前往目錄

Enigmo por la semajnfino: diplomatia divido

貼文者: Miland, 2009年1月16日

訊息: 20

語言: Esperanto

Sebasities (顯示個人資料) 2009年1月18日下午12:56:30

Anjo simple proponis, ke Jano kaj Janjo faru kune la hejmlabortaskojn.
Estas pli agrable lavi la vazaron kune ol sole, ĉu ne ?

Miland (顯示個人資料) 2009年1月18日下午1:00:49

horsto:Mi miras ke vi ne parolis pri la edzo de Anjo...Mi supozas ke Anjo proponis ke ĉiu el la paro alterne devas decidi kion la alia faru.
Ŝia edzo simple estas tro okupita ĵus tiam. Post ilia diskuto alvenas vespero; li revenas de laborejo kaj feliĉas kundividi botelon da vino kun ili!

La problemo pri ĉi tiu propono estas ke unu devigas la alia fari taskon. La propono de Anjo devigas neniun.

Miland (顯示個人資料) 2009年1月18日下午1:04:18

Sebasities:Anjo simple proponis, ke Jano kaj Janjo faru kune la hejmlabortaskojn.
..?
Eble la plej bona el la proponoj ĝis nun, laŭ mia opinio. Eble ne ĉiam praktika - ĉu vere ĉiuj taskoj estas dividindaj? Tamen, bona idealo. Sed ne la propono de Anjo!

nshepperd (顯示個人資料) 2009年1月19日上午4:34:32

Ha!

Ĉiu elektas la taskojn por la alia (eble laŭvice). Poste Anjo dekretas ke ambaŭ faros la taskojn elektitajn por la alia. Do neniu el ili povas plendi ke la taskoj estas pli malbona, ĉar tiel konfesus la egoistelektojn.

Ĉu mi estas ĝusta? lango.gif

Miland (顯示個人資料) 2009年1月19日上午8:36:34

nshepperd:Ha!
.. neniu el ili povas plendi..
Ĉu mi estas ĝusta? lango.gif
Nu, ne estas la solvo, kiun Anjo proponis, tamen, kiel vi diras, bona puno pro egoismo!

Sebasities (顯示個人資料) 2009年1月19日下午11:59:25

Ĉu Anjo proponis al ili loti ĉiun taskon ?

Miland (顯示個人資料) 2009年1月20日上午12:01:38

Sebasities:Ĉu Anjo proponis al ili loti ĉiun taskon ?
Ne, temas pri libera volo, ne ŝanco!

Sxak (顯示個人資料) 2009年1月30日下午2:55:09

LA plej facila maniero solvi la problemon - ke unu dividu kaj la alia elektu sian parton el 2 duonoj

Miland (顯示個人資料) 2009年1月30日下午4:06:38

Ŝak:..unu dividu kaj la alia elektu sian parton el 2 duonoj
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:



(Se iu ajn gajnintoj ne povas vidi la kvinpintan stelon, la sespinta estos havebla)

Rogir (顯示個人資料) 2009年2月1日上午1:49:52

Ha, tio! Mi nun povos vivi feliĉe ĉar mi finfine scias la solvon!

回到上端