Tästä sisältöön

AdE": [mj-jn2026]

amigueo :lta, 13. toukokuuta 2026

Viestejä: 45

Kieli: Esperanto

amigueo (Näytä profiilli) 25. toukokuuta 2026 12.01.43

Altebrilas:Unu el ni

Iu el ni.

Pri superlativo, la franca estas:
Le meilleur de nous

Le meilleur d'entre nous.

"Parmi nous" estas pli malofta.
" Sxlosilo el iliaj posxoj.
vs
" Unu (li) el ili.

Signifo de "el" en ambaux frazoj ne samas.
1. Rilate al io enhavita en la posxo.
2. Rilate al parto/membro de aro.

Pragmate, la ambiguo funkcias. Aro similas al ujo.

Altebrilas (Näytä profiilli) 25. toukokuuta 2026 12.15.22

Vortoj estas malprecizaj. Kiam oni deziras pli da precizeco, oni nur aldonas vortojn.

Tio funkcias kiel pri (realaj) nombroj. Se precizeco ne sufiĉas, oni aldonas ciferojn.

Pi ~ 3.14 ~ 3.1416 ~ 3.1415926...

amigueo (Näytä profiilli) 25. toukokuuta 2026 13.13.07

Altebrilas:Vortoj estas malprecizaj. Kiam oni deziras pli da precizeco, oni nur aldonas vortojn.

Tio funkcias kiel pri (realaj) nombroj. Se precizeco ne sufiĉas, oni aldonas ciferojn.

Pi ~ 3.14 ~ 3.1416 ~ 3.1415926...
Oni aldonas vortojn aux trovas koncepton entute pli precizan.
Numeroj Pi aux e estas belaj ekzemploj. Oni decidis ke, por precizo, aparta vorto aux simbolo necesis: pi, e.


En kiu lingvo, "el" de "unu el ili" estas pli preciza ol en Esperanto?

amigueo (Näytä profiilli) 25. toukokuuta 2026 16.09.31

AI diris:

En multaj lingvoj ekzistas pli apartigita sistemo por tio, kion Esperanto esprimas per la sama prepozicio **“el”**.
La frazo **“unu el ili”** uzas la tiel nomatan *partitivan* signifon: unu membro prenita el grupo. Sed Esperanto uzas “el” ankaŭ por:

* deveno aŭ origino: “turisto el Hispanio”
* materialo: “meblo el ligno”
* moviĝo eksteren: “aĵo el la poŝo”

Tio povas krei etan semantikan larĝecon.

Jen kelkaj lingvoj kie la distingoj estas pli precizaj:

---

### La finna lingvo

Finnish language

La finna havas apartajn kazojn:

* **yksi heistä** = “unu el ili”
(partitiva/elekta senco)

* **puusta tehty pöytä** = tablo farita el ligno
(alia strukturo)

* **Espanjasta tullut turisti** = turisto veninta el Hispanio

* **taskusta** = el la poŝo
(elativa kazo: “eksteren el”)

Do la lingvo distingas pli sisteme inter:

* parto de grupo,
* materialo,
* deveno,
* moviĝo eksteren.

---

### La rusa

Russian language

La rusa ofte uzas malsamajn prepoziciojn aŭ kazojn:

* **один из них** (“unu el ili”)
→ *iz* = el grupo

* **из дерева** (“el ligno”)

* **из Испании** (“el Hispanio”)

* sed moviĝo povas havi aliajn nuancojn laŭ la verbo.

Ĉi tie “iz” ankoraŭ kovras plurajn rolojn, sed la kazsistemo helpas precizigi.

---

### La japana

Japanese language

La japana uzas malsamajn partikulojn:

* **彼らの中の一人**
(“unu inter ili” / unu ene de ili)

* **木でできた家具**
(“meblo farita per ligno”)

* **スペインから来た観光客**
(“turisto veninta de Hispanio”)

Tie la rilatoj estas pli specialigitaj:

* 中の = interne de grupo
* で = materialo aŭ rimedo
* から = devenloko

---

### Interesa punkto pri Esperanto

Esperanto

Esperanto preferas:

* malmultajn tre ĝeneralajn prepoziciojn,
* kuntekstan interpreton,
* kaj produktivecon.

Do “el” estas iom “universala font-prepozicio”:

* el grupo,
* el interno,
* el materialo,
* el origino.

La avantaĝo estas simpleco; la malavantaĝo estas malpli da semantika apartigo.

Fakte, kelkaj esperantistoj foje uzas:

* **“unu inter ili”** anstataŭ “unu el ili”

kiam ili volas emfazi membrecon en grupo prefere ol “eltiron” el ĝi.

amigueo:-
La nuancoj de la variajxoj de "unu el ni":
"unu el ni" (eltiro, kruda materialo)
"unu de ni" (deveno)
"unu da ni" (nombro)
"unu inter ni" (membro)
"unu er ni" (parto)
"unu an ni" (membro)
"unu elinter ni"

Altebrilas (Näytä profiilli) 26. toukokuuta 2026 8.47.54

Kial tio gravas ?

amigueo (Näytä profiilli) 26. toukokuuta 2026 10.52.15

Altebrilas:Kial tio gravas ?
Cxar mi nunas malkovri gxin.
Kiom da nuancoj!!

Altebrilas (Näytä profiilli) 27. toukokuuta 2026 7.50.43

Mi volis diri: kial gravas esprimi nuancojn tiumaniere, prefere al uzado de kutimaj vortoj kaj reguloj?

amigueo (Näytä profiilli) 28. toukokuuta 2026 14.33.09

Altebrilas:Mi volis diri: kial gravas esprimi nuancojn tiumaniere, prefere al uzado de kutimaj vortoj kaj reguloj?
Mi revis mapon de funkcioj kaj prepozicioj en Esperanto.
Tio rimarkigas ke la vivo de prepozicio estas nek facila, nek estabila. Ke estas konkurencoj kaj jxaluzoj inter prepozicioj alpost funkcioj (post funkciojn). Aux inverse, inter funkcioj post prepoziciojn. Ke estas evoluo kaj genealogioj.

amigueo (Näytä profiilli) 28. toukokuuta 2026 17.35.11


en dum pasko.
EN spaca signifas punkton aŭ regionon kiu estas enhavata inter kelkaj limoj. EN indikas la limojn. Ekz "en Bruselo", "inter la tero kaj la ĉielo", "inter Francio kaj Portugalio"
EN tempa ankaŭ indikas limojn. Ekz "inter la 4a kaj la 8a de decembro", "en septembro", "en 2026"
DUM tempa signifas la tutan enhavon de la limoj. Ekz "Mi studis dum septembro"
DUM spaca signifas la tutan enhavon de la limoj. Ekz "Mi promenas dum la parko"

Altebrilas (Näytä profiilli) 28. toukokuuta 2026 21.51.09

Tra.

Takaisin ylös