Al la enhavo

Kiel skribi esperante sonojn el alia lingvo

de Frankouche, 2009-januaro-21

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2009-januaro-21 00:21:27

Multaj lingvoj havas sonojn kiuj ne eblas skribi per la esperantaj literoj, ekz en la araba : ع, ح, غ. Tiu tri literoj ofte skribitas per latina alfabeto kaj ciferoj : gh, h aŭ 7, aa aŭ â aŭ 3.
Ĉu ekzistas regulojn por skribi fremdajn sonojn en la esperanta ?

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-21 13:17:58

Se vi uzas ĉapelliterojn, uzi gh kaj aliajn diliterojn estas bona ideo, mi opinias.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-januaro-21 16:26:08

Dankon por la ligoj.
Tamen, la sono غ "gh" ne estas "ĥ" aŭ "g" en mezorientaraba sed speco de "R" kiel la (franca, germana...) [ʁ]. La urbo de "Gaza" (en la angla) en Falestinio skribiĝas "غزة" = "[ʁ]aza" kaj ne Gaza. Se mi skribas en la esperanta "Ghaza", eble la legonto legos la malkorektan "Ĝaza"...

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-21 16:28:06

Laŭ mi estas pli proksime de la ĥ, eble vi skribu ĥĥ?

Frankouche (Montri la profilon) 2009-januaro-21 18:25:31

Rogir:Laŭ mi estas pli proksime de la ĥ, eble vi skribu ĥĥ?
Tio veras, "gh/?" similas "kh/ĥ" sed ne estas ekzakte la sama sono.
"ĥĥ" ne eblas ĉar la sono ripetiĝas.

Fakte, mi ne scias kiel fari kun la "gh", eble "gĥ" aŭ "rĥ" ? (sen strangoliĝi okulumo.gif)

Kiel skribi la anglan "the" ? ze, fe, ðe, ð'... kaj aliajn sonojn ?

Kiu estus la plej bona solvo ?

tomasoavro (Montri la profilon) 2009-januaro-21 20:58:30

Ja neniu lingvo havas solvon por ĉi tiu afero do kial Esperanto trovus rimedon?
Simple, da literoj en esperanta alfabeto estas tro malmulte.
Laŭ mi nur unu el du manieroj povas esti:
* citi fontajn signojn en neŝanĝita formo

* uzi internaciajn signojn fonetikajn (IFA)

Iĉo (Montri la profilon) 2009-januaro-26 15:08:52

Frankouche:Multaj lingvoj havas sonojn kiuj ne eblas skribi per la esperantaj literoj, ekz en la araba : ع, ح, غ. Tiu tri literoj ofte skribitas per latina alfabeto kaj ciferoj : gh, h aŭ 7, aa aŭ â aŭ 3.
Ĉu ekzistas regulojn por skribi fremdajn sonojn en la esperanta ?
Estas simple. Tiuj sonoj ne estas en la fonologio de esperanto, kaj ne estas parto de esperanto. Kiam oni parolas unu lingvon, ĝi ne uzas (aŭ eĉ uzu) sonojn de aliaj lingvoj. Kun nomoj de urboj ktp, oni esperantigas la vorto en la plej similajn esperantajn sonojn. En la angla, ni ne diras Gaza kiel en la araba, sed kun -sono, ĉar ni tute ne havas la specifan sonon, kiun vi priskribis.

Se vi volas instrui lingvon per esperanto, aŭ se vi volas ial alie priskribi la sonojn de iu lingvo, uzu aŭ la internacia fonetika alfabeto aŭ simple priskribu la sonon (ekzemple: voĉa velara frikativo)

Reen al la supro