Al la enhavo

kial oni ne cidiras en EO?

de Frankouche, 2006-decembro-03

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

Aŭstinano (Montri la profilon) 2006-decembro-06 19:24:58

Nu, ja estas stranga la manko de pluralaj/singularaj duapersonaj vortoj.

Ni havas "mi" kaj "ni" & "li/ŝi/ĝi" kaj "ili". Sed nur "vi".

Eĉ en la angla ekzistas la sama problemo. Ni (almenaŭ en Usono) kompensas por tio per kelkaj aliaj vortoj. "you all" (vi ĉiuj) aŭ "y'all" en la sudo, "you guys" (vi uloj) en la nordo.

Kiam mi estis komencanto, mi fakte surpriziĝis ke Esperanto ne korektis tiun problemon.

Mi diras "vi ambaŭ" aŭ "vi ĉiuj" kiam mi volas montri ke mi intencas uzi pluralan "vi".

Urho (Montri la profilon) 2006-decembro-06 22:25:15

Mi havas simplan proponon por cidiri kaj vidiri :

I. La cidiro (ci)
-------------------
A. Singulara kaj intima uzado

B. Kiam ni parolas/skribas al la Dio aǔ pri la Dio /// skribe : majusklo (Ci)

II. La vidiro (vi)
--------------------
A. La plurala uzado /// skribe : minusklo (vi)

B. La formala kaj ĝentila uzado (kaj por singulara kaj plurala uzado) /// skribe : majusklo (Vi)

Frankouche (Montri la profilon) 2006-decembro-06 22:39:23

Se Z volis simplifigi la pronomojn, kial li gardis li, ŝi, ĝi kaj ne nur ĝi?

Pri precizeĝi, kial ne genro pri ĉiuj pronomoj tiel la araba ci/cini aŭ la franca ili/ilini (pardonumin, ĉi-tie mi skribas kvazaŭ ci/ili estas vira), aliaj lingvij devas havi aliaj eblecoj.

Krom, mi havas persona sensolva problemeto pri "vi" okulumo.gif :
Kiam mi skribas al aliuloj rete, per rapida kielo, la unuan vorton mi pensas, kiam mi petas iu ion, estas "vi...".
Tamen tiu parolsono "V" similas la "V" de "Vous" en la franca, tiam mi ŝajnas ĝentilvidiri la ulon.
Mi provas atentofari, sed kelkefoje mi pensas "Ti" (de "tu" en la franca) kaj ne "Vi"... Mi ne havas tiun problemon parole aliajn lingvojn.
Ja Z, kial ne vi havas pensata alian leteron ! rido.gif

Alia rimarko kiu pripensigi min ege :
ĉu vi-ĈIUJ (vi ambaŭ, vambaŭ) rimarkas ke la fina strukturo de la personaj pronomoj similas ties verbojn : "-i".
Kial?
Mi ne kredas ial pri vokaloj, estas a e i o u sed tamen aŭ.
Z havus povata uzi ankoraŭ aliajn eblecojn. Li ne eble havus lasita tion similo.
Tial, mi memdemandas se la personaj pronomoj ne povus esti verboj.
Pritiokazo, la gramatikaj eblecoj estus multa kaj amuza.

Frankouche (Montri la profilon) 2006-decembro-06 23:05:40

Urho, kial ne pli simple :

I. La cidiro (ci)
-------------------
Singulara uzado

II. La vidiro (vi)
-------------------
La plurala uzado

Ĝentileca uzado kun aliaj vortoj "sinioro,...", neniam la pronomoj.
Pri dio, se ciuj nomoj ne havas majuskloj, krom la unua letero de la frazo, estus eble pli simpla.

Urho (Montri la profilon) 2006-decembro-10 10:35:55

Urho:Mi havas simplan proponon por cidiri kaj vidiri :

I. La cidiro (ci)
-------------------
A. Singulara kaj intima uzado

B. Kiam ni parolas/skribas al la Dio aǔ pri la Dio /// skribe : majusklo (Ci)

II. La vidiro (vi)
--------------------
A. La plurala uzado /// skribe : minusklo (vi)

B. La formala kaj ĝentila uzado (kaj por singulara kaj plurala uzado) /// skribe : majusklo (Vi)
C. Jen ankoraǔ alia ebla ideo skribe (kaj ankaǔ elparole) montri pluralan vi:

vij (vi/j < vi),

en kiu estas la finaĵo de la pluralo (j). Oni elparolus kiel [vi:], do – "longa i" (memoru, ke en "vi" estas "mallonga i"). - Eble tio (C.) estus laǔ la spirito de la Fundamento de Esperanto?

Frankouche (Montri la profilon) 2006-decembro-10 14:34:45

Jes Urho ci/vi pravas, vi-->vij estas interesanta ideo.

Tamen, mi legis en tiu forumo, el Todd mi kredas, tion : "mij ne estas ni, ne estas pluraj mi". Mi pravas tion ankaŭ. Mi ne scias se tio estas korekta pri "vi-->vij".

En la franca, mi ne trovas tiun ideon ŝokanta, mi ne scias pri la aliaj lingvoj. Sed klaras, ke ni pensas unue pri nia EO.

Pri la fundamento, mi interideojiĝas pri respekti dogmon, kiun mi ne ideoŝatas, kaj pri inventi ioajn iamajn ielajn.
Personale, mi kredas ke la kutimo faras la uzon, tial --> NI PROVU.

Mi ŝatus scii pri tio, kion la aliaj EOistoj pensas.

Urho (Montri la profilon) 2006-decembro-10 17:49:51

Frankouche:
Tamen, mi legis en tiu forumo, el Todd mi kredas, tion : "mij ne estas ni, ne estas pluraj mi". Mi pravas tion ankaŭ. Mi ne scias se tio estas korekta pri "vi-->vij".
Laŭ mia opinio, la personaj pronomoj estu en la singularo: 1. mi; 2. ci; 3. li, ŝi, ĝi kaj en la pluralo: 1. ni; 2. vi kaj vij (laŭbezone); 3. ili, oni. – "mij" estas la malbona ideo!
Frankouche:
Personale, mi kredas ke la kutimo faras la uzon, tial --> NI PROVU.
Jes, ni provu!

yugary (Montri la profilon) 2006-decembro-18 06:18:01

Jen ni, 119 jarojn post la eldono de la Unua Libro, diskutantaj ĉu ni devos reformi la pronomsistemon de Esperanto! Kompreneble, kiam oni lernas lingvon alian ol sian denaskan, estas nature domaĝi gramatikajn erojn kiuj ekzistas en la nacilingvo sed mankas en tiu "nova" lingvo. Tamen, se oni penus sorbi la spiriton de la alia lingvo kaj pensus rekte en ĝi, oni jam ne sentus mankon sed trovus riĉecon da bonaĵoj. Ŝajnas al mi ke argumenti pri la avantaĝoj aŭ malavantaĝoj de la jam ekde la komenco ne uzata "ci" estas malŝparo de tempo kaj penado. Ĉu estas iuj kiuj vere trovis ke la uzado de "vi" kaŭzas miskomprenojn? Mi mem eĉ ne unu fojon renkontis tiun problemon.

Gary Yu

Frankouche (Montri la profilon) 2006-decembro-19 00:13:39

Mi ne pravas vin Yugary okulumo.gif

Mi ne vidas la aferkoncernecon inter "la spirito de la alia lingvo" kaj la simpla fakto de distingi inter una persono kaj pluraj.
Pri kio, tiu precizmanko estus riĉeco?
Ne estas tregrava scii al kiu oni parolas?
Jesklare, oni ja diras "li(a)/ŝi(a)/ĝi(a)", la sola kazo kie la genro estas precizata.
Aliparte, mi vidas nenie kial tiun fakton.

Paroli sen genro estus ebla (ĝi), sed sen nombro?

Iuj lingvoj havas ja genrojn por aliaj personaj pronomoj.
Mi kredas ke Z, uzinte la eŭropaj lingvoj por konstrui la Eon, garditas iujn plikomunajn erojn. Se Z estis afrikanino aŭ azianino...

Sed kial tiu "vi", kiu malmultaj lingvojn posedas? Eĉ, angleparoluloj, en tiu mesaĝo, diras ke ilia angla pronomo "you" mankas da precizo.

Peti pli precizoj pri tiu simpla fakto, ne domaĝigas la lingvon.
Klaras ke se ĉiuj volus ŝanĝi ion, tion estus nekompreneble, sed oni povas diskuti tion, ĉu ne?

Persone, mi ne ŝatus lingvojn, kiujn neniam ŝanĝus, eĉ pri la gramatiko. Tiuj lingvojn estas morta, malapera. Kiuj lingvoj ne ŝanĝas ekde 100 jarojn? Hitita, etruska?

Oni ja parolas pri esperanto, ne dogmo.

Tial, mi ne vidas kial pritioparoli estus malŝparo da tempo.

--> Moderna lingvo devas kritikiĝi kaj praviĝi.

okulumo.gif

Philipp (Montri la profilon) 2007-januaro-12 14:21:01

La vorto ci naskiĝis malviva. La kaŭzo de ĝia ekzisto povas esti ke Zamenhof en la komenco volis distingi singularon de pluralo (mi-ni, ci-vi kaj li/ŝi/ĝi-ili), sed en la ĝentila parolado oni uzis la pluralan formon por paroli al unu homo kaj, ĉar esperanto en la komenco nur estis parolata en formalaj situacioj, oni neniam diris la pronomon ci, kaj sekve tiu vorto ne eniris la realan uzon. Kvankam la pronomo ci ekzistis en la potenciala esperanto (pro apero en manlibroj pri gramatiko), ĝi ne ekzistas en la aktuala lingvo (krom en la skribado kaj parolado de kelkaj homoj kiuj volas vivigi tiun pronomon).

Reen al la supro