Al la enhavo

Enigmo por la semajnfino: diplomatia divido

de Miland, 2009-januaro-16

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Sebasities (Montri la profilon) 2009-januaro-18 12:56:30

Anjo simple proponis, ke Jano kaj Janjo faru kune la hejmlabortaskojn.
Estas pli agrable lavi la vazaron kune ol sole, ĉu ne ?

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-18 13:00:49

horsto:Mi miras ke vi ne parolis pri la edzo de Anjo...Mi supozas ke Anjo proponis ke ĉiu el la paro alterne devas decidi kion la alia faru.
Ŝia edzo simple estas tro okupita ĵus tiam. Post ilia diskuto alvenas vespero; li revenas de laborejo kaj feliĉas kundividi botelon da vino kun ili!

La problemo pri ĉi tiu propono estas ke unu devigas la alia fari taskon. La propono de Anjo devigas neniun.

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-18 13:04:18

Sebasities:Anjo simple proponis, ke Jano kaj Janjo faru kune la hejmlabortaskojn.
..?
Eble la plej bona el la proponoj ĝis nun, laŭ mia opinio. Eble ne ĉiam praktika - ĉu vere ĉiuj taskoj estas dividindaj? Tamen, bona idealo. Sed ne la propono de Anjo!

nshepperd (Montri la profilon) 2009-januaro-19 04:34:32

Ha!

Ĉiu elektas la taskojn por la alia (eble laŭvice). Poste Anjo dekretas ke ambaŭ faros la taskojn elektitajn por la alia. Do neniu el ili povas plendi ke la taskoj estas pli malbona, ĉar tiel konfesus la egoistelektojn.

Ĉu mi estas ĝusta? lango.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-19 08:36:34

nshepperd:Ha!
.. neniu el ili povas plendi..
Ĉu mi estas ĝusta? lango.gif
Nu, ne estas la solvo, kiun Anjo proponis, tamen, kiel vi diras, bona puno pro egoismo!

Sebasities (Montri la profilon) 2009-januaro-19 23:59:25

Ĉu Anjo proponis al ili loti ĉiun taskon ?

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-20 00:01:38

Sebasities:Ĉu Anjo proponis al ili loti ĉiun taskon ?
Ne, temas pri libera volo, ne ŝanco!

Sxak (Montri la profilon) 2009-januaro-30 14:55:09

LA plej facila maniero solvi la problemon - ke unu dividu kaj la alia elektu sian parton el 2 duonoj

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-30 16:06:38

Ŝak:..unu dividu kaj la alia elektu sian parton el 2 duonoj
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:



(Se iu ajn gajnintoj ne povas vidi la kvinpintan stelon, la sespinta estos havebla)

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-01 01:49:52

Ha, tio! Mi nun povos vivi feliĉe ĉar mi finfine scias la solvon!

Reen al la supro