Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

每日一詞 Vorto de la tago

od manlajo, 1. prosinca 2006.

Poruke: 1902

Jezik: 简体中文

manlajo (Prikaz profila) 28. rujna 2008. 03:50:06

1113 UNIKA 獨特 /du2-te4/

1. Sola laŭ sia kvalito; ne havanta alian egalan aŭ similan:
獨有的品質; 沒有其他相等或相似的

Ĉiu bildo de Pikaso estas unika.
畢加索的每幅畫都是唯一的.
Ĉi tiu vazo estas unikaĵo.
這個花瓶是獨一無二的.
Mi estis surprizita pri unikeco de la loĝejo.
我被該住所的獨特性嚇了一跳.

2. Ununura, solsola:
只有一個, 獨一無二

La vojeto tra la arbaro estis unika vojo hejmen.
穿過樹林的小路是回家唯一的路.

manlajo (Prikaz profila) 29. rujna 2008. 03:56:33

1114 TOTALA 總體 /zong3-ti3/

Ĉion ampleksanta, ĉioma:
全包, 一切

La totala nombro de la ĉeestantoj estis sufiĉe granda.
出席者總數有夠大.
Totale estis organizitaj 100 prezentoj.
總共組辦了 100 個發表.
La milito pereigis la totalon de la popolo.
戰爭摧毁了整個民族.
Totalismo estas politika reĝimo, en kiu la rajtoj de la civitanoj estas kvazaŭ ensorbitaj de la ŝtato, kaj en kiu povas ekzisti nur unu partio, tiu de la ŝtatistoj.
集權主義是一種政體, 其國民權利幾乎全由國家吸去, 且只准國家主義者一個政黨存在.
Popolo estis kontraŭ totalisma reĝimo.
人民反抗集權主義政權.

manlajo (Prikaz profila) 30. rujna 2008. 04:46:09

1115 KONTAKTO 接觸 /jie1-chu4/

1. Intertuŝo de du objektoj:
兩物互觸

Tiu malsano komunikiĝas per kontakto.
那疾病會接觸傳染.
Necesas kontaktigi elektrajn dratojn per kontaktilo.
必需用連接器來接通電線.
Iu telekontaktis planedon per radaro.
有人用雷達與行星遠距通訊.
La televidilo malbone funkcias pro miskontakto.
電視機因接線不良而無法使用.

2. Interrilato:
互相關連

Ni loĝis for unu de la alia, sed tamen restis en la kontakto.
我們彼此住得很遠, 但仍保持連絡.
Mi nepre kontaktos vin, kiam mi ekscios ion novan pri tio.
當我得知那事的任何新消息時, 必然會和你連繫.
Ŝi kontaktiĝas kun multaj esperantistoj.
她和許多世界語者有連繫.

manlajo (Prikaz profila) 1. listopada 2008. 04:04:02

0069 OBEI 遵守 /zun1-shou3/

Konformiĝi je tio, kion alia persono ordonas aŭ malpermesas:
順從他人所命令或不許之事

Ŝi estas bona filino kaj obeas siajn gepatrojn.
她是個乖女兒, 很孝順父母.
Li estas obeata de la popolo, ĉar li estas reĝo.
人民順從他, 因為他是國王.
Jam de mia infaneco mi lernis obe(ad)on al la gepatroj.
自從童年我即學習孝順父母.
Mi ne estas obeema, pro tio mi povas nur obeigi.
我不是那麼聽話, 因此我只會被迫屈從.
La hundeto rigardis al mi kun obeemo.
小狗順從地看著我.
Eĉ ne intencu malobei, malgranda aĉulo!
小惡棍, 別想反抗.
Vi mem kulpas, ke viaj infanoj estas neobeemaj.
你的孩子們不孝順是你自己的錯.
Ŝiaj postuloj estis neobeeblaj.
她的後人是不可服從的.

manlajo (Prikaz profila) 2. listopada 2008. 04:46:59

0070 KONDAMNI 定罪 /ding4-zui4/

1. Juĝe deklari iun kulpa kaj difini la meritan punon:
宣判某人有罪並定其應有的處罰

La juĝisto decidis kondamni min al monpuno.
法官決定判定我罰款.
Li estis kondamnita al morto.
他被判定死刑.
Ili ricevis kondamnon pro murdo.
他們因謀殺被判罪.
Mi povis aŭdi mian kondamnan verdikton.
我可以聽我的判決.
La kondamnitoj staris kaj ridetis.
被判罪者站著並微笑.
Nur la juĝo de Strasburo povis malkondamni ŝin.
只有 Strasburo 的判決可以為她除罪.
Li estos mort(o)-kondamnita, se oni pruvos lian kulpon.
如果能證明他有罪, 他將被判死刑.

2. Jure deklari ion sufiĉa motivo, por ke la farinto estu leĝe punata:
法律上宣布某事具足夠動機, 行為者應依法受罰

Tiu libro estis kondamnita de ĉiuj legantoj.
該書受所有讀者的譴責.
Ĝi estis vere malbona kaj kondamninda.
那真是壞而該受罰.

3. Deklari iun malprava, ion riproĉinda:
宣布某人是錯的, 某事該受譴責

Mi kondamnas terorismon.
我譴責恐怖主義.
Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.
不要譴責別人, 別人將不會譴責你.
Li ĉiam kondamnos sin, ke li lasis ŝin morti.
他將永遠譴責自己, 是他讓她死的.

manlajo (Prikaz profila) 3. listopada 2008. 06:29:59

0071 FURORO 流行 /liu2-xing2/

Momenta, ĉien disvastiĝanta modo, favoro, sukceso:
一時四散的風尚, 愛好, 成就

La furoro de lia firmao tre mallonge daŭris.
他的公司的流行持續很短.
Li estas furorulo kaj kantas furorkantojn.
他是個流行者, 愛唱流行歌曲.
Tiaj gajaj dancoj tre furoras.
那種輕快的舞蹈很流行.
Interreto estas pli kaj pli furoranta en la mondo.
電腦網路在世界上越來越流行.

manlajo (Prikaz profila) 4. listopada 2008. 04:55:37

0072 SVARMI 擁擠 /yong3-ji3/

1. Grandamase interpuŝe movetiĝi kaj skuetiĝi ĉiuflanken:
一大群互相向四處推擠騷動

Estis sabato kaj la popolo svarmis en la bazaro.
是個星期六, 商場裡人擠人.
Ŝi kuris de li tra la homa svarmo.
她穿過人群跑離開他.
Sur la vojo estis svarmado de aŭtoj.
路上擠滿了汽車.

2. Esti tre multenombra:
群集: 有很大的數量

En la ĉielo svarmis la steloj.
天上群星聚集.
Min atakis svarmamaso da abeloj.
一大群蜜蜂攻擊了我.
La kuloj ĉirkaŭsvarmis min kaj pikis al mi la krurojn.
蚊子圍攻我, 叮我的小腿.

manlajo (Prikaz profila) 5. listopada 2008. 03:06:07

0073 FLARI 嗅 /xiu4/

1. Percepti odorojn per la nazo:
以鼻子感知氣味

Mi flaris la odoron de io brulanta.
我嗅到東西在燒的氣味.
Flaro estas unu el kvin homaj sentumoj.
嗅覺是人體的五感之一.
Oni facile antaŭflaras novan politikan krizon.
人們很容易地預感新的政治危機.

2. Esplori odorojn per la nazo, flaresplori, priflari:
以鼻子探索氣味, 嗅探, 追索氣味

Ŝi kuradis sur la herbejo kaj flaradis la florojn.
她跑在草原, 探聞群花.
La hundo per mallonga flarado tuj ekscias, ĉu ne estas narkotaĵoj apude.
狗短聞一下即可知道附近是否有毒品.
Ne timu, la hundo nur ĉirkaŭflaros vin.
別怕, 那狗只是嗅一下你.
Li enflaris la flartabakon.
他用鼻吸入鼻菸.

manlajo (Prikaz profila) 6. listopada 2008. 06:02:25

1116 REVIZII 修訂 /xiu1-ding4/

1. Oficiale elnombri, kontrolante pri taŭgeco, legitimeco kaj simile:
正式清點以檢查是否適切, 合法等

Oni reviziis ĉiujn pasaĝerojn de la aviadilo.
飛機的所有旅客都查驗過了.
Policanoj faras revizion de ĉiu alvenanta aŭto.
警察對每輛來車都做查驗.

2. Esplorkontroli, por malkovri eventualajn misojn kaj ilin korekti, interalie:
檢驗以發現是否有疏失以作修正等

a) trarigardi prespretajn tekstojn, por malkovri kaj korekti la erarojn:
校訂: 詳讀呈現的文本以發現並改正錯誤

Li reviziis la tekston kaj forigis ĉiujn informojn, pri kiuj neniu devus scii.
他修訂了文本, 刪去沒人需知的信息.

b) reekzameni juĝitan aferon laŭ plendo de unu el partioj pri mankoj en la antaŭa proceso:
再審: 因一方抱怨之前的程序有疏失, 而再檢查已作的判決

Juĝisto faris malĝustan decidon kaj mi petos, ke iu reviziu ĉi tiun juĝaferon.
法官作了不公正的判決, 我將請求再審此一判決.

c) esplori la staton de maŝino, farante la necesajn alĝustigojn kaj riparojn, por ke ĝi perfekte refunkciu:
檢查機器狀態, 作必要的調整與修理, 使其回復完好運作

Mia aŭto ial misfunkcias - necesas revizii ĝin.
我的汽車有些故障 - 需要檢修它.
Ĉiujara revizio de la aviadiloj postulas multe da mono, sed ĝi estas nepra.
飛機的年度檢修很花棧, 但那是不可免的.

3. Modifi, por adapti al nova situacio:
修改以適合新情況

Nova estraro reviziis la statuton de la organizo.
新主管修改了組織的章程.

manlajo (Prikaz profila) 7. listopada 2008. 03:38:19

1117 REDAKTI 編輯 /bian1-ji2/

1. Skribe esprimi en definitiva formo, prilabori laŭcele la esprimmanieron:
寫作上依特定形式表達, 依此目的而做的表達方式處理

Ĉiu estas bonvena helpi redakti la vortaron.
歡迎大家來協助詞典的編輯.
La raporto ankoraŭ estas redaktata, sed mi baldaŭ sendos ĝin al vi.
報告還在編輯當中, 我很快就會把它交給你.
UniRed estas redaktilo de simpla unikoda teksto.
UniRed 是簡單統一碼文本的編輯器.

2. Labori por la publikigo de kolektiva verko, gazeto, revuo kaj simile, elektante por ĝi artikolojn, korektante kaj reviziante ilin:
為文集, 雜誌, 刊物等的面世而選取文章, 改正, 修訂等的作業

Mi ne plu redaktas tiun gazeton.
我不再編輯那本雜誌.
Oni komisiis al ŝi redaktadon de plej populara ĵurnalo.
她被委任編輯最暢銷的報紙.
Li vizitis la redaktejon, kie li esprimis sian nekontentecon pri la artikolo.
他造訪編輯部, 表達了他對該文章的不滿.
Ĉu vi konas redaktiston de la gazeto "Esperanto"?
你認識 "Esperanto" (世界語) 雜誌的編輯嗎?
Sur la unua paĝo de tiu gazeto oni ĉiam povas trovi artikolon de la ĉefredaktisto.
在那本雜誌的第一頁總會出現主編的文章.

Natrag na vrh