Al la enhavo

Ido

de Dehlia, 2009-januaro-24

Mesaĝoj: 141

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-08 00:16:04

Ĉu ne estus pli saĝe, se lingvo havus patro por "gepatro" kaj patriĉo (-iĉo estus vira sufikso) por "patro"?

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-08 02:46:21

Nova idolingva reta societo aperis nelonge antaŭe. http://linguoido.ning.com/ Mi jam aliĝis.

ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-08 06:35:35

rosto:Nova idolingva reta societo aperis nelonge antaŭe. http://linguoido.ning.com/ Mi jam aliĝis.
Dankon por la ligilo Rosto.

eikored85:Por mi, la plej granda problemo de Ido estas ke ĝi estas tro eŭrop-centra.
Mi pensas ke la eŭropcentreco de Ido ne estas granda problemo, ĉar la okcidentaj eŭropaj lingvoj estas la plej sciitaj lingvoj en la tuta mondo, ĉar la okcidentaj eŭropaj nacioj havis tutmondajn imperiojn, kiuj donis baza kono de iliaj lingvoj al la tuta mondo. Nu, tio eble estas simpligita historio, sed ĝi estas tre fakta, kiam oni pensas pri la TTT kaj aliaj internaciaj komunikoj kaj internacia politiko.

Tial la eŭropcentreco estas bona por lernantoj laŭ mi. Sed estas triste, ke vi loĝas en mondo kiu ne estas egala por ĉiuj.

(Mi bedaŭras, se mia esperanto estas tre malbona, mi estas laca).

eikored85 (Montri la profilon) 2009-februaro-08 07:26:50

eikored85:Por mi, la plej granda problemo de Ido estas ke ĝi estas tro eŭrop-centra.
ceigered:
Mi pensas ke la eŭropcentreco de Ido ne estas granda problemo, ĉar la okcidentaj eŭropaj lingvoj estas la plej sciitaj lingvoj en la tuta mondo, ĉar la okcidentaj eŭropaj nacioj havis tutmondajn imperiojn, kiuj donis baza kono de iliaj lingvoj al la tuta mondo. Nu, tio eble estas simpligita historio, sed ĝi estas tre fakta, kiam oni pensas pri la TTT kaj aliaj internaciaj komunikoj kaj internacia politiko.
Pardonu, lasu min klarigi. Mi ne pensas ke la eŭropcentreco estas problemo; esperanto estas eŭropcentra, kaj tio ne estas problemo. Kiun mi volas diri estas, ke iuj radikoj, kiel "matr-" (por la vorto "matro") ne estas necesaj kiam oni jam havas alian radikon por "virino". Ankaŭ, ŝanĝi la prefikson "mal-" al "des-" ne estas necesa, ĉar ekster eŭropo, la resto de la mondo ne pensas ke "mal-" havas negativan signifaĵon.

La plimultiĝo de radikoj en Ido estas pli malfacila lerni, ĉar nun oni devas lerni pli vortoj, anstataŭ konstrui novajn vortojn el ekzistantaj radikoj aŭ vortoj. Por ekzemplo, por diri "maldekstra" en Ido, oni diras "sinistra" kaj ne "desdextra". Mi pensas ke estas tre grava problemo, ĉar oni devus lernin pli vortojn/radikojn ol en esperanto. La vortformado en esperanto ŝajnas multe pli logika por mi. Ĉu ne la celo de internaciajn planlingvojn estas: a) facila kaj b) neŭtrala?

eikored85 (Montri la profilon) 2009-februaro-08 07:36:29

eikored85:
eikored85:Por mi, la plej granda problemo de Ido estas ke ĝi estas tro eŭrop-centra.
ceigered:
Mi pensas ke la eŭropcentreco de Ido ne estas granda problemo, ĉar la okcidentaj eŭropaj lingvoj estas la plej sciitaj lingvoj en la tuta mondo, ĉar la okcidentaj eŭropaj nacioj havis tutmondajn imperiojn, kiuj donis baza kono de iliaj lingvoj al la tuta mondo. Nu, tio eble estas simpligita historio, sed ĝi estas tre fakta, kiam oni pensas pri la TTT kaj aliaj internaciaj komunikoj kaj internacia politiko.
Pardonu, lasu min klarigi. Mi ne pensas ke la eŭropcentreco estas problemo; esperanto estas eŭropcentra, kaj tio ne estas problemo. Kiun mi volas diri estas, ke iuj radikoj, kiel "matr-" (por la vorto "matro") ne estas necesaj kiam oni jam havas alian radikon por "virino". Ankaŭ, ŝanĝi la prefikson "mal-" al "des-" ne estas necesa, ĉar ekster eŭropo, la resto de la mondo ne pensas ke "mal-" havas negativan signifaĵon.

La plimultiĝo de radikoj en Ido estas pli malfacila lerni, ĉar nun oni devas lerni pli vortoj, anstataŭ konstrui novajn vortojn el ekzistantaj radikoj aŭ vortoj. Por ekzemplo, por diri "maldekstra" en Ido, oni diras "sinistra" kaj ne "desdextra". Mi pensas ke estas tre grava problemo, ĉar oni devus lerni pli vortojn/radikojn ol en esperanto. La vortformado en esperanto ŝajnas multe pli logika por mi. Ĉu ne la celo de internaciajn planlingvojn estas: a) facila kaj b) neŭtrala?

ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-08 08:41:21

Ah, mi nun komprenas, eikored85. Mi persone preferas havi multajn vortojn/radikojn en lingvoj, sed internacie, malpli vortoj kaj radikoj estas pli bona ol pli vortoj kaj radikoj.

Mi pensas ke Ido estis reformita por eŭropanoj, kaj tial ĝi ne havas la neŭtraleco de Esperanto. Tio povas signifi, laŭ mi, ke Ido devus esti por eŭropanoj kaj ne por la tuta mondo, kiel 'eŭropa' dialekto de Esperanto lango.gif. Sed tio eble esti malpraktika.

Persone, mi volas vidi ke tiu ĉi konflikto (inter Esperanto kaj Ido) povas esti decidita per kompromiso kaj ne per konkero rideto.gif. (specife la prononco de Ido kaj Esperanto - Ambaŭ havas trajtojn de prononco kiujn mi amas, ekz: cienco, ne scienco, kaj cienci ne sciencoj - la 'i' memorigas min de la slavaj kaj italaj lingvoj))

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-09 08:11:22

Tempoj ŝanĝas. Frue Esperanto estis pli simpla ol Ido, ĉar ĝi havis malpli da gramatikaj reguloj kaj radikoj. Pro tio, estis juste kaj bone, ke Esperanto disvastiĝis inter tiuj, kiuj entute interesas pri interlingvistiko, kaj Ido estis preskaŭ forgesita. Tio estis logike. Simple, tempo por Ido ankoraŭ ne venis tiam. Nuntempe Plena Moderna Esperanta Gramatiko ne estas pli facila ol gramatiko de Ido. Kaj koncerne radikojn, Esperanto ekhavis nun multe da difinitaj kunmetaĝoj kaj esprimoj, kiujn oni devas memori.
Eksperimento kun Tokipono bone montras tiun efekton. Vi devas memori nur 118 vortoj tie, sed ĉu vi povas reale komuniki? Eble jes, sed por tio vi devas ellabori kaj memori multe da esprimoj. Estas pli facile havi multe da radikoj. Esperanta komunikado en pasinteco estis pli simpla ol tio nuntempe. Nuntempa stato postulas pli precizan kaj pli lakonan lingvon, kiu estas Ido.

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-10 07:09:36

Manko de akuzativo en IDO malallogas min. Kaj Ido estas malpli skemeca, eĉ iom natureca. Interalie, procezoj en epseranto, kiuj anstataŭas kunmetitajn vortojn per neologismoj, ne plaĉas al mi. Perdiĝas etimologia profundeco de lingvo. Kaj tio estas ege grava. En angla lingvo, ekzemple, estas multo de radikoj, ĉar ĝia morfologio kaj derivado estas malriĉaj, do necesas elpensi novajn vortojn aŭ prunti. Esperanto havas genie potencan derivadan sistemon, kaj estas stulte iri vojon de pruntado kaj unuradikigo de vortoj. Tio rompas ideon de lingvo - esti simpla, logika, interne viva. Ido iras anglecan vojon.

eikored85 (Montri la profilon) 2009-februaro-10 07:54:38

nikko:Manko de akuzativo en IDO malallogas min. Kaj Ido estas malpli skemeca, eĉ iom natureca. Interalie, procezoj en epseranto, kiuj anstataŭas kunmetitajn vortojn per neologismoj, ne plaĉas al mi. Perdiĝas etimologia profundeco de lingvo. Kaj tio estas ege grava. En angla lingvo, ekzemple, estas multo de radikoj, ĉar ĝia morfologio kaj derivado estas malriĉaj, do necesas elpensi novajn vortojn aŭ prunti. Esperanto havas genie potencan derivadan sistemon, kaj estas stulte iri vojon de pruntado kaj unuradikigo de vortoj. Tio rompas ideon de lingvo - esti simpla, logika, interne viva. Ido iras anglecan vojon.
Mi akordas komplete kun vi, pri la mallogiko de neologismoj. Inter la celoj de internaciaj planlingvoj estas esti simpla kaj logika, kaj ĉi tiu principo estas ege grava en la leksiko. Unu el plej malfacilaj aferoj en la lern-procezo de iu ajn lingvo estas la leksiko, do la reguleco de la sistemo de vortformado en esperanto estas tre helpema por tio.

En esperanto, por ekzemplo, se vi konas unu vorton, vi ankaŭ konas la malo, ĉar vi devas nur aldoni "mal-" al la komenco de la vorto. Sed en Ido, tiu regulo ne estas ĉiam obeata, sed tio ne estas vera en Ido, do lerni vortoj en Ido estas pli malfacila ol en esperanto.

Cetere, kelkaj homoj diris ke, estas plibone havi malsamaj radikoj por vortoj tiel "patrino", "malbona", "maldekstra", ktp. Jes, eble estas plibone por kelkaj personoj, sed certe ne por ĉiuj. Certe, havi tiom da radikoj ne estas pli facila aŭ simpla, ĉar la reguloj de vortformado estas rompata--kaj ĉu ne la reguleco de unu lingvo tiu, kiu faciligas unu lingvon?

Rememoru ke, oni ne devus juĝi la facilecon (aŭ malfacilecon) de unu internacia planlingvo en kunteksto de sian denaskan lingvon. Por tiuj, kiuj parolas indo-eŭropa lingvo eble pensas ke la multaj malrilataj radikoj en Ido estas pli facila, sed ĉiuj aliaj homoj ne pensas tiel. Por ekzemplo, unu homo kiu parolas nur araban ne scius kial "sinistra" estas la malo de "dextra". Sed li/ŝi certe komprenos la rilaton inter la vortoj "dekstra" kaj "maldekstra". Por ĉi tiu homo, la vortformado de Ido estas malregula kaj malfacila.

Mi ne volas diri ke esperanto estas perfekta, sed mi pensas ke ido faras pli malboniĝojn ol boniĝojn.

Ankaŭ rememoru ke la celo de internacia planlingvo estas faciligi la komuniko inter la plej homoj kiel ebla. Do, Ido ne estas tiel taŭga kiel esperanto por esti vera internacia planlingvo.

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-10 09:33:48

Ĉina lingvo havas malmulte (poke rido.gif ) da silaboj-radikoj, de kiuj oni povas deveni ĉiujn vortojn. Dum Japana lingvo havas pli multe da radikoj kaj reguloj. Sed sendube Japana lingvo estas multe pli facila ol la Ĉina por hindeŭroplingvano.
Teorie eble Esperanto estas pli facila ol Ido. Nur praktiko povas montri, kiel estas reale.

Reen al la supro