kial oni ne cidiras en EO?
de Frankouche, 2006-decembro-03
Mesaĝoj: 34
Lingvo: Esperanto
awake (Montri la profilon) 2007-januaro-17 06:40:39
Majkelo
erinja:Kiel iu jam menciis, kelkfoje kiam oni lernas novan lingvon, oni unue bedaŭras je iu 'neprecizeco', sed poste aprezas tion. Mi scias ke tio okazis por mi en Esperanto. En la angla, estas verbo "to miss [ion]". En Esperanto, la esprimo estas "senti la mankon de [io]". Komence mi scivolis kial Esperanto ne enhavas tiom baznivelan verbon kiel "to miss", ĉar laŭ mi, "senti la mankon de io" ne estis tute sensignifa. Tamen post ioma tempo, mi ekaprezis la esperantan esprimon, kaj kelkfoje mi bedaŭris ke ne ekzistas similspeca esprimo en la angla, ĉar por mi, la esperanta (romanida, vere) esprimo montras ion kion la angla "to miss" ne nepre montras. Kaj kelkfoje mi emis diri "to feel the lack of someting" en la angla, kvankam tio sonas strange, do mi ne diras tion.
eventoj (Montri la profilon) 2007-januaro-24 23:44:00
Mi pensas, ke Esperanto estas vivanta lingvo, kaj ne eblas altrudi fremdajn elementojn.
"Ci" ja ekzistas en la hodiaŭa E-o kun ofenda signifo. Se iu dirus al mi "ci", mi sentus min tre ofendita, ja "ci" signifas iun malestiman, ofendan, orgojlan rilaton.
Interesa artikolo pro malaprobo de ciumado estas legebla ĉe http://www.esperanto.hu/egyeb/ci.htm
Kun salutoj al VI ĉiuj:
Szilvási László
http://www.eventoj.hu
paulogeyer (Montri la profilon) 2007-januaro-25 04:44:45
laŭ Universala Vortaro de la Fundamento,
ci
tu, toi, | thou | du | ты | ty.
ci'a
ton, ta | thy, thine | dein | твой | twój
cidiri eble estas ofenda laŭ nuanco de kelkaj naturaj lingvoj, sed ne laŭ la esperanta.
mi nur ne uzas ĝin por eviti ian miskomprenon.
ĉu Zamenhof kreiis "ci" por estonta uzado?
Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-novembro-24 19:08:31
paulogeyer:"ci" ne havas ofendan signifon, mi pensas ke cidiri estas eĉ eleganta, riĉigas la lingvon, kaj demonstras scion pri ĝi.Nu, "thou" malaperis pro malĝentileco. Do, "ci" ja havas ofendan signifon, eĉ fundamente. Eĉ en la nuna lingvouzo, kelkaj emas diri insultojn kun "ci." Do, "ci kanajlo!" ĉar "vi kanajlo!" ŝajnas tro ĝentila pro la influo de naciaj lingvoj.
laŭ Universala Vortaro de la Fundamento,
ci
tu, toi, | thou | du | ты | ty.
ci'a
ton, ta | thy, thine | dein | твой | twój
cidiri eble estas ofenda laŭ nuanco de kelkaj naturaj lingvoj, sed ne laŭ la esperanta.
mi nur ne uzas ĝin por eviti ian miskomprenon.
ĉu Zamenhof kreiis "ci" por estonta uzado?
Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-24 22:27:07
Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-novembro-24 23:34:23
Rogir:Oŝo-Jabe, kiel vi ĉiam rekomencas delonge mortan diskuton?Ĉu kial? Nu, mi opinias ke tio estas multe pli bona ol komencante novan fadenon iom rilatan al jam ekzistanta diskuto. Kiam diskuto ne ekzistas, tiam mi faras novan fadenon. Ĉu mi komencu novan fadenon anstataŭ tio, ke mi revivigu delonge mortintan fadenon?
maratonisto (Montri la profilon) 2009-novembro-25 17:52:28
Oŝo-Jabe:En naciajn lingvojn "ci" NE havas signifon ofendan. Mi parolas 6 lingvojn kun "ci" (3 slavajn, hungaran, italan, germanan), la reguloj de ĝia uzo estas en ĉiuj proksime egalaj. Mi certe ne ofendas kiam al mi iu diras "ci".
Do, "ci" ja havas ofendan signifon, eĉ fundamente. Eĉ en la nuna lingvouzo, kelkaj emas diri insultojn kun "ci." Do, "ci kanajlo!" ĉar "vi kanajlo!" ŝajnas tro ĝentila pro la influo de naciaj lingvoj.
Frankouche (Montri la profilon) 2009-novembro-25 18:36:55
maratonisto:...ĉar "vi kanajlo!" ŝajnas tro ĝentila pro la influo de naciaj lingvoj.Kelkefoje, tio povas esti pli ofenda diri "vi kanajlo" ke "ci kanajlo" (en la franca), ĉar uzi gentileca "vi" kun negentileca "kanajlo" montras ke ci estas bonedukita homo (uzante "vi") kaj la alia homo estas en malsupra rango (kanajlo).
darkweasel (Montri la profilon) 2009-novembro-25 20:23:44
maratonisto:Eble koncerne la lingvon, sed ne koncerne la kulturon. Eĉ parolante germane (mian denaskan lingvon!) mi iafoje dubas, ĉu alparoli alian per "du" (ci) aŭ "Sie" (vi).Oŝo-Jabe:En naciajn lingvojn "ci" NE havas signifon ofendan. Mi parolas 6 lingvojn kun "ci" (3 slavajn, hungaran, italan, germanan), la reguloj de ĝia uzo estas en ĉiuj proksime egalaj. Mi certe ne ofendas kiam al mi iu diras "ci".
Do, "ci" ja havas ofendan signifon, eĉ fundamente. Eĉ en la nuna lingvouzo, kelkaj emas diri insultojn kun "ci." Do, "ci kanajlo!" ĉar "vi kanajlo!" ŝajnas tro ĝentila pro la influo de naciaj lingvoj.
Sed ĉu "du" vere ne havas ofendan signifon? Kiel vi reagus, se iu vendisto en germana (laŭ via profilo vi ja estas de Germanujo) superbazaro alparolus vin per "du"? (Mi simple supozas, ke vi ne plu estas tiel juna, ke tia alparolo estas normala - mi ja estas - ĉar vi nenion pri tio skribis en vian profilon.) Mi ne scias. En Aŭstrujo, verŝajne tia superbazaro ne estus tre sukcesa, ĝuste ĉar tia "du" estas iom malaltiga al la alparolato. Sed jen, eble tio estas pruvo por la malnova frazo "Aŭstrujo kaj Germanujo diferenciĝas per la komuna lingvo"
Mi kutime eĉ insultas uzante "vi". Mi diras frazojn kiel "vi estas idioto", ĉar la pronomo "vi" por mi enhavas nenion pri ĝentileco. Mi ja parolas iom la francan, kaj scias, ke tie "vous" (vi) al unu persono uziĝas nur por montri ĝentilecon. Tamen kiam mi parolas Esperante, mi pensas Esperante, kaj ne alilingve.
La pronomo "ci" ŝajnas al mi nur stranga, ĉar ĝi estas tre malofta. Jen IRC-konversacio (atentu, en ĝi troviĝas fivortoj!):
2009-11-14 14:15:14 < wippo> iru kacen
2009-11-14 14:15:27 < wippo> iru na kace
2009-11-14 14:16:35 < darkweasel> "na kace"?
2009-11-14 14:16:43 < darkweasel> interesa frazero
2009-11-14 14:17:16 < wippo> gramatike korekta frazo.
2009-11-14 14:17:48 < darkweasel> "na" neniam estas korekta vorto
2009-11-14 14:18:02 < darkweasel> kaj eĉ malpli antaŭ adverbo
2009-11-14 14:18:04 < wippo> suĉu ci kacegon!
En tiu lasta frazo, mi estintus same ofendata, se wippo dirintus nur "suĉu kacegon" aŭ "suĉu vi kacegon". La pronomo "ci" havas por mi neniun signifon.
Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-25 21:04:20
2009-11-14 14:15:14 < wippo> iru kacen
2009-11-14 14:15:27 < wippo> iru @@ kace
2009-11-14 14:16:35 < darkweasel> "@@ kace"?
2009-11-14 14:16:43 < darkweasel> interesa frazero
2009-11-14 14:17:16 < wippo> gramatike korekta frazo.
2009-11-14 14:17:48 < darkweasel> "@@" neniam estas korekta vorto
2009-11-14 14:18:02 < darkweasel> kaj eĉ malpli antaŭ adverbo
2009-11-14 14:18:04 < wippo> suĉu ci kacegon!