У садржају

"Nombro de" kaj "nombro da"

од Frano, 13. септембар 2026.

Поруке: 20

Језик: Esperanto

amigueo (Погледати профил) 13. октобар 2026. 10.45.11

Altebrilas:"La kelnero alportis al mi glason de vino. Dum la vespermanĝo, li replenigis dufoje mian glason. Kiam mi eksidis antaŭ stirilon, mi estis trinkinte entute tri glasojn da vino"

Ĉu vi povas fari similan teksteton kun "nombro de" kaj "nombro da" por klarigi la malsamecon?
" Mi rompos ○/iun/ian nombron de viaj dentoj, se vi plu parolas.
" Por determini la (tutan) nombron da viaj rompitaj dentoj, bv malfermi la busxon.

Tri da piroj vs Tri de piroj

Mi mangxis unun de.
Mi mangxis unun da.

Torto. Kiu prenis iom(on) da?
vs Kiu prenis iom(on) de?

Milionoj de - suferis la militon.
Milionoj da - suferis la militon.
-->
Deaj milionoj suferis la militon.
Daaj milionoj suferis la militon.

Altebrilas (Погледати профил) 13. октобар 2026. 16.13.31

La kunteksto ne evidentigas la diferencon, en via respondo.

Glaso de vino estas glaso, (ekzemple) rompebla.
Glaso da vino estas vino, trinkebla.

Oni ne povas rompi glason da vino.

amigueo (Погледати профил) 14. октобар 2026. 11.33.31

Altebrilas:La kunteksto ne evidentigas la diferencon, en via respondo.

Glaso de vino estas glaso, (ekzemple) rompebla.
Glaso da vino estas vino, trinkebla.

Oni ne povas rompi glason da vino.
Sxajne, "glaso de vino sen vino" kaj "glaso da vino sen glaso" malsamas.
Estas du pliaj familianoj:
"glaso de vino kun vino" kaj "glaso da vino kun glaso" .

Mi pensas ke tiu kvaro de - helpas kompreni:
Bukedo de/da rozoj.
Miliono de/da amikoj.

Cxu?

Glaso senda/kunda vino vs
Glaso kunde/sende vino.

Glaso por/euxn vino.

Altebrilas (Погледати профил) 15. октобар 2026. 09.22.23

Mi pensas ke tiu kvaro de - helpas kompreni:
Bukedo de/da rozoj.
Miliono de/da amikoj.
Klarigo en normala lingvo plie helpus...

amigueo (Погледати профил) 15. октобар 2026. 14.18.52

Altebrilas:
Mi pensas ke tiu kvaro de - helpas kompreni:
Bukedo de/da rozoj.
Miliono de/da amikoj.
Klarigo en normala lingvo plie helpus...
Kvaro de violinistoj kaj Kvaro da violinistoj
ne samas.
Glaso de vino kaj Glaso da vino
ne samas.
Glaso da vino kaj Kvaro da violinistoj
analogas (glaso kaj kvaro havas saman funkcion).
Glaso de vino kaj Kvaro de violinistoj
analogas (glaso kaj kvaro havas saman funkcion).
Pli facilas observi glason de vino malplenan ol kvaron de violinistoj sen violisnistoj.
La kvaro de violisnisto ekzistas kiel koncepto kaj profesio, sed, ĉi-kaze, ĝi ne enhavas violinistojn.
Eĉ okazas ke kvaro de violinistoj ekzistas kvankam provizore ĝi enhavas nur du violinistojn.

Altebrilas (Погледати профил) 15. октобар 2026. 17.08.23

Optimisto dirus, ke tia kvaro estas duonplena kvaro; pesimisto, ke ĝi duonmalplenas.

amigueo (Погледати профил) 17. октобар 2026. 04.11.57

Misteroj de DA.
Tipon da panoj mangxis hi.
(Hi mangxis cxiujn panojn ekz grizajn).
Tiajn da panojn mangxis hi.
Kiujn mangxis hi? Tiajn da.

Metsis (Погледати профил) 22. октобар 2026. 15.28.08

Frano:
"la nombro de la X"
kaj
"ia nombro da Y"
Ĉu vi povas klarigi la specifaĵojn de ilia uzado?
PMEG konstatas
La rolvorteto da ligas kvantan aŭ mezuran esprimon al O-vorta frazparto, kiu montras ion “substancecan” (ion nelimigitan kaj nedifinitan). La kvantesprimo montras, kiom estas de la substanceca afero.
Kaj donas kelkajn ekzemplojn:
  • unu kilogramo da pano
  • litro da lakto
  • skatolo da rizo
  • amason da komencantoj
Alivorte la unua substantivo agas kiel kvantoesprimo al la dua.

Se la kvantoesprimo estas nombro, oni uzas nenion:
  • Tie loĝas du esperantistoj.
  • Mi havas cent pomojn.
  • Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn.
Legu ankaŭ la detalajn regulojn en PMEG.

Altebrilas (Погледати профил) 22. октобар 2026. 16.15.18

En la mondo loĝas pli ol (unu) miliono da esperantistoj...

amigueo (Погледати профил) 22. октобар 2026. 21.02.08

...

Вратите се горе