Sisu juurde

Venezuela, Trump, Cartel de los Soles: civitana enketo cel vero

kelle poolt amigueo, 25. august 2025

Postitused: 2

Keel: Esperanto

amigueo (Näita profiili) 25. august 2025 19:46.13

Maldekstrula vidpunkto:
Video en la hispana. Ekzemplo de Kubo kaj la tutpopola milico, kiu klarigas kial Usono ankoraux ne invadis tiun tiomlonge kaj tielm malamatan insulon (malobean regximon).
Do, Venezuela tutpopola milico atingos saman imunigan efikon.
Kompreneble, lukto kontraux narkotrafiko estas preteksto por sxangxi unu aux plurajn nedocilajn regximojn.
(Atentu ke maldekstruloj ofte aplauxdas kontraux Usono, kaj tiu preferenco kondicxas aliajn konsiderojn. En cxi video, ili tute ne analizas gravon de narkotrafiko en Venzuelo kaj cxirkauxaj landoj, nek aliajn politikajn faktorojn).
Eblas sed ne probablas invado, sed el la premo io rezultos. Kio?

https://youtu.be/s2CsVjWSN7M?si=0tkyVZCh6rtsSR21

amigueo (Näita profiili) 25. august 2025 22:33.36

https://youtu.be/W6ywDSIe4qg?si=_nWvU4OL1eTzsglX

Video en la hispana. Pli dekstra vidpunkto.
Plej probable "nenio" okazos, nur spektakla efiko por kompensi malsukceson de Ukrainia Pacprocedo.
Tamen estas kelkaj kialoj por pusxi Trump (finfine) invadi aux regximsxangxi Venezuelon.

Trump bezonas regajni apogon de latinamerikanoj en Usono (nun nur 28%). Ili balotis por hi cxefe por plibonigxi ekonomie, sed tiu punkto estas klare malsukcesa. Forigo de diktaturoj povus kontentigi tiujn Usonajn latinamerikanojn?

Movado MAGA (faru Amerikon granda denove) suferas grandan honton malsukceson elpeli enmigrintojn (deportacioj). Certe, la frontiero kun Meksikio signife fermigxis al kontrauxlegxa enmigrado.

Trump nur havas unu jaron antaux elekcioj, se Demokratoj dominas Kongreson jam hia programo malfacile realigxos.

La premoj povus atingi kontrauxmigradan kunlaboron de Venezuelo, per akcepto de deportacioj de venezuelanoj kaj ecx ne venezuelanoj.

Multaj venezuelanoj lauxlegxaj kaj kontrauxlegxaj reirus al Venezuelo kun regximo demokratia (favora al Isono).

Tiu regximsxangxo povus helpi forigi la maldekstraj regximojn el latinameriko, kaj fortigi influencon usonan en tiu regiono kiu laste malfermigxis al Cxinio kaj Rusio.

La situacio en Kubo estas kritika, kaj la malapero de cxefa apogo (Venezuelo) povus helpi sxangxi regximon en Kubo, laux deziro de Usono kaj multaj kubanoj en Usono.

Trump avida de medaloj, gajnus famon de malmola kaj forta homo. Ukrainio restus fiasko de Biden.

Grava venko sur narkotrafiko estas delonge elstara parto de la politika programo de Trump.

La stulteco kaj koruptemo de la regximo cxavisma (ruinigo sian petrolan industrion) farus probable ke la reago al kelkaj bombaj peraeraj frapoj sur cxefaron kaj infrastrukturojn estus malforta kaj malkohera, kaj la sxangxregximo okazus sen invado, per internaj popolaj movoj.

Tagasi üles