Al la enhavo

Ukrainio 2026: civitana enketo cel vero

de amigueo, 2026-septembro-09

Mesaĝoj: 107

Lingvo: Esperanto

Leopold65 (Montri la profilon) 2026-novembro-14 08:27:20

Altebrilas:Vi petis faktojn, tial mi dispartigis ilin en tri partojn. La 3a estas listo de faktoj pri kiuj ĉiuj flankoj povas interkonsenti.

Mi aldonis du kromajn faktojn: la maniero kiel ĉiu flanko rakontas la unuajn eventojn.

Pri tiujn-ĉi, ne gravas mia opinio, sed ĉu vi vidas la rakontojn de ambaŭ flankojn kiel priskribitaj.

Se ni ne akordiĝas pri faktoj, senutilas debati pri kaŭzoj.
Versio estas subjektiva takso de la faktoj. Sed vi (kaj via propagando) konstruas versiojn forĵetante faktojn kaj inventante viajn proprajn. Ekzemple, kiajn pruvojn vi havas por subteni la teorion, ke Rusio kontrolis la reziston de la LPR kaj DPR kontraŭ la puĉistoj? Sed ekzistas multaj ekzemploj de la psikologia manipulado de ukrainoj post la puĉo. Ekzemple, kiam la Kontraŭterorista Operacio (ATO) komenciĝis en la Donecka kaj Luhanska Popolaj Respublikoj (DPR/LPR), fenomeno aperis en la teritorio de Ukrainio okupita de la puĉistoj: homoj vendis kompoton faritan el "sango de rusaj beboj".

http://www.youtube.com/watch?v=CtwY1azavrc
http://www.youtube.com/watch?v=f6v7DHJAjBs

Jen kuko formita kiel rusa bebo.

http://www.youtube.com/watch?v=ewtPHnBV65g

Kaj jen torto farĉita per "rusaj beboj".

http://www.youtube.com/shorts/gW_U-ia9P6I

Ĉi tio fariĝis formo de ukraina humuro, sed ĝi multe diras pri naciisma cerbolavado. Ĝi estas la malhomigo de rusoj. Post tio, aperis ŝercoj pri skaraboj (kiam homoj estis bruligitaj vivaj en la Sindikata Konstruaĵo en Odeso, aperis ŝercoj pri "frititaj skaraboj" kaj "frititaj inaj skaraboj"). Goebbels aplaŭdus tian cerbolavadon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-novembro-14 11:30:55

Mi ne estas devigata pravigi okcidentan rakonton (versio de okcidentaj amaskomunikiloj). Mi nur konstatas ĝin.

Ke ambaŭ flankoj uzas propagandon kaj troigojn estas alia fakto. Ila enhavo estas seninteresa, krom kiam historiistoj faros objektivan komparon.

La demando estas ĉu esperantistoj povas havi sian propran version, sendependa de ambaŭflanka propagando, kaj facile kontrolebla, ĉar intelekta honesteco estas unu el la valoroj de Esperantio.

Leopold65 (Montri la profilon) 2026-novembro-14 19:51:35

Altebrilas:Mi ne estas devigata pravigi okcidentan rakonton (versio de okcidentaj amaskomunikiloj). Mi nur konstatas ĝin.

Ke ambaŭ flankoj uzas propagandon kaj troigojn estas alia fakto. Ila enhavo estas seninteresa, krom kiam historiistoj faros objektivan komparon.

La demando estas ĉu esperantistoj povas havi sian propran version, sendependa de ambaŭflanka propagando, kaj facile kontrolebla, ĉar intelekta honesteco estas unu el la valoroj de Esperantio.
Ĉiu ajn povas formi sian propran version de la okazaĵoj studante la faktojn, iliajn kaŭzojn kaj iliajn sekvojn. Ĝuste tio okazas studante la faktojn, ne la opinion de iu alia pri la faktoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-novembro-14 22:33:44

Kompreneble, tio nature okazas. Sed la celo de komunikado ĝuste estas konstrui komunan version por solvi problemojn kaj eviti konfliktojn.

Tion imagis Zamenhof, kiam li vidis en Bialistoko homojn insulti sin reciproke, ĉar ili ne komprenis la intencojn de alilingvanoj. Tiu insultis min! Tiu volas ŝteli miajn varojn! Tiu rigardis al mi malestime!

Se tiuj homoj povus interkompreni, ili vidus, ke aliaj ne volas fiagi al ili, sed provas solvi siajn proprajn problemojn laŭ maniero ne ĉiam tuj komprenebla.

Leopold65 (Montri la profilon) 2026-novembro-15 11:32:06

Altebrilas:Kompreneble, tio nature okazas. Sed la celo de komunikado ĝuste estas konstrui komunan version por solvi problemojn kaj eviti konfliktojn.
Kompreni la alian personon sole ne ŝanĝos ion ajn. La rabisto volas preni vian monon. Tio estas klara al kaj vi kaj la rabisto. Sed vi ne volas rezigni vian monon. Tio ankaŭ estas klara al kaj vi kaj la rabisto. Kiel vi povas eviti konflikton en ĉi tiu situacio?

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-novembro-15 16:41:28

Zamenhof vivis en la dek-naŭa jarcento. Tiam homoj ŝtelis, fojfoje eĉ panon por manĝi, kaj estis severe kondamnitaj pro tio.

Tiuepoke, Victor Hugo verkis la Mizeruloj, Karl Marx la Kapitalo, kaj la kialo de la komunikado ne estis la ŝtelita pano, sed la neceso ekhavi pli justan socion por, interalie, eviti konfliktojn.

Leopold65 (Montri la profilon) 2026-novembro-15 17:15:40

Altebrilas:Zamenhof vivis en la dek-naŭa jarcento. Tiam homoj ŝtelis, fojfoje eĉ panon por manĝi, kaj estis severe kondamnitaj pro tio.

Tiuepoke, Victor Hugo verkis la Mizeruloj, Karl Marx la Kapitalo, kaj la kialo de la komunikado ne estis la ŝtelita pano, sed la neceso ekhavi pli justan socion por, interalie, eviti konfliktojn.
Demando pri terminologio: ĉu socio bazita sur la "regado de forto" povas esti konsiderata justa?

Reen al la supro