Al la enhavo

Enigmo por la semajnfino: diplomatia divido

de Miland, 2009-januaro-16

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-16 19:20:35

Jano kaj Janjo ĵus geedziĝis, kaj ambaŭ estas dungitaj. Do, ili konsentas dividi liston de dek hejmlabortaskoj inter si. Unue, Jano faras dividon, sed Janjo plendas ke ŝi ricevis ĉiujn nedezirindajn taskojn. Due, Janjo faras dividon, sed Jano ne konsentas. Ve, ili preskaŭ kverelas! Bonŝance ili decidas inviti la patrinon de Janjo, Anjo, kiu loĝas proksime, por diskuti la problemon. Anjo faras tre simplan proponon, kiu tamen estas tiel saĝa kaj la paro tuj konsentas - kaj do, ni esperu, ili kunvivas feliĉe ekde tiam! Kio estas la propono?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-16 22:05:13

Ili dungu iun por fari iliajn hejmtaskojn.

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-16 22:22:37

Rogir:Ili dungu iun por fari iliajn hejmtaskojn.
Ne malbona ideo. Ne la solvo, kion Anjo proponis, efektive, tamen, se ili havis sufiĉe da mono, estus bona ideo.

Filanator (Montri la profilon) 2009-januaro-17 00:43:38

Anjo proponis ke ŝi mem faru la taskojn pro amo de sia filino kaj ŝia edzo.

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-17 10:16:52

Filanator:Anjo proponis ke ŝi mem faru la taskojn pro amo de sia filino kaj ŝia edzo.
Eble ŝi pretos helpi post kiam alvenos infanoj, sed ne ĵus nun. Tamen, ne malbona ideo.

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-17 11:07:12

Ĉu eble ili prenu po unu hejmlabortasko el la listo laŭvice? Janjo prenas unun hejmlabortaskon el la listo, kiun ŝi volas, poste Jano prenas unun, poste denove Janjo elektas unun, k.t.p. ĝis fino de la listo.

Rao (Montri la profilon) 2009-januaro-17 11:42:22

En unu semajno laboru nur unu homo, en la alia semajno laboru la alia homo, kaj tiel plu

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-17 14:29:58

rosto:Ĉu eble ili prenu po unu hejmlabortasko el la listo laŭvice...
Ne malbona, sed restas la problemo de la unua asigno aŭ elekto. La solvo de Anjo estas psikologie eĉ pli eleganta.

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-17 14:32:02

Rao:En unu semajno laboru nur unu homo, en la alia semajno laboru la alia homo, kaj tiel plu
Estas la danĝero, ke ĉiam unu de la paro estos malbonhumora pro tro da laboro!

horsto (Montri la profilon) 2009-januaro-18 12:40:31

Mi miras ke vi ne parolis pri la edzo de Anjo. Ĉu eble Anjo estas eksedzino kaj do ŝia simpla propono ne tiom taŭgas?
Mi supozas ke Anjo proponis ke ĉiu el la paro alterne devas decidi kion la alia faru.

Reen al la supro