne malkaŝanta sian nomon:
不揭其名

Tiu persono deziras resti anonima.
那個人希望維持匿名.
Mi ne intencas kaŝi min sub anonimeco!
我無意以匿名方式隱藏自己.
Iu anonimulo telefonis al ni kaj rakontis ĉion pri viaj agoj.
某位匿名人士打電話給我們, 說了所有關於你的行為.

先頭にもどる