Contenido

kial oni ne cidiras en EO?

de Frankouche, 3 de diciembre de 2006

Aportes: 34

Idioma: Esperanto

Frankouche (Mostrar perfil) 6 de diciembre de 2006 22:39:23

Se Z volis simplifigi la pronomojn, kial li gardis li, ŝi, ĝi kaj ne nur ĝi?

Pri precizeĝi, kial ne genro pri ĉiuj pronomoj tiel la araba ci/cini aŭ la franca ili/ilini (pardonumin, ĉi-tie mi skribas kvazaŭ ci/ili estas vira), aliaj lingvij devas havi aliaj eblecoj.

Krom, mi havas persona sensolva problemeto pri "vi" okulumo.gif :
Kiam mi skribas al aliuloj rete, per rapida kielo, la unuan vorton mi pensas, kiam mi petas iu ion, estas "vi...".
Tamen tiu parolsono "V" similas la "V" de "Vous" en la franca, tiam mi ŝajnas ĝentilvidiri la ulon.
Mi provas atentofari, sed kelkefoje mi pensas "Ti" (de "tu" en la franca) kaj ne "Vi"... Mi ne havas tiun problemon parole aliajn lingvojn.
Ja Z, kial ne vi havas pensata alian leteron ! rido.gif

Alia rimarko kiu pripensigi min ege :
ĉu vi-ĈIUJ (vi ambaŭ, vambaŭ) rimarkas ke la fina strukturo de la personaj pronomoj similas ties verbojn : "-i".
Kial?
Mi ne kredas ial pri vokaloj, estas a e i o u sed tamen aŭ.
Z havus povata uzi ankoraŭ aliajn eblecojn. Li ne eble havus lasita tion similo.
Tial, mi memdemandas se la personaj pronomoj ne povus esti verboj.
Pritiokazo, la gramatikaj eblecoj estus multa kaj amuza.

Frankouche (Mostrar perfil) 6 de diciembre de 2006 23:05:40

Urho, kial ne pli simple :

I. La cidiro (ci)
-------------------
Singulara uzado

II. La vidiro (vi)
-------------------
La plurala uzado

Ĝentileca uzado kun aliaj vortoj "sinioro,...", neniam la pronomoj.
Pri dio, se ciuj nomoj ne havas majuskloj, krom la unua letero de la frazo, estus eble pli simpla.

Urho (Mostrar perfil) 10 de diciembre de 2006 10:35:55

Urho:Mi havas simplan proponon por cidiri kaj vidiri :

I. La cidiro (ci)
-------------------
A. Singulara kaj intima uzado

B. Kiam ni parolas/skribas al la Dio aǔ pri la Dio /// skribe : majusklo (Ci)

II. La vidiro (vi)
--------------------
A. La plurala uzado /// skribe : minusklo (vi)

B. La formala kaj ĝentila uzado (kaj por singulara kaj plurala uzado) /// skribe : majusklo (Vi)
C. Jen ankoraǔ alia ebla ideo skribe (kaj ankaǔ elparole) montri pluralan vi:

vij (vi/j < vi),

en kiu estas la finaĵo de la pluralo (j). Oni elparolus kiel [vi:], do – "longa i" (memoru, ke en "vi" estas "mallonga i"). - Eble tio (C.) estus laǔ la spirito de la Fundamento de Esperanto?

Frankouche (Mostrar perfil) 10 de diciembre de 2006 14:34:45

Jes Urho ci/vi pravas, vi-->vij estas interesanta ideo.

Tamen, mi legis en tiu forumo, el Todd mi kredas, tion : "mij ne estas ni, ne estas pluraj mi". Mi pravas tion ankaŭ. Mi ne scias se tio estas korekta pri "vi-->vij".

En la franca, mi ne trovas tiun ideon ŝokanta, mi ne scias pri la aliaj lingvoj. Sed klaras, ke ni pensas unue pri nia EO.

Pri la fundamento, mi interideojiĝas pri respekti dogmon, kiun mi ne ideoŝatas, kaj pri inventi ioajn iamajn ielajn.
Personale, mi kredas ke la kutimo faras la uzon, tial --> NI PROVU.

Mi ŝatus scii pri tio, kion la aliaj EOistoj pensas.

Urho (Mostrar perfil) 10 de diciembre de 2006 17:49:51

Frankouche:
Tamen, mi legis en tiu forumo, el Todd mi kredas, tion : "mij ne estas ni, ne estas pluraj mi". Mi pravas tion ankaŭ. Mi ne scias se tio estas korekta pri "vi-->vij".
Laŭ mia opinio, la personaj pronomoj estu en la singularo: 1. mi; 2. ci; 3. li, ŝi, ĝi kaj en la pluralo: 1. ni; 2. vi kaj vij (laŭbezone); 3. ili, oni. – "mij" estas la malbona ideo!
Frankouche:
Personale, mi kredas ke la kutimo faras la uzon, tial --> NI PROVU.
Jes, ni provu!

yugary (Mostrar perfil) 18 de diciembre de 2006 06:18:01

Jen ni, 119 jarojn post la eldono de la Unua Libro, diskutantaj ĉu ni devos reformi la pronomsistemon de Esperanto! Kompreneble, kiam oni lernas lingvon alian ol sian denaskan, estas nature domaĝi gramatikajn erojn kiuj ekzistas en la nacilingvo sed mankas en tiu "nova" lingvo. Tamen, se oni penus sorbi la spiriton de la alia lingvo kaj pensus rekte en ĝi, oni jam ne sentus mankon sed trovus riĉecon da bonaĵoj. Ŝajnas al mi ke argumenti pri la avantaĝoj aŭ malavantaĝoj de la jam ekde la komenco ne uzata "ci" estas malŝparo de tempo kaj penado. Ĉu estas iuj kiuj vere trovis ke la uzado de "vi" kaŭzas miskomprenojn? Mi mem eĉ ne unu fojon renkontis tiun problemon.

Gary Yu

Frankouche (Mostrar perfil) 19 de diciembre de 2006 00:13:39

Mi ne pravas vin Yugary okulumo.gif

Mi ne vidas la aferkoncernecon inter "la spirito de la alia lingvo" kaj la simpla fakto de distingi inter una persono kaj pluraj.
Pri kio, tiu precizmanko estus riĉeco?
Ne estas tregrava scii al kiu oni parolas?
Jesklare, oni ja diras "li(a)/ŝi(a)/ĝi(a)", la sola kazo kie la genro estas precizata.
Aliparte, mi vidas nenie kial tiun fakton.

Paroli sen genro estus ebla (ĝi), sed sen nombro?

Iuj lingvoj havas ja genrojn por aliaj personaj pronomoj.
Mi kredas ke Z, uzinte la eŭropaj lingvoj por konstrui la Eon, garditas iujn plikomunajn erojn. Se Z estis afrikanino aŭ azianino...

Sed kial tiu "vi", kiu malmultaj lingvojn posedas? Eĉ, angleparoluloj, en tiu mesaĝo, diras ke ilia angla pronomo "you" mankas da precizo.

Peti pli precizoj pri tiu simpla fakto, ne domaĝigas la lingvon.
Klaras ke se ĉiuj volus ŝanĝi ion, tion estus nekompreneble, sed oni povas diskuti tion, ĉu ne?

Persone, mi ne ŝatus lingvojn, kiujn neniam ŝanĝus, eĉ pri la gramatiko. Tiuj lingvojn estas morta, malapera. Kiuj lingvoj ne ŝanĝas ekde 100 jarojn? Hitita, etruska?

Oni ja parolas pri esperanto, ne dogmo.

Tial, mi ne vidas kial pritioparoli estus malŝparo da tempo.

--> Moderna lingvo devas kritikiĝi kaj praviĝi.

okulumo.gif

Philipp (Mostrar perfil) 12 de enero de 2007 14:21:01

La vorto ci naskiĝis malviva. La kaŭzo de ĝia ekzisto povas esti ke Zamenhof en la komenco volis distingi singularon de pluralo (mi-ni, ci-vi kaj li/ŝi/ĝi-ili), sed en la ĝentila parolado oni uzis la pluralan formon por paroli al unu homo kaj, ĉar esperanto en la komenco nur estis parolata en formalaj situacioj, oni neniam diris la pronomon ci, kaj sekve tiu vorto ne eniris la realan uzon. Kvankam la pronomo ci ekzistis en la potenciala esperanto (pro apero en manlibroj pri gramatiko), ĝi ne ekzistas en la aktuala lingvo (krom en la skribado kaj parolado de kelkaj homoj kiuj volas vivigi tiun pronomon).

nw2394 (Mostrar perfil) 12 de enero de 2007 17:23:41

Mi pensas, se "ci" estus uzi pli ofte, tiukaze "ci" estu nur singulara. En la Internacia Lingvo ĉiuj devus esti egala.

Angla nur havas "you", ĉar "thou" iĝis tre malĝentila kaj ĝi ne uziĝis. Tamen, plejparte en Usono, ŝajnas ke distingoj inter "you" kaj "y'all" ekzistas nun. Do, mi komprenas ke parolantoj de aliaj lingvoj volas singulara vi.

Sed, mi petas, nek inventas novan vorton, nek nur uzas "ci" neformale. Simple uzas ci, kaj se aliaj volas korekti cin(!), diru al li/ŝi/ili "iru al infero" (mi esperas ĉi tiu angla idiomo estas komprenebla).

Nick

erinja (Mostrar perfil) 17 de enero de 2007 02:22:14

Oni certe rajtas uzi "ci" se oni volas. Kaj ĉi tio ne estas minaco - mi mem ne zorgas ĉu oni decidas uzi ĝin aŭ ne - sed laŭ mi tiu kiu decidas uzi "ci" ankaŭ devus akcepti la aferon ke la plejparto de la esperantistaro korektos vin senĉese. Mi kredas ke eĉ se mi emus uzi "ci" (mi ne emas), mi ĉesus pro ĝeniĝo ke oni ĉiam korektas min.

Mia propra opinio pri la afero estas ke Esperanto ne devas havi unuopan formon de "vi" simple pro tio ke kelkaj aliaj lingvoj havas tion. Kelkaj homoj povus diri ke precizeco mankas. Kaj tio ja veras sed tiuj samaj homoj ne plendas, ekzemple, ke "vi" ne havas inan kaj malinan formon (kiel la hebrea! "at" estas "vi" por virinoj, "ata" por viroj). Mi dubas ke francoj kaj hispanoj ktp tre bedaŭris ke ili ne povis esprimi sekson per iliaj vortoj por "vi"; kiel en la angla, se iam gravas, mi kredas ke ili simple dirus "vi virinoj" aŭ "vi viroj", laŭ ilia bezono. Kaj se ni plendos pri manko de pronoma precizeco en Esperanto, mi tute ne scias kiel la ĉinoj povas vivi, ĉar la ĉina havas nur unu vorton por li, ŝi, kaj ĝi ('ta').

Do finfine mi pensas ke ne tre gravas ĉu Esperantistoj uzas nur unu pronomon "vi". Kiel iu jam menciis, kelkfoje kiam oni lernas novan lingvon, oni unue bedaŭras je iu 'neprecizeco', sed poste aprezas tion. Mi scias ke tio okazis por mi en Esperanto. En la angla, estas verbo "to miss [ion]". En Esperanto, la esprimo estas "senti la mankon de [io]". Komence mi scivolis kial Esperanto ne enhavas tiom baznivelan verbon kiel "to miss", ĉar laŭ mi, "senti la mankon de io" ne estis tute sensignifa. Tamen post ioma tempo, mi ekaprezis la esperantan esprimon, kaj kelkfoje mi bedaŭris ke ne ekzistas similspeca esprimo en la angla, ĉar por mi, la esperanta (romanida, vere) esprimo montras ion kion la angla "to miss" ne nepre montras. Kaj kelkfoje mi emis diri "to feel the lack of someting" en la angla, kvankam tio sonas strange, do mi ne diras tion. ridulo.gif

Volver arriba