ورود به محتوا

AdE": [mj-jn2026]

از amigueo, 13 مهٔ 2026

پست‌ها: 119

زبان: Esperanto

amigueo (نمایش مشخصات) 1 ژوئیهٔ 2026،‏ 4:20:51


Pri vidigxi kaj konigxi kaj troviĝi.

Ecx se neniu vid(ig)as, kon(ig)as, trov(ig)as ion, tiu io povas vidigxi, konigxi, troviĝi.
Tio ne estas eco/transformo de tiu io, sed de uloj kiuj eble ne ekzistas.

Se ulo estus en certa situacio/sinteno povus vidi (videbla), koni (konebla), trovi (trovebla) gxin.

Imagu ke la nokto estas tute malhela. Kato ne vidigxas. Sed se ulo havas infrarugxaj okulvitroj, tiukaze, la sama kato vidigxas. "Vidigxi" subkomprenas kondicxojn de la abstrakta ulo. Kaj se la ulo estas sorcxisto kun vitra bulo? Tiukaze la kato vidigxas en tuta malhelo ekde senlima distanco. En tiu kondicxo cxiu politika skandalo konigxas kaj trovigxas.

amigueo (نمایش مشخصات) 1 ژوئیهٔ 2026،‏ 5:24:25


Pri rompigxi, fleksigxi.

Tiukaze, "ekstera" agento ne estas necesa sed cxiam troveblas per "per".

amigueo (نمایش مشخصات) 1 ژوئیهٔ 2026،‏ 5:41:56


Pri vidigxi.

Propriocepcio, mempercepto sen elekstera sinvido.
Tiu koncepto estas cxu vidigxo?

Altebrilas (نمایش مشخصات) 1 ژوئیهٔ 2026،‏ 10:38:19

Ĉu vi pensis pri la kazo, kie la kato estas tiu de Schrödinger ?

amigueo (نمایش مشخصات) 1 ژوئیهٔ 2026،‏ 11:49:50

Altebrilas:Ĉu vi pensis pri la kazo, kie la kato estas tiu de Schrödinger ?
Kiel humura metaforo, "la klaso de Schrödinger" funkcias tre bone. Ekzemple:

"Antaŭ ol la direktoro malfermis la pordon, la klaso estis laŭdire samtempe modelo de disciplino kaj kompleta kaoso. La ekobservado tuj elektigis la unuan eblecon al la klaso."

Pri la kato, t.e., pri vidigxi.
Povas esti "kato kiu vidigxas bela" kaj "kato kiu vidigxas muson". La instanto legi/skribi "bela"/"muson" elektas kiun rolon havas la kato en "vidigxo".

Altebrilas (نمایش مشخصات) 1 ژوئیهٔ 2026،‏ 15:01:15

... *vidiĝas muson: NE!

kato vidas muson,
Binoklo vidigas muson.

Sed neniam objekto post -iĝ.

(Por ne erarigi komencantojn)

amigueo (نمایش مشخصات) 1 ژوئیهٔ 2026،‏ 16:33:44

Altebrilas:... *vidiĝas muson: NE!

kato vidas muson,
Binoklo vidigas muson.

Sed neniam objekto post -iĝ.

(Por ne erarigi komencantojn)
NePorKomencantoj

Tezo "kato vidigxas bela"/"kato vidigxas muson" venas el eble erara kompreno den igx (transformo) kaj ig (kauxzo + transformo). Tio interkongruigas signifduecon (alternanco) de "vidigi" (vidigi muson al kato; vidigi katon pri muso) (kiam la verbo (ago aux rilato) havas rektan objekton) kaj efikon de igx sur "blanka" (blankigxi). La signifodueco (alternanco) validas ankaux por igx ("vidigxi") kiam la verbo ("vidi") (ago aux rilato) havas rektan objekton (vidigxi muson).

Tiu tezo samreguligas "blankigxi" al "vidigxi", sed introdukas novan fenomenon (pri "vidigxi"), kiun gxis nun nur "vidigi" havis (alternancon de rekta objekto).

Altebrilas (نمایش مشخصات) 2 ژوئیهٔ 2026،‏ 9:04:20

Bedaŭrinde, mi nenion komprenas.

Ĉu tio signifas, ke kato aspektas kiel muso?

Viaj "plisimpligoj" fakte komplikus la lingvon:

Advantaĝeto: mallongigi kelkajn esprimojn en maloftaj okazoj.

Maladvantaĝego: aldoni lernendajn regulojn al la lingvo.

Vi certe jam proponis pli ol dek ses "reformojn" (ĉu vi eĉ povas listigi ĉiujn?), kiuj, se ili estus adoptitaj, multobligus la tempon da lernado.

Ĉu vere ili ebligus pli klaran kaj koncizan stilon?

amigueo (نمایش مشخصات) 2 ژوئیهٔ 2026،‏ 9:51:27

Altebrilas:Bedaŭrinde, mi nenion komprenas.

Ĉu tio signifas, ke kato aspektas kiel muso?

Viaj "plisimpligoj" fakte komplikus la lingvon:

Advantaĝeto: mallongigi kelkajn esprimojn en maloftaj okazoj.

Maladvantaĝego: aldoni lernendajn regulojn al la lingvo.

Vi certe jam proponis pli ol dek ses "reformojn" (ĉu vi eĉ povas listigi ĉiujn?), kiuj, se ili estus adoptitaj, multobligus la tempon da lernado.

Ĉu vere ili ebligus pli klaran kaj koncizan stilon?
1
a. La eblo novan pli fluan stilon nur testo literajra pruvos, aux eksperimenta komunumo.
b. Mi ne konsideris gxis nun entutan reformon, nur unuopajn "pridiskutindajn" reformojn, lauxeble lauxfundamentajn.
2
La regulo proponata "kato vidigxas bela / kato vidigxas muson" estas simpligo den regulo oficiala pri -igx; tiu sufikso estas gxis nun durola (blankigxi vs mordigxi). Unuroligo den "-igx" estas plisimpligo den la lingvo.

amigueo (نمایش مشخصات) 2 ژوئیهٔ 2026،‏ 10:15:01

Altebrilas diris:

《 1. Advantaĝeto: mallongigi kelkajn esprimojn en maloftaj okazoj.

2. Maladvantaĝego: aldoni lernendajn regulojn al la lingvo.》
amigueo:-

1
"Kato vidigxas muson" = kato komencas vidi muson.
Oni devas trovi klaran distingon inter ekvidi ion kaj vidigxi ion. Eble ek- substrekas subiton kaj --igx proceson.
Reale "vidigxi ion" donas precizan nuancon pri la vido: ne stabila vido, sed la komenco, kiam kato detektas muson per vidi.
Stabile vidi muson estus dejxori muson, sekvi gxin per vidi.
Kompreneble, estas aliaj pli precizaj esprimoj, sed la simpla maniero diri viddetekti muson estus "vidigxi muson" aux "ekvidi muson". Laux modelo eksidi/sidigxi.

2
a
Sxangxi regulon jam lernitan estas iomkosta.
Ecx kiam la nova regulo estas pli simpla.

b
"Sidigxi sur segxon" kaj "vidigxi muson" estas laux unusama regulo.

Pli baze, "vida".
Blindaj (aux, figurative, distrataj) vs vid(kapabl/em)aj (aux, figurative, cxiam-atentaj la cxirkauxajxojn, malblindaj).
"Post operacio, hi vidigxis baldaux".
(hi igxis vida --> hi vidigxis)

Varianto:
"Muson vidigxas (bela)".
"Muso vidigxans (bela)".
"Muso vidingxas (bela)".
(Vidin = vidati, sed kun cxiuj ambiguoj de aktiva vocxo)

بازگشت به بالا