Đi đến phần nội dung

Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa

每日一詞 Vorto de la tago

viết bởi manlajo, Ngày 01 tháng 12 năm 2006

Tin nhắn: 1902

Nội dung: 简体中文

manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:16:26 Ngày 02 tháng 8 năm 2008

1090 MODO 流行 /liu2-xing2/

Nedaŭra, kaprica kutimo, moro aŭ maniero, koncernanta precipe vestadon:
不長久, 善變的習慣, 風俗, 或方式, 尤指穿著

Ĉu tiaj jupoj nun estas en modo?
那種裙子現在正流行嗎?
Estas nun modo interesiĝi pri sporto.
喜好運動現在正流行.
Mi ŝatas legi modajn gazetojn.
我喜歡閱讀時尚雑誌.
Ho, tie estas tiom da modaĵoj!
呵, 那裡有那麼多時尚產品!
Mi ne plu portos ĉi tiujn ŝuojn, ĉar ili estas eksmodaj.
我不再穿這些鞋子, 因為它們已退流行了.
Ĉu tiaj vestoj ankoraŭ ne eksmodiĝis?
這些衣服還沒退流行嗎?
Ŝi ĉiam estas vestita laŭmode.
她總是穿著入時.

manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:44:20 Ngày 03 tháng 8 năm 2008

1091 PARADI 遊行 /you2-xing2/

1. Laŭvice kaj ceremonie marŝi en revuo:
檢閱時列隊依儀式行進

La soldatoj paradis antaŭ la reĝino.
士兵們在女王面前列隊遊行.
Oni faris grandan paradon por lia enterigo.
人們為他的安葬舉行了大型遊行.
Multaj homoj kolektiĝis por ekvidi paradan iron.
許多人聚集為了觀看遊行.

2. Fiere kaj afekte elmontradi siajn elegantaĵojn:
炫耀: 驕傲且動人地展示其優雅之處

Ŝi paradis per siaj laŭmodaj vestoj.
她以入時的服裝炫耀.
Li havas dentojn ne por parado.
他有牙齒不是為了炫耀.
Ili ĉiuj estis vestitaj parade kaj mi eksentis, ke mi ne devas tie esti.
他們全都穿著炫耀, 讓我覺得我不該處在那裡.

manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:43:48 Ngày 04 tháng 8 năm 2008

1092 ORO 黃金 /huang2-jin1/

1. Metalo el la kuba sistemo, ruĝe flava aŭ flava, estiĝinta en vejnoj, koncentrita en aluvioj aŭ en detritaj petroj; la plej maleebla kaj dratigebla el ĉiuj metaloj:
一種立方晶系金屬, 橙黃或黃色, 呈脈狀集中於沖積層或屑岩層; 是所有金屬中延展性最佳者

Oni trovas oron en iuj riveretoj.
有些小河中發現有黃金.
La haroj de la knabino tiel lumis, kvazaŭ ili estus oritaj.
那女孩的頭髮發亮, 有如鍍金.
La suno origas fenestrajn vitraĵojn per siaj radioj.
太陽以其光線染黃了窗玻璃.
La rostata kokido oriĝis.
烤小雞變成金黃色.
Ĝi kuŝas en orkolora kesteto.
它躺在金黃色的小盒子裡.

2. Tiu metalo, rigardata kiel tre multevalora kaj tial uzata en juvelarto, monfabrikado kaj simile:
那種金屬被視為極具價值因而用在珠寶工藝, 造幣等.

Li pagis per oro (ne per monbiletoj).
他以黃金付帳 (不是付鈔票).
Temp' estas valoro simile al oro.
時間的價值有如黃金. [一寸光陰一寸金]
Ŝi donace ricevis belan oran ringon.
她收到漂亮的金戒指禮物.
Tie estis tiom da belaj oraĵoj, ke mi ne povis elekti, kiun el ili aĉeti.
那裡有那麼多金飾, 我無法選定要買哪一個.

3. Monabundo, riĉeco:
錢多, 富有

Ĉiu deziras multe da oro, sed ĉu tio vere alportos feliĉon?
大家都想要許多黃金, 但那真能帶來快樂嗎?
Ne defendas oro kontraŭ doloro.
黃金防犯不了痛苦.
En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.
海洋彼岸的國度裡有黃金樹林.

4. Multevalora, bonega afero:
高價值, 極佳之事

Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.
溫文沉靜, 心情如金

manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:22:25 Ngày 05 tháng 8 năm 2008

1093 KOPII 複製 /fu4-zhi4/

1. Reprodukti tekston je unu aŭ pluraj ekzempleroj, mane aŭ maŝine:
以手或機器重製一份或多份文本

Ĉu mi rajtas kopii la dokumenton?
你有權複製該文件嗎?
Mi bezonas kopian paperon (kopipaperon).
我需要複印紙 (影印紙).
La retmesaĝo estis sendita kopie al vi.
網路信息已複製寄送給你.
Mi ĉiam faras savkopiojn de la dosieroj (rezervajn kopiojn de datenoj por protekti kontraŭ perdo de la originalo).
我總是製作檔案的保存備份 (存用的資料複本, 以防原件遺失).

2. Reprodukti belartan verkon:
藝文作品的重製

Li kapablis kopii la pentraĵon.
他能重製畫作.
Tiu pentraĵo estas nur mallerta kopio.
那個畫作只是笨拙的重製品.
Li estas kopiisto de muzikaĵoj.
他是音樂作品的複製者.
Ili ŝtelkopias altmodajn kreaĵojn.
他們偷偷抄襲高檔的時尚創作品.

3. Ĝuste imiti:
完完全全地模仿

Li bone kopias la voĉon de tiu aktoro.
他巧妙地模仿那位演員的聲音.
La arboj kopiiĝis en la akvo.
樹木的影像再現於水中.

manlajo (Xem thông tin cá nhân) 05:01:07 Ngày 06 tháng 8 năm 2008

1094 SUBLIMA 高尚 /gao1-shang4/

Tiel distingiĝa per sia alteco, nobleco aŭ alia impresa eco, ke ĝi inspiras ian kvazaŭ religian respekton, admiron aŭ timon:
其高度, 高貴, 或其他令人印象深刻的特質極為突出, 因而引發某種有如宗教般的崇敬, 景仰, 或畏懼

Mi ne povis deŝiri okulojn de tiu sublima vidaĵo.
那驚艷的景觀令我看得目不轉睛.
Oni skribis pri la sublimeco de la unua ĉapitro de via verko.
有人寫說你作品的第一章很了不起.
Foje la verkistoj sublimigis la vivon de iuj personoj.
曾經那位作家升華了某些人的生活.

manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:58:06 Ngày 07 tháng 8 năm 2008

1095 ORGANO 器官 /qi4-guan1/

1. Parto de la korpo, adaptiĝinta al speciala vivofunkcio (se paroli pri plurĉela vivulo):
調適為特殊生活功能的身體一部分 (指多目標生物)

Okulo estas la organo de vidado.
眼睛是視覺器官.
Vi ne povas ĝin tiel facile mortigi, ĉar ĝi ja estas viva organa kreitaĵo!
你無法那麼容易弄死它, 因為它是活器官的創造物.
Li havas iujn problemojn pri la digesta organaro.
他的消化器官有些問題.
Unuĉelaj vivuloj estas senorganaj.
單細胞生物是沒器官的.

2. En maŝino, ĉiu ero destinita por plenumi specialan funkcion:
機器中指定為執行特殊功能的每一部分

Vi devas kompreni pri la organoj de horloĝo.
你必須了解時鐘的機件.
Ĉeforgano estas parto de komputilo, kiu interpretas maŝinlingvajn instrukciojn, prilaboras datenojn kaj regas la funkciadon.
主處理器是電腦中負責編譯機器語言指令, 處理數據, 及管控運作功能的部分.

3. Rimedo de komunikado, opiniesprimilo de partio, afero, sekto, ligo kaj simile:
政黨, 事業, 派系, 連盟等的溝通媒介或意見傳達物

Ĉi tiu gazeto estas oficiala organo de nia organizo.
這份雜誌是我們組織的正式機關誌.

4. Grupo de komisiitoj kaj oficistoj, kiu plenumas apartan taskon en la funkciado de ŝtato, partio kaj simile:
在國家, 政黨等運作中, 執行特別任務的委員及職員之組合

La Ŝtatkongreso estas la plenuma organo de la Respubliko San-Marino.
國會是聖瑪利諾共和國的執行機構.

manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:39:03 Ngày 08 tháng 8 năm 2008

1096 SIGNIFI 含義 /han2-yi4/

1. Havi precize difinitan sencon:
具精確定義的意思

Tio, kion vi diras, signifas nenion.
你說的沒什麼意義.
La ŝanĝoj ne estis tiom signifaj.
改變不是那麼含有意義.
Ŝi ridetis per dusignifa rideto.
她微笑著, 笑中含有雙重意義.
Li direktis multesignifan rigardon al la virino.
他以多重含義的目光看向那名女子.
Ne ĉiuj vortoj estas unusignifaj.
並非所有的詞都是單義的.
Titolo sen mono - sensignifa sono.
沒金錢的頭銜 - 沒意義的聲音.

2. Egalvalori kiel:
等值於

Libere spiri ne signifas vivi.
自由呼吸不代表生活.

3. Esti la signo aŭ antaŭsigno de:
是一種信號或徵兆

Malsupre flugantaj hirundoj signifas pluvon.
低飛的燕子預兆下雨.

4. Havi difinitan valoron:
具特定價值

Ĉu mia amo ion signifas por vi?
我的愛對你有何意義?
Nia kongreso havas apartan signifon.
我們的大會別具意義.

manlajo (Xem thông tin cá nhân) 06:38:25 Ngày 09 tháng 8 năm 2008

1097 RONKI 打鼾 /da3-han1/

1. Eligi bruon dum dormo, plejofte pro vibrado de la palata velo:
睡覺時主要因軟顎振動而發出聲響

Mi ne povas dormi kun vi en la sama ĉambro, ĉar vi ronkas.
我無法與你同室睡覺, 因為你會打鼾.
Mi aŭdis en apuda ĉambro ronkantan homon.
我聽到鄰室有人打鼾.
Lia ronko vekis la infanon.
他的鼾聲吵醒了小孩.
Mi ne povis ekdormi pro lia ronkado.
由於他的鼾聲我無法入睡.

2. Eligi, ekster la dormo, bruon similan:
非睡覺時發出的類似聲響

La ĉevalo nervoze ronkis.
馬神經質地發出鼾聲.
La besto ekronkis, sentante la homan odoron.
感覺到有人的氣味時, 那隻動物發出了鼾聲.

manlajo (Xem thông tin cá nhân) 04:07:49 Ngày 10 tháng 8 năm 2008

1098 SENDI 派遺 /pai4-qian3/, 發送 /fa1-song4/

1. Irigi iun al difinita loko, por ke tiu tie ion faru:
要某人到特定地方做某事

Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon.
如果你派了傻瓜, 要派人去檢查.
Vento sendita tondron reportos.
派去的風帶來了雷.
Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas.
特派員只是帶來人家要他報告的事.

2. Ordoni, ke io estu farata en alia pli-malpli malproksima loko:
命令某事在某遠處執行

Mi sendis lin por voki la patron.
我派他去叫爸爸.

3. Fari, ke io atingu malproksiman lokon.
使某物扺達遠處

La suno sendas siajn radiojn.
太陽送出它的射線.
Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas.
向痛苦的地方我們伸出手, 向迷人的地方我們送出目光.

4. Kondukigi aŭ portigi ion al iu:
引導或派送某物給某人

Mi sendis al vi leteron.
我寄信給你.
Mi petis, ke li ne plu sendadu leterojn al mi.
我請他不要再一直寄信給我.
Kolego transsendis al mi interesan retleteron.
同事轉寄給我有趣的電子郵件.

5. Trudi al iu malfeliĉon, suferon (se paroli pri Dio, sorto kaj simile):
強加某人於不幸或苦難 (指神或命運等)

La frato sendis sur lin malbonon.
弟弟給他送來惡運.
Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.
命運往往送來意外之事.

6. Transigi sciigon per telefonio, telegrafio aŭ radioondoj:
以電話, 電報或無線電波傳送消息

Antaŭ la dua mondmilito pluraj radioj en Eŭropo dissendis programojn en Esperanto.
二次大戰前歐洲許多無線電播送世界語節目.
"Internacia Televido" ĉesis elsendi programojn.
"國際電視台" 停止了播送節目.
Mi ŝatas aŭskulti Esperantajn radio-elsendojn.
我喜歡聽世界語無線電廣播.

manlajo (Xem thông tin cá nhân) 04:28:01 Ngày 11 tháng 8 năm 2008

1099 RIPETI 重複 /chong2-fu4/

Denove diri aŭ fari tion, kio estis jam dirita aŭ farita:
重說曾說過或重做曾做過的事

Mi ne volas ripeti tion, kion mi jam diris.
我不想重複我已經說過的.
Se amiko petas, li neniam ripetas.
只要朋友請求, 他總是二話不說.
La historio sin ripetas.
歷史重演了.
Ripetata parolo pri la sama titolo.
對於相同的標題說了又說.
Evitu la ripeton de unu sama vorto en unu sama frazo.
在同一句子中避免重複使用同一個字.
Ripeta enkapigo de vortoj kaj gramatikaj reguloj estas unu el la manieroj por lerni fremdan lingvon.
學習外語的方法之一就是重複記住單詞和文法規則.
Mi ofte ripetadis al mi, ke mi sukcesos pri tio.
我常常重複告訴自己, 我將會在那件事上成功的.
Ripetado estas plej bona lernado.
重複是最好的學習法.
La lasta frazo ripetiĝas dufoje.
最後一句重複了兩次.
La sama informo ripetiĝadis en ĉiuj retpaĝoj.
相同資訊在所有網頁上重複出現.

Quay lại