目次へ

Enigmo por la semajnfino: diplomatia divido

Miland,2009年1月16日の

メッセージ: 20

言語: Esperanto

Miland (プロフィールを表示) 2009年1月16日 19:20:35

Jano kaj Janjo ĵus geedziĝis, kaj ambaŭ estas dungitaj. Do, ili konsentas dividi liston de dek hejmlabortaskoj inter si. Unue, Jano faras dividon, sed Janjo plendas ke ŝi ricevis ĉiujn nedezirindajn taskojn. Due, Janjo faras dividon, sed Jano ne konsentas. Ve, ili preskaŭ kverelas! Bonŝance ili decidas inviti la patrinon de Janjo, Anjo, kiu loĝas proksime, por diskuti la problemon. Anjo faras tre simplan proponon, kiu tamen estas tiel saĝa kaj la paro tuj konsentas - kaj do, ni esperu, ili kunvivas feliĉe ekde tiam! Kio estas la propono?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Rogir (プロフィールを表示) 2009年1月16日 22:05:13

Ili dungu iun por fari iliajn hejmtaskojn.

Miland (プロフィールを表示) 2009年1月16日 22:22:37

Rogir:Ili dungu iun por fari iliajn hejmtaskojn.
Ne malbona ideo. Ne la solvo, kion Anjo proponis, efektive, tamen, se ili havis sufiĉe da mono, estus bona ideo.

Filanator (プロフィールを表示) 2009年1月17日 0:43:38

Anjo proponis ke ŝi mem faru la taskojn pro amo de sia filino kaj ŝia edzo.

Miland (プロフィールを表示) 2009年1月17日 10:16:52

Filanator:Anjo proponis ke ŝi mem faru la taskojn pro amo de sia filino kaj ŝia edzo.
Eble ŝi pretos helpi post kiam alvenos infanoj, sed ne ĵus nun. Tamen, ne malbona ideo.

rosto (プロフィールを表示) 2009年1月17日 11:07:12

Ĉu eble ili prenu po unu hejmlabortasko el la listo laŭvice? Janjo prenas unun hejmlabortaskon el la listo, kiun ŝi volas, poste Jano prenas unun, poste denove Janjo elektas unun, k.t.p. ĝis fino de la listo.

Rao (プロフィールを表示) 2009年1月17日 11:42:22

En unu semajno laboru nur unu homo, en la alia semajno laboru la alia homo, kaj tiel plu

Miland (プロフィールを表示) 2009年1月17日 14:29:58

rosto:Ĉu eble ili prenu po unu hejmlabortasko el la listo laŭvice...
Ne malbona, sed restas la problemo de la unua asigno aŭ elekto. La solvo de Anjo estas psikologie eĉ pli eleganta.

Miland (プロフィールを表示) 2009年1月17日 14:32:02

Rao:En unu semajno laboru nur unu homo, en la alia semajno laboru la alia homo, kaj tiel plu
Estas la danĝero, ke ĉiam unu de la paro estos malbonhumora pro tro da laboro!

horsto (プロフィールを表示) 2009年1月18日 12:40:31

Mi miras ke vi ne parolis pri la edzo de Anjo. Ĉu eble Anjo estas eksedzino kaj do ŝia simpla propono ne tiom taŭgas?
Mi supozas ke Anjo proponis ke ĉiu el la paro alterne devas decidi kion la alia faru.

先頭にもどる