Tartalom

Grava novaĵo : La unua esperante muzika televido !

erikano-tól, 2009. január 22.

Hozzászólások: 26

Nyelv: Esperanto

erikano (Profil megtekintése) 2009. június 26. 23:29:13

Nun, mi kreis ankaŭ novan muzikan televidkanalon, kies nomo estas :

NO ENGLISCH MTV !

http://worldtv.com/no_englisch_mtv/

... Kun famaj kantoj el la tuta mondo, ofte "mondfamaj" kantoj, en lingvoj plejeble multaj ... krom en la anglalingvo !!

Ĉu vi helpos min por plibonigi ĝin ? !

faog (Profil megtekintése) 2009. június 27. 1:28:02

erikano:Nun, mi kreis ankaŭ novan muzikan televidkanalon, kies nomo estas :

NO ENGLISCH MTV !

http://worldtv.com/no_englisch_mtv/

... Kun famaj kantoj el la tuta mondo, ofte "mondfamaj" kantoj, en lingvoj plejeble multaj ... krom en la anglalingvo !!

Ĉu vi helpos min por plibonigi ĝin ? !
Mi multe ŝatis vian televidkanalon . Koran saluton el Brazilo .
Flavio

ceigered (Profil megtekintése) 2009. június 27. 8:19:58

erikano:NO ENGLISCH MTV
Pardonu min, sed, Englisch kun 'c' estas la germana vortoj por Angla, la Angla vorto ne havas 'c' - ĉu vi volas havi la germanan vorton por 'angla' aŭ tio estis eraro?

Tamen, anglaj parolantoj komprenos "Englisch" egale kiel "English", kaj "Englisch" estas maljuna literumado de "English" (~mezepoke) kaj "Englisch" estas tre komuna literumeraro, kaj ĉar la televidŝanelo estas ne angle, ne estas granda problemo rideto.gif

(mi bedaŭras se mia esperanto ne estas tro bona hodiaŭ, mi ne ekzercas ĝin longtempe.)

erikano (Profil megtekintése) 2009. június 27. 10:28:12

ceigered:
erikano:NO ENGLISCH MTV
http://worldtv.com/no_englisch_mtv/
Pardonu min, sed, Englisch kun 'c' estas la germana vortoj por Angla, la Angla vorto ne havas 'c' - ĉu vi volas havi la germanan vorton por 'angla' aŭ tio estis eraro?
JES, jes ! Mi elektis volinte la germanan vorton !! Estas ia "ridindeco" (ironio), pro la tro granda domino de la angla lingvo en la okcidenta mondo !

Notu : mi aldonis ankaŭ kelkajn (tre bonajn) kantojn en esperanto (el la "esperanto muzilo" kanalo).

Do : vi povas disvastigi tiun ligilon, kiu estos ne nur defendo de la lingva diverseco, sed ankaŭ diskreta ilo de malkovro pri esperanto.

Ne hezitu sugesti al mi aliajn (famajn) kantojn en diversaj lingvoj !

erikano (Profil megtekintése) 2009. június 29. 21:26:41

ceigered:
erikano:NO ENGLISCH MTV
http://worldtv.com/no_englisch_mtv/
Ne hezitu sugesti al mi aliajn (famajn) kantojn en diversaj lingvoj !
Mi aldonis multajn (tre bonajn) kantojn en multaj novaj lingvoj.

Lingvoj jam ĉestantaj (kaj kantataj) en tiu "NO ENGLISCH MTV" :

Franca, araba, turka, rusa, hispana, itala, portugala, germana, sveda, suomia, rumana, serba, nederlanda, hinda, japana, ĉina, hindia, kreola..., esperanto !

Aldonu viajn muzikajn konsilojn !

erikano (Profil megtekintése) 2009. július 4. 9:54:37

erikano:
ceigered:
erikano:NO ENGLISCH MTV
http://worldtv.com/no_englisch_mtv/
Ne hezitu sugesti al mi aliajn (famajn) kantojn en diversaj lingvoj !
Mi aldonis multajn (tre bonajn) kantojn en multaj novaj lingvoj.

Lingvoj jam ĉee
stantaj (kaj kantataj) en tiu "NO ENGLISCH MTV" :


Franca, araba, turka, rusa, hispana, itala, portugala, germana, sveda, suomia, rumana, serba, nederlanda, hinda, japana, ĉina, hindia, kreola..., esperanto !

Aldonu viajn muzikajn konsilojn !
Mi aldonis kantoj en aliaj lingvoj ! :

Pola, Ĉeska (Ĉeĥa?), Malia (?: de "Malio"), Kameruna (?: unu el lingvoj de "Kameruno" ?), ginea (?: lingvo de "Gineo"), ŭolofa (?? : lingvo "Wolof", el senegalo) afgana, uzbeka...

Kiel vi povas vidi, mi renkontas kelkajn malfacilaĵojn kun la lingvaj nomoj sal.gif, ĉefe kun la afrikanaj (ne nur pro la "esperantaj" nomoj, sed ankaŭ pro : kia lingvo estas parolata en tiu lando, kaj kio estas ĝia nomo, eĉ franclingve !) . Mi bonvolas helpon !

Matthieu (Profil megtekintése) 2009. július 4. 10:00:56

En la kanto “kun ĉinaj subtekstoj”, mi ne scias, kiu estas la kantata lingvo, sed la subteksto estas sendube japanaj.

erikano (Profil megtekintése) 2009. július 4. 17:43:17

Mutusen:En la kanto “kun ĉinaj subtekstoj”, mi ne scias, kiu estas la kantata lingvo, sed la subteksto estas sendube japanaj.
senkulpa.gif ! Dankon al vi pro tiu korekto, Mutusen!! Mi tuj koretkos tiun grandan eraron ploro.gif !!
Pri la kanto "Djobi Djoba" (de la grupo "Gipsy King"), mi kredas ke ĝi esta en la hispana lingvo, sed... eble ĝi estas en ia cigana hispana "dialekto" (etna-lingvo) ?

Kiu povas helpi plue, pri la diversaj lingvoj ?

erikano (Profil megtekintése) 2009. július 5. 11:07:45

erikano:NO ENGLISCH MTV
http://worldtv.com/no_englisch_mtv/
Mi aldonis la tre malnovan sed tre faman kaj tre ritman kanton "Pata Pata" de Myriam Makeba (el Suda Afriko).
Ĉu iu scias ekzakte en kiu lingvo ĝi estas kantata ?

erikano (Profil megtekintése) 2009. július 11. 22:36:03

erikano:NO ENGLISCH MTV
http://worldtv.com/no_englisch_mtv/
Mi aldonis kelkajn bonajn kaj ritmajn kantojn en : Vjetnama, Taja (Siam), Korsika (Corsica), mongola lingvoj...

Mi serĉas ankoraŭ bonan kaj freŝdatan kanton en nederlanda lingvo, sed ne trovas ! Ĉu nederlandanoj ne plu kantas en ilia lingvo ?? Neniam ??

Vissza a tetejére