Uzamknuté
Max. 500 správ.
Príspevky: 1902
Jazyk: 简体中文
manlajo (Zobraziť profil) 1. septembra 2008 2:49:52
Elmeti opinion, konkludon aŭ klarigon, bazitan nur sur probablaĵoj:
只基於可能性而提出意見, 結論, 或說明
Ni povas nur konjekti pri evoluo de la mondo.
我們只能推測這個世界的演化.
Via versio estas bazita nur sur konjektoj.
你的版本只是基於推測.
Historio estas konjekta scienco, ĉar ni devas konjekti pri tio, kion ni ne scias.
歷史是一種推測科學, 因為我們必須推測一些我們不知道的事情.
Tio estas nur konjektaĵo. Mi ne certas pri tio.
那只是一種推測. 我不敢確定.
La bankroto de via firmao estis ja konjektebla.
貴公司的破產當初確是可推測的.
==
* Mi vojaĝas al Britio hodiaŭ, kaj revenos 9an de septembro. La forumon mi daŭrigos nur se mi povus retumi dum la vojaĝo.
* 我今起前往英國到 09/09 返回, 途中若能上網則會繼續本專欄.
manlajo (Zobraziť profil) 4. septembra 2008 22:42:20
Enmeti en likvaĵon, enprofundigi:
放入液體中, 沉沒
Infano mergis siajn manojn en la akvon por lavi ilin.
小孩把雙手放入水裡去洗.
La ŝipo mergiĝis en maron.
船沉入海裡.
Ŝi mergiĝis en la akvon kaj elmergis (malmergis) nur la kapon.
她浸在水裡, 只露出頭部.
Grandega ŝtono elmergiĝis (malmergiĝis) el la rivero.
巨石由河裡顯露出來.
La submergebla ŝipo povas veturi sur kaj sub la akvo.
潛水艇可以在水面和水下航行.
manlajo (Zobraziť profil) 5. septembra 2008 15:00:35
1. Balanceti infaneton por ĝin dormigi:
擺動小孩, 讓它入睡
Mi devas luli la bebon al la dormo.
我必須搖嬰兒入睡.
Ŝia bebo dolĉe dormis en lulilo (balancebla liteto).
她的嬰兒甜蜜地睡在搖床裡 (可以搖擺的小床)
Mi ĉiam kantas lul-kanton por dormigi mian infanon.
我總是唱搖籃曲哄我的小孩入睡.
2. Balanceti per harmonia ir-reira movado:
以諧調的來回動作擺動
Ŝi bele lulas la koksojn por ke ĉiuj viroj rigardu al ŝi.
她美妙地搖擺著臀部讓所有男人都看她.
La boato estis lulata de la ondoj.
船被波浪擺動.
La ondoj plaŭdis harmonie kaj lule.
波浪諧調而搖動地拍打著.
Lula muziko tre helpas pli rapide ekdormi.
搖籃音樂很有助於快些入睡.
Mia avino tre ŝatas sidi en lul-seĝo kaj legi libron.
我婆婆很喜歡坐在搖椅裡讀書.
Knabeto sidis sur sia ligna lul-ĉevalo.
小男孩坐在他的木製榣馬上.
3. Kvietigi, kvazaŭdormigi:
安撫, 哄睡
Mi facile lulis liajn suspektojn pri alia amato.
我輕易地安撫了他懷疑我是否另有愛人.
Li kutime lulas sin en revoj.
他習慣在夢想中自我催眠.
manlajo (Zobraziť profil) 6. septembra 2008 6:46:47
1. Kovriĝi per tre malgrandaj kaj maldikaj fungetoj, kiuj, pro malsekeco aŭ putriĝo, naskiĝas sur la supraĵo de organikaj substancoj:
由於潮濕或腐敗, 有機物質上生長並覆蓋極細且薄的菇蕈.
La muroj de la domo komencis ŝimi pro malsekeco.
由於潮濕, 房子的牆壁開始發霉.
Sur la malfreŝa pano aperis ŝimo.
不新鮮的麵包上出現了霉斑.
Mi ne manĝis bulkon, ĉar ĝia supro estis ŝima.
我沒吃小麵包, 因為它上面發霉了.
Ni ŝimigis fromaĝon en speciala kelo.
我們在特別的地窖裡讓乳酪發霉.
Por eviti ŝimaĵon oni uzas kontraŭŝimaĵon.
為免發霉, 人們使用抗霉素.
2. Resti longe forlasita kaj senutila:
長時間棄置或沒用
Mi ŝimis en senaktiveco kaj enuo.
我閒得無所事事且極無聊.
manlajo (Zobraziť profil) 6. septembra 2008 20:56:04
Forte ĉirkaŭpremi, ĉirkaŭstreĉi:
用力環捏, 環擰
La ŝnuro stringis la gorĝon.
繩子絞住喉嚨.
La serpento sufoke stringis sian kaptaĵon.
蛇擰住獵物使它窒息.
Li stringas sian pafilon.
他緊握著槍.
Mi volas liberiĝi el la stringo de kateno.
我想要解脫鐐銬的束縛
Ni longan tempon estis en la stringo de tiu fama dogmo.
我們長時以來受到那個有名的教條所束縛.
manlajo (Zobraziť profil) 7. septembra 2008 6:46:06
[亦見: 2007-06-30 12:27:05]
Perfekte pereigi; nepre tute detrui:
徹底消除; 務必完全摧毀
La fajro ekstermis la tutan domon.
火燒毀了整棟房子.
Ni devas ekstermi tiun malbonan kutimon.
我們必須廢除那個壞習慣.
Feliĉe la ratoj estis ekstermitaj de nia domo.
所幸老鼠已從我家消滅了.
La rezulto de tio estis timiga ekstermo de bestoj kaj plantoj.
那事的結果是動植物的驚人滅絕.
La ekstermado de la judoj estas unu el la plej teruraj agoj.
猶太人的殺絕是最恐怖的活動之一.
Preskaŭ la tuta popolo mortis pro la ekstermanta malsano.
由於那個毀滅性的疾病, 整個民族幾乎都死光了.
Tiuj bestetoj jam preskaŭ ekstermiĝis de sur la tero.
那些小動物幾乎已從地球上滅絕了.
manlajo (Zobraziť profil) 8. septembra 2008 18:52:00
Enkonduki iun en scion pri iu afero pli-malpli sekreta aŭ komplika (religio, sekto, scienco ktp.):
介紹某人某種有點機密或複雜之事 (宗教, 門派, 科學等)
Ĉu oni inicis ŝin al la sekto?
有人傳授她那個門派嗎?
En tiu urbeto ĉiuj infanoj estas inicataj al la metia laboro.
那個小城裡所有小孩都被傳授技藝工作.
Nur li estas inicita pri tiuj sekretoj kaj mi ne volas iniciĝi pri ili.
只有他被傳授那些機密, 而我不想受傳那些.
Tiuj ekzercoj estis la inicado al jogo.
這些練習是瑜珈的入門傳習.
Ĉi tiu lernolibro estas bona inicilo de Esperanto.
這本教科書是很好的世界語真傳.
manlajo (Zobraziť profil) 9. septembra 2008 5:31:32
Sekrete prepari ruzan rimedon por trompi kaj malutili:
秘密準備狡猾的方法來欺騙及加害
Tiu vulpo insidas por kapti leporon.
那隻狼設圈套要抓兔子
Neniu scias, kia malfeliĉo lin insidas.
沒人知道, 是何等的不幸陷害著他.
La demandoj de la juĝisto estis plenaj je insidoj.
法官的問話充滿了陷阱.
Ŝi preparis insidaĵon kontraŭ alia virino.
她準備了陷阱去對付另一個女人.
Iliaj atakoj estis insidaj.
他們的攻擊是險詐的.
Li sidis inside en kaŝita loko.
他奸詐地安坐在隱匿的地方.
Mi ne fidas ŝin - ŝi estas tre insidema knabino.
我不想信她 - 她是個陰險的女孩.
Ĉiuj liaj malamikoj estas insidemuloj.
他的所有敵人都是陰險的人.
Ĉi-nokte li mort-insidos (li intencas mortigi iun).
今夜他將要密謀殺人.
manlajo (Zobraziť profil) 9. septembra 2008 14:38:16
Per ekscitoj kaj admonoj puŝi iun al ago:
以刺激與警告推促某人行動
La sento de venĝo instigis lin al murdo.
報復感促使了他去謀殺.
La bela vetero instigis min iri al plaĝo.
美麗的天氣促使了我去海灘.
Li en sia sango havas la instigon atingi la celon.
他的血液裡有著達成目標的敦促.
Ili estis instigintoj de la reformoj en la lando.
他們是該國改革的促成者.
Tiu kongreso povas esti instigilo aliĝi al la asocio.
那個大會可以是加入協會的誘因.
Tio ne malinstigis ŝin fariĝi amatino de la aktoro.
那也無法勸阻她成為該演員的情人.
Iel ili subinstigis min veni al la festo.
他們以某種方式影響了我來這個慶會.
manlajo (Zobraziť profil) 10. septembra 2008 4:39:17
1. Uzi sian troon da energio en sencelaj viglaj ludaj movoj:
使用其過剩精力於無目標的活躍遊戲動作
La hundeto petolis ĉirkaŭ miaj kruroj.
小狗繞著我的腿耍跳.
Karulo mia, ne petolu!
我的寶貝, 不要調皮.
Ŝiaj belaj petolaj (petolantaj) haroj brilis en la lumo de la luno.
她那漂亮的飄動著的頭髮在月光下閃亮.
Via infano estas tre petolema, sed mi ne ŝatas tian petolemon.
你的小孩很調皮, 但是我不喜歡那種淘氣.
Vi devas esti bona infano, alie ankaŭ via infano estos petolulo.
你必須是個乖小孩, 否則你的小孩也將會是個調皮鬼.
Li ŝatas petoladi kun virinoj.
他喜歡與女人調戲.
2. Senkonsidere kaj infanece amuzi sin per gaje ŝercaj, plaĉe malicetaj agoj aŭ paroloj:
任性: 以歡樂的玩笑, 高興的戲謔行動或言詞無顧慮且孩子氣地自娛
Petolu, diboĉu, sed sorton ne riproĉu.
任性吧, 放蕩吧, 但是不要指責命運.
Vi transpetolos la grandan paŝon de via vivo, se vi estos tia nepripensema.
如果你要那麼不在乎, 你將會輕易虛耗你的生命.
Lia mieno konstante ŝanĝiĝas: jen ĝi estas serioza, jen petola.
他的表情一直在變: 有時嚴肅, 有時隨性.
Pri siaj petoloj ŝi ĉiam kulpigis nur min.
關於她自己的任性, 她一直只是責怪我.